Kuala-Lumpuro
Kuala-Lumpuro estas ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Malajzio. Ĝi estas milionurbo, universitata urbo, ekonomia kaj komerca centro, unu el tri malajziaj federaciaj teritorioj.
Kuala-Lumpuro | ||
malaje كوالا لومڤور, tamile கோலாலம்பூர் | ||
urbo | ||
|
||
Oficiala nomo: كوالا لومڤور - Kuala Lumpur | ||
Moto: Maju dan Makmur (Progreso kaj Prospero) | ||
Kromnomo: KL | ||
Lando | ![]() | |
---|---|---|
Duoninsulo | Malajzia duoninsulo | |
Federacia teritorio | Kuala-Lumpuro | |
Montaro | Titivangso | |
Konstruaĵoj | Petronas-turoj, Menara Kuala Lumpur | |
Riveroj | Gombak, Klang | |
Situo | Kuala-Lumpuro | |
- alteco | 21,95 m s. m. | |
- koordinatoj | 03° 08′ 51″ N 101° 41′ 36″ O / 3.14750 °N, 101.69333 °O (mapo) | |
Areo | 243,65 km² (24 365 ha) | |
Loĝantaro | 1 627 172 (2010) | |
- de metropolo | 7 239 871 | |
Denseco | 6 678,32 loĝ./km² | |
Valo | Valo Klang | |
Fondo | 1857 | |
- statuso de urbo | 1972 | |
Horzono | MST (UTC+8) | |
Poŝtkodo | 50000 — 60xxx | |
Telefona antaŭkodo | 03 | |
ISO 3166-2 | MY-14 | |
Aŭtokodoj | W (por ĉiuj veturiloj escepte de taksioj) HW (por taksioj) | |
![]() | ||
Retpaĝo: www.dbkl.gov.my | ||



En la urbo situas la nubskrapuloj Menara Petronas, kiuj inter la jaroj 1998 kaj 2004 povus fanfaroni per titolo la plej altaj konstruaĵoj de la mondo.
Situo Redakti
Kuala-Lumpuro situas sur ebenaĵo inter du riveroj. La maro troviĝas je 35 km.
Historio Redakti
Oni komencis minadi stanon en la ĉirkaŭaĵo en la 1850-aj jaroj, tiam fondiĝis la setlejo. Komence diversaj katastrofoj okazis (inundoj, incendioj, epidemioj kaj militadoj). Tamen en 1880 ĝi estis administra centro kaj en 1896 ĝi iĝis kolonia ĉefurbo. Poste ĝi estic centro de kaŭĉuko. Ekde 1957 Kuala-Lumpuro estas ĉefurbo de sendependa ŝtato.
Klimato Redakti
Kuala-Lumpuro havas tropikan klimaton. En ĉiuj monatoj pluvas inter 150–280 mm. La temperaturo estas averaĝe 30 °C.
Servoj Redakti
Vidindaĵoj Redakti
- ĝemelaj nubskrapuloj Menara Petronas
- reĝa rezidejo
- nacia muzeo
- muzeoj pri Islamo, teksaĵoj, aziaj artoj
Trafiko Redakti
Kuala-Lumpuro havas internacian flughavenon. En la urbo tunelo helpas la trafikon.