El-Ajn

(Alidirektita el Al-Ajn)

El-Ajn, arabe: العين‎‎, angle Al-Ain laŭ alia transskribo Al-ʿAyn estas metropolo, universitata urbo kaj limpasejo en orienta Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj en emirlando Abu-Dabio. La urbego estas Kultura Heredaĵo de UNESCO. La loknomo signifas laŭvorte La Fonto, sed komprenu: Ĝardenurbo. La metropolo estas la due plej granda en Abu-Dabio kaj la kvara plej granda en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

El-Ajn
setlejourbo • limurbo • urbego

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 766 936  (2017) [+]
Loĝdenso 59 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 24° 12′ N, 55° 45′ O (mapo)24.207555.744722222222Koordinatoj: 24° 12′ N, 55° 45′ O (mapo) [+]
Alto 292 m [+]
Areo 13100 km² (1 310 000 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
El-Ajn (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
El-Ajn (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
DEC
El-Ajn
El-Ajn
Situo de El-Ajn

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Al Ain (Abu Dhabi) [+]
vdr
Panorama foto en El-Ajn
Mapo de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kie El-Ajn estas videbla laŭ landlimo de Omano
Pordo al la oazo

Bazaj informoj redakti

 
Urbomezo de El-Ajn
 
Parto de la fortikaĵo en El-Ajn

Geografio redakti

El-Ajn situas en orienta parto de la lando laŭ landlimo de Omano. Apud la metropolo monto 1300 metrojn alta (la plej alta en la lando) etendiĝas. Dubajo troviĝas 128, urbo Abu-Dabio 145 km.

Historio redakti

En tiu loko estas oazoj, kiujn la homoj profitis kontinue 4000 jarojn. La fortikaĵo estis konstruita en la malfrua 19-a aŭ frua 20-a jarcento por solidigi la kontrolon. En 1952 Saud-Arabio sendis rabatakantojn por kapti la fortikaĵon kaj integrigi la oazon al la saudi-arabia regno. Fortoj de la Omanaj Skoltoj, same kiel la armeo de Muskato-Omano, alvenis por rekapti la oazon. Kun brita interveno, la saudi-arabiaj trupoj kapitulacis. Antaŭ sendependeco, El-Ajn estis parto de la araba sklavokomerca reto. En la 1960-aj jaroj oni aboliciis formale la sklavecon. La unua hospitalo estis establita en 1960. En 1971 la emirlando sendependiĝis, poste la urbo rapide kreskis. En la 1990-aj jaroj granda ribelo okazis inter la laboristoj en la industria zono de la urbego, sed la polico subpremis ĝin. La laboristoj engaĝitaj estis deportitaj. Ĝis 2006 la landlimo estis libera, sed poste jam pasporta kontrolo estas.

 
Strato en El-Ajn
 
Ornammonumento en El-Ajn
 
Konstruaĵo en El-Ajn
 
Muzeo

Ekonomio redakti

En El-Ajn laboras multe da enmigrantoj aŭ gastlaboristoj ekzemple el Bangladeŝo, Pakistano, Afganio. Gravas la turismo kaj komerco. La industrio produktas trinkaĵojn, cementojn, ceramikaĵojn kaj tre diversajn varojn, la agrikulturo fruktojn, legomojn, brutojn. En la urborando bazarado pri kameloj funkcias (unika en la lando). En El-Ajn universitatoj funkcias, la unua estis fondita en 1976.

Trafiko redakti

El El-Ajn kuras aŭtovojoj al diversaj direktoj. La aŭtovojoj ligantaj El-Ajn, Abu-Dabio, kaj Dubajo formas geografian triangulon en la lando. La metropolo havas internacian flughavenon.

Klimato redakti

En El-Ajn en la plena jaro pluvas nur 96 mm kaj la meza relativa humideco estas 60%. La averaĝa temperaturo estas 29 °C, inter majo-septembro ĝi ofte estas pli, ol 40 °C.

Vidindaĵoj redakti

  • nacia kaj palaca muzeoj
  • fortikaĵo
  • arkeologia parko kun bronzepokaj restaĵoj
  • moskeo
  • bestoĝardeno
  • amuzparko
  • akvoparko kun surfado, kajakado kaj surtorenta flosado ekde 2012

Servoj redakti

Fontoj redakti