Gelugor
Gelugor, ĉine 牛汝莪, laŭ latinlitera transliterigo Pe̍h-ōe-jī gû jú ngô͘, tamile குளுகோர் estas universitata urbego, suda antaŭurbo de Ĝorĝtaŭno (Penango) en Malajzio, en subŝtato Penango. La loknomo venis de la malaja nomo de planta specio Asam Gelugor, kies scienca nomo estas Garcinia atroviridis.
Gelugor | |||
---|---|---|---|
antaŭurbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 11700 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 5° 25′ N, 100° 19′ O (mapo)5.4166666666667100.31666666667Koordinatoj: 5° 25′ N, 100° 19′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 4 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gelugor [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Loĝantaro: 155,278 ( en 2007)
- Areo: 185 km²
- Supermara alteco: 4 m
- Horzono: UTC + 8 (ankaŭ somere)
- Telefonkodo:
- Poŝtkodo: 11700
- Aŭtokodo:
Geografio
redaktiGelugor situas en nordokcidenta Malajzio en insulo (same nomata Penango) laŭ la marbordo apud la Malaja duoninsulo. Kuala-Lumpuro troviĝas 292 km [1]. Gelugor kontaktiĝas kun Ĝorĝtaŭno.
Historio
redaktiGelugor estis fondita en 18-a jarcento fare de fiŝkaptistoj el Sumatro. Tiutempe la britoj senarbigis areojn por plantadi diversajn kreskaĵojn. La britoj portis laboristojn el Indio por labori en la bienoj. Ĝis fino de la 2-a mondmilito Gelugor restis kampara areo. En la 1960-aj jaroj estis fondita universitato kaj aliaj instalaĵoj, loĝejoj estis establitaj en la insulo. En 1985 la ponto de Penango ekfunkciis inter la insulo kaj la Malaja duoninsulo.
Trafiko
redaktiInter Gelugor kaj Ĝorĝtaŭno aŭtobusoj ofte trafikas.
Klimato
redaktiGelugor havas tropikan pluvarbaran klimaton. La jara averaĝa temperaturo estas 27 °C, kiu varias inter 23-31 °C. Jare falas po 2477 mm.
Vidindaĵoj
redakti- la menciitaj universitato kaj ponto
Fontoj
redakti- WikiTrans