Butterworth, malaje Bagan, ĉine 北海, tamile பட்டர்வொர்த் estas mara havenurbo en Malajzio, en subŝtato Penango. La loknomo venis de brita guberniestro William John Butterworth.

Larĝa foto pri la markolo ĉe Butterworth
Butterworth
urbetosetlejo
Administrado
Poŝtkodo 120xx ke 134xx
Demografio
Geografio
Geografia situo 5° 24′ N, 100° 22′ O (mapo)5.3941666666667100.36638888889Koordinatoj: 5° 24′ N, 100° 22′ O (mapo) [+]
Alto 8 m [+]
Butterworth (Malajzio)
Butterworth (Malajzio)
DEC
Butterworth
Butterworth
Situo de Butterworth

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Butterworth [+]
vdr
Flago de Butterworth
Aerpanoramo de Butterworth

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

 
Templo en Butterworth

Butterworth situas en nordokcidenta Malajzio en Malaja duoninsulo laŭ marbordo kaj rivero Perai. Ĝorĝtaŭno (Penango) troviĝas 3 km (tra la markolo), Kuala-Lumpuro 294 km [1].

La okcidenta marbordo estas sabla, la norda bordo estas kovritaj per mangrovoj.

Historio redakti

Butterworth estis fondita en 19-a jarcento fare de britoj. Ĝi estis dekomence bazo al insulo Penang tra la markolo, tial oni konstruis havenon kaj fervojan linion. Ĝi iĝis ankaŭ centro de kaŭĉukoproduktado. La japanoj havis la urbon inter 1941 kaj 1945. Depost sendependiĝo de Malajzio la industrio estis evoluigita en la havenurbo.

 
Stacidomo de Butterworth
 
Templo en Butterworth

Trafiko redakti

Inter Butterworth kaj Ĝorĝtaŭno pramoj trafikas. Butterworth havas stacidomon, trairan laŭmaran vojon kaj alian vojon al interno de la lando. La urbo havas militan flughavenon.

Klimato redakti

Butterworth havas tropikan pluvarbaran klimaton. La jara averaĝa temperaturo estas 27  °C, kiu varias inter 23-31  °C.

Vidindaĵoj redakti

  • diversaj preĝejoj
  • rivera ponto, sed ankaŭ la mara ponto estas proksime

Fontoj redakti