Sauda Arabio

regno en la Araba Duoninsulo, bordanta la Persan Golfon kaj la Ruĝan Maron, apud Jemeno, Omano, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Kataro, Kuvajto, Irako, kaj Jordanio
(Alidirektita el Saud-Arabio)

Sauda ArabioSauda Arabujo (arabe السعودية [as-Sa.u:di:ja]) estas lando en sud-okcidenta Azio, sur la Araba Duoninsulo (proksime al Afriko), kies plej parton okupas, ĉar la aliaj landoj nome Kuvajto, Kataro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Omano kaj Jemeno okupas nur la sudan kaj orientan (nekomplete) partojn de la duoninsulo; kvankam tio ne estas granda avantaĝo ĉar plej parto de la teritorio de Sauda Arabio estas dezerto. Krom la supre menciitaj landoj, Sauda Arabio limas ankaŭ kun Irako kaj Jordanio norde.

Sauda Arabio
السعودية
as-Saudijah

Flago de Sauda Arabio

Blazono de Sauda Arabio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: As-Salam Al Malaki
Nacia devizo: Estas neniu dio sed Dio, kaj Mohamedo estas lia mesaĝisto
Situo
suverena ŝtatoreĝlandolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Rijado (ar-Rijad, 1.125 mil)
Oficiala(j) lingvo(j) araba
Uzata(j) lingvo(j) Najdi Arabic, Saudi Sign Language, golfa araba lingvo, moderna norma araba lingvo, heĝaza araba lingvo, araba lingvo
Plej ofta(j) religio(j) Islamo (vahabitoj)
Areo 2.149.690 km²
Loĝantaro 28.686.633[1] (2009) (2018)
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Loĝantoj saudaraboj (83,5 %), jemenaj araboj (8,7 %)
Horzono +3
Interreta domajno sa
Landokodo SA
Telefona kodo 966
Plej alta punkto Jabal Sawda
Plej malalta punkto Ruĝa Maro
Politiko
Politika sistemo Absoluta monarkio (Sauda dinastio)
Ŝtatestro Salman bin Abdul-Aziz Al Saud (reĝo)
Mukrin bin Abdul-Aziz Al Saud (kronprinco)
Ĉefministro Salman bin Abdul-Aziz Al Saud
Ekonomio
Valuto sauda rialo (SAR)
MEP laŭ 2007
– suma $446 mlrd
– pokapa $ 21.200
vdr

Temas pri unu el la plej riĉaj landoj en la mondo danke al ties produktado de nafto. Krome ĝi estas la naskiĝlando de Islamo.

La vorto "Sauda" venas de la nomo de la reĝa familio, kaj pro tio nur tiu ĉi lando, krom Liĥtenŝtejno, en la mondo havas nomon rilate al tio.

Geografio redakti

 
 
Regionoj de Sauda Arabio

Tiu ĉi lando okupas 80% de la Araba Duoninsulo. Granda parto de la landlimoj kun Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Omano kaj Jemeno ne estas bone difinitaj, kaj pro tio oni ne konas precize la areon de la lando, kvankam oni supozas, ke temas pri ĉirkaŭ 2.240.000 km².

La klimato estas seka kaj varma. La duono de la lando estas senhoma ĉar estas dezerto de ekstremaj temperaturoj kun malmultaj zonoj kie troviĝas oazoj. En plej parto de tiu ĉi lando la vegetalaro malabundas kaj temas nur pri kelkaj kserofitaj herboj kaj arbustoj. La faŭno estas komponita el sovaĝaj katoj, simioj pavianoj, lupoj kaj hienoj. La marbordo ĉe la Ruĝa Maro, ĉefe la koralaj rifoj, enhavas riĉan maran faŭnon. La areo de la marbordo estas ĉe 2.640 km.

La sudokcidenta regiono havas montojn kiuj estas ĝis 3.000 m altaj kaj estas la plej verda kaj freŝa zono de la lando.

La ĉefurbo, Rijado, spertas mezaveraĝan temperaturon de 42 kaj 14 en januaro. Diference Jedaho en la okcidenta marbordo spertas temperaturon de 31 en julio kaj 23 en januaro.

