Abudabio

unu el la emirlandoj de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj

La Emirlando Abudabio (Imārat Abu-DabiImārat Abu-Zabi; arabe إمارة أبوظبي) estas la plej granda kaj grava emirlando en konsisto de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE). Ĝi situas ĉe la bordo de la Persa Golfo. Abudabio okupas 67.350 km², kio estas ĉirkaŭ 87 % de la teritorio de UAE, ĝia loĝantaro estas pli ol 1,0 miliono. La ĉefurbo estas samnoma kiel la emirlando, aliaj urboj estas: Al-Ajn, Ĝebel-Dana, Ruveis, Bu-Hasa.

Emirlando Abudabio
arabe إمارة أبوظبي
emirlando
Flag of Abu Dhabi.svg
Emblem of Abu Dhabi.svg
FlagoBlazono

Parto dePersa golfo

- mezoAbudabio
- alteco14 m
- koordinatoj24° N, 54° O (mapo)24.48222222222254.37Koordinatoj: 24° N, 54° O (mapo)
Areo73 060 km² (7 306 000 ha) [+]
Loĝantaro2 908 173 [+] (2016)
HorzonoUTC+04:00 [+]

Situo enkadre de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj

Situo enkadre de Azio

Map
Emirlando Abudabio
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Emirate of Abu Dhabi [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Abudabio estis fondita en 1760 kaj estis sidejo de lokaj regantoj. De 1966 ĝin regis ŝejĥo Zajid bin Sultan Al Nahjan, kiu samtempe estis prezidanto de UAE ekde 1971. Post lia morto en 2004, lin sekvis lia filo Ĥalifa bin Zajid bin Sultan Al Nahjan, kaj post ties morto en 2022 alia filo, Muhamad bin Zajid bin Sultan Al Nahjan.

EkonomioRedakti

En la municipo en regiono Al Dhafra la 1-an de aŭgusto 2020 ekfunkciis la unua en la araba mondo nuklea stacio Barakah, kies plena kapacito atingos 5600 mWt. Ĝi provizos 25% de la elektro de UAE.

ĈefurboRedakti

La ĉefurbo Abudabio situas ĉe la Persa Golfo kaj estas grava transporta, komerca kaj naftoprilabora centro.

BildaroRedakti

Eksteraj ligilojRedakti