La ĉefaj urboj de Sauda Arabio estas Rijado (la ĉefurbo de la Regno), Dammamo, Ĝido, Mekao kaj Medino. La urboj de Mekao kaj Medino ekstaras pro ties religia signifo por islamanoj aŭ sekvantoj de Islamo. La unua loĝigas la Kaaba, kio laŭ la Korano troviĝas en la loko kie Abrahamo komencis ĉiun unudian religion; la dua loĝigas la moskeon de la Profeto Mohamedo. La eniro kaj restado en ambaŭ sanktaj urboj estas malpermesitaj al neislamanoj.

Ĝido estas grava havenurbo ĉe la Ruĝa Maro kaj estas la enirejo por la afrikaj pilgrimantoj.

En Dammamo troviĝas la ĉefa centro de ekspluatado de la riĉaj kuŝejoj de nafto de Sauda Arabio.

Biodiverseco redakti

 
La tre endanĝerita Araba leopardo.

Sauda Arabio estas hejmo de kvin surteraj ekoregionoj: nome Arabia marborda nebuldezerto, Sudorientarabia monteta savano, Sudokcident-arabaj montaraj duonarbaroj, Araba dezerto, kaj Ruĝmara Nub-Sinaia tropika dezerto kaj duondezerto.[2] Inter naturaj bestoj rimarkindas la Araba leopardo,[3][4] lupoj, strihienoj, mungotoj, pavianoj, leporoj, sablokatoj, kaj ĝerbuoj. Animaloj kiel gazeloj, oriksoj, leopardoj kaj gepardoj[5] estis relative nombraj ĝis la 19-a jarcento, kiam etenda ĉasado malpliigis tiujn animalojn preskaŭ ĝis formorto. La kulture grava Azia leono vivis en Sauda Arabio ĝis la fino de la 19-a jarcento kiam ĝi estis troĉasita ĝis la formorto en naturo.[6] Inter birdoj menciendas falkoj (kiuj estas kaptitaj kaj trejnitaj por falkado), agloj, akcipitroj, gipoj, pterokloj, kaj piknonotoj. Estas kelkaj specioj de serpentoj, multaj el kiuj estas venenaj. Sauda Arabio estas hejmo de riĉa marbestaro. La Ruĝa Maro aparte estas tre riĉa kaj diversa ekosistemo. Pli ol 1 200 specioj de fiŝoj[7] estis registritaj en la Ruĝa Maro, kaj ĉirkaŭ 10 procento el tiuj troviĝas nur tie.[8] Tio inkludas ankaŭ 42 speciojn el fiŝoj de profundaj akvoj.[7]

 
La Araba ĉevalo estas indiĝena de Arabio, kaj grava elemento de tradicia araba folkloro.

Tiu riĉa diverseco rilatas grandparte al la 2 000 km de koralrifo etendiĝante laŭlonge de ties marbordo; tiuj periferiaj rifoj estas 5000–7000 jarojn aĝaj kaj estas tre abunde formitaj de ŝtonecaj akroporaj kaj poritaj koraloj. La rifoj formas platformojn kaj foje lagunojn laŭlonge de la marbordo kaj porokaze ankaŭ aliajn trajtojn kiel cilindroj (kiel ĉe la Blua Truo jam apuda la egipta urbeto Dahab). Tiuj marbordaj rifoj estas vizitataj de pelagaj specioj de ruĝmaraj fiŝoj, inkludante kelkajn el la 44 specioj de ŝarkoj. La Ruĝa Maro enhavas ankaŭ multajn ĉebordajn rifojn inkludante kelkajn verajn atolojn. Multaj el nekutimaj ĉebordaj rifformacioj defias la klasikajn (i.a., Darvinajn) koralrifajn klasigskemojn, kaj estas ĝenerale atribuitaj al la altaj niveloj de tektona aktiveco kiu karakterizas la areon.

Inter aldomigitaj animaloj estas la legenda Araba ĉevalo, la Araba kamelo, ŝafoj, kaproj, bovoj, azenoj, kokoj ktp. Montrante la dominantajn desertokondiĉojn de la lando, la flaŭro de Sauda Arabio ĉefe konsistas el herboj, plantoj, kaj arbustoj kiuj postulas malmultan akvokvanton. La daktilopalmo (Phoenix dactylifera) estas tre disvastigita.[9]

Historio redakti

Prahistorio redakti

 
Antropomorfa steleo (4a jarmilo antaŭ nia erao), sabloŝtono, 57x27 cm, el El-Maakir-Karjat al-Kaafa (Nacia Muzeo de Sauda Arabio, Riado).

Estas pruvaro ke homa setlado en la Arabia Duoninsulo datiĝas el antaŭ ĉirkaŭ 125 000 jaroj.[10] Studo de 2011 trovis, ke la unuaj modernaj homoj kiuj etendiĝis orienten tra Azio lasis Afriko antaŭ ĉirkaŭ 75 000 jaroj tra Bab-el-Mandeb kiu konektas la Kornon de Afriko kun Arabio.[11] La Arabia duoninsulo estas konsiderata kiel centra figuro en la kompreno de la evolucio kaj disigo de homedoj. Arabio suferis ekstreman median fluktuadon en Kvaternaro kio kondukis al profundaj evoluciaj kaj demografiaj ŝanĝoj. Arabio havas riĉan registron de Frua Paleolitiko, kaj la kvanto de Oldovanecaj lokoj en la regiono indikas la gravan rolon kiun Arabio ludis en la frua homkoloniigo de Eŭrazio.[12]

En Neolitiko, floris elstaraj kulturoj kiel tiu de Al-Magar, kies centro kuŝis en sudokcidento de nuntempa Najd. Al-Magar povus esti konsiderata "Neolitika Revolucio" en homa sciaro kaj en manfaraj kapabloj.[13] Tiu kulturo estis karakterizita kiel unu el la unuaj en la mondo se temas pri disvastigo de aldomigo de animaloj, aparte la ĉevalo, dum la Neolitika periodo.[14][15] Krom ĉevaloj, ankaŭ aliaj animaloj kiel ŝafoj, kaproj, hundoj, kaj preciza tiuj de la bredoraso Saluki, strutoj, falkoj kaj fiŝoj estis malkovritaj en la formo de ŝtonstatuoj kaj rokgravuraĵoj. La statuoj de Al-Magar estis faritaj el loka ŝtono, kaj ŝajnas, ke la statuoj estis fiksitaj en centra konstruaĵo kiu eble ludis gravan rolon en la socia kaj religia vivo de la lokanoj.[16]

En Novembro 2017, scenoj de ĉasado montrantaj bildojn de plej verŝajne aldomigitaj hundoj, similaj al la Kanaa hundo, ligitaj per katenoj estis malkovritaj en Ŝuŭajmis, monteta regiono de nordokcidenta Sauda Arabio. Tiuj rokgravuraĵoj estis datitaj el antaŭ pli ol 8 000 jaroj, kio faras ilin la plej antikvaj priskriboj de hundoj en la mondo.[17]

Fine de la 4a jarmilo a.n.e., Arabio eniris en la Bronzepoko post la atesto de drastaj transformoj; metaloj estis amplekse uzitaj, kaj la periodo estis karakterizitaj de siaj 28 m altaj tomboj kiuj estis samtempe sekvitaj de la ekzistado de nombraj temploj, kiuj enhavis multajn liber-starajn skulptaĵojn origine pentritajn per ruĝaj koloroj.[18]

En Majo 2021, arkeologoj anoncis, ke 350 000-jaraĝa Aŝela loko nomita An Nasim en la Regiono Hail povus esti la plej aĝa homa loĝloko en nordo de la nuna Sauda Arabio. La loko estis por la unua fojo malkovrita en 2015 uzante dedistancan sensilan kaj paleohidrologian modeladon. Ĝi enhavas pralagajn kuŝejojn rilata kun materialoj de la Meza Pleistoceno. Ĉirkaŭ 354 artefaktoj, manhakiloj kaj ŝtoniloj, flakoj malkovritaj de esploristoj havigas informaron pri la il-produktaj tradicioj de la plej fruaj loĝantoj de Sudokcidenta Azio. Krome, artefaktoj de Paleolitiko estas similaj al materialrestaĵoj malkovritaj en la Aŝelaj lokoj en la Nefud Dezerto.[19][20][21][22]

Antaŭislama epoko redakti

Mezepoko kaj Islamo redakti

Otomana Heĝazo redakti

Sauda epoko redakti

 
La reĝo Salman de Sauda Arabio

La sauda ŝtato ekis en la araba duoninsulo ĉirkaŭ 1750. Loka guberniestro, Muhammad bin Saud, unuigis fortojn kun islama reformisto nome Muhamad ibn Abd al-Ŭahab, kreinto de la religia sekto de vahabismo, por krei novan politikan enton. Dum la venontaj 150 jaroj, la fortunoj de la familio Saud supreniris kaj malsupreniris foje dum la saudaj guberniestroj luktis kontraŭ Egiptio, la Otomana Imperio, kaj kontraŭ aliaj arabaj familioj por la regado sur la duoninsulo. La moderna sauda ŝtato estis fondita de la lasta reĝo Abdul-Aziz bin Saud, internacie konata kiel "Ibn Saud".

En 1902, Abdul-Aziz bin Saud konkeris la urbon Riado, la dumjarcenta ĉefurbo de la Sauda dinastio, al la rivala familio Al-Raŝid. Poste li konkeris Al-Ahsa, Al-Qatif, la reston de Naĝdo, kaj Hiĝazon inter 1913 kaj 1926. La 8-an de januaro 1926, Abdul-Aziz bin Saud iĝis la reĝo de Hiĝazo, la 29-an de januaro 1927 la reĝo de Naĝdo (antaŭe Naĝdo havis nur sultanon). Per la traktato de Ĝido, subskribita la 20-an de majo 1927, Britio agnoskis la sendependon de la regno de Abdul Aziz (tiam konata nur kiel regno de Hiĝazo kaj Naĝdo). En 1932, tiuj regionoj estis unuigitaj kiel la Regno de Sauda Arabio.

Malkaŝo de nafto en marto de 1938 transformis ekonomie la landon, kaj eĉ grande legitimis la landon kiel veran ŝtaton.

Saud bin Abd al-Aziz bin Abd al-Rahman (arabe: سعود بن عبد العزيز بن عبد الرحمن ; la 12-an de januaro 1902 - la 23-an de februaro 1969) estis la dua Reĝo de Saud-Arabio (1953-1964), kaj la deksepa gvidanto de la Domo de Saud.

Reĝo Fajsal estis murdita de sia nevo la 25-an de marto 1975, kaj lin sukcedis Ĥalid. Sauda Arabio ĝuas proksiman rilaton kun multaj okcidentaj landoj, malproksimaj laŭ kulturo, sed kiuj aĉetas nafton el Sauda Arabio.

Salman bin Abdul-Aziz Al Saud, arabe: سلمان بن عبد العزيز آل سعود‎ [salma:n bin abdul azi:z a:l sa.u:d], estas ekde la 23-a de januaro 2015 la reĝo de Sauda Arabio.

Politiko redakti

La politika sistemo de Sauda Arabia estas absoluta monarkio.[23]. Tamen, laŭ la "Baza leĝo de Sauda Arabio" adoptita de reĝa dekreto en 1992, la reĝo devas plenumi Ŝarion (islaman leĝon) kaj la Koranon, dume la Korano kaj la Sunao (la tradicioj de Mahomedo) estas deklaritaj kiel integra parto de la Konstitucio de la lando[24].

En la 12-a de Marto 2022 Sauda Arabio ekzekutis en unu tago 81 personojn akuzitajn je terorismo.[25]

Ekonomio redakti

 
Aŭtoŝoseo Dhahrano-Al Khobaro
 
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Sauda Arabio, 2019

Sauda Arabio ĝuas ekonomion bazitan sur nafto kaj la registaro forte kontrolas la ĉefajn ekonomiajn agadojn de la lando. La naftorezervoj en la jaro 2003 atingis 260 mil milionojn da bareloj, tio estas 24% de la certaj rezervoj en la mondo. Ĝi estas la unua lando eksportantaj de nafto kaj la estra lando en la landaro de la OPEL. La nafta sektoro reprezentas 75% de la buĝetaj enspezoj de la lando, 40% de ĝia MEP kaj 90% de ĝiaj enspezoj pro eksportaro. Pro naftoproduktado, granda parto de marbordo kaj de teritorio estas danĝere poluita.

Proksimume 35% de la MEP devenas el la privata sektoro. Sauda Arabio ludis gravan rolon en la penoj de la OPEL en 1999 por plialtigi la naftoprezojn, malpliigante sian produktadon. Ĵuse pro la plialtigo en naftomendo la enspezoj pro tiu koncepto ege plialtiĝis kaj oni supozas por 2005 buĝetan pluson de pli da 28 mil milionoj de dolaroj.

La 14-an de septembro 2019 la saud-araba energiministro informis ke la atakoj de spavoj kontraŭ du petrolinstalaĵoj duonigis la naftoproduktadon de la lando. La hutioj, batalantaj en Jemeno, deklaris sian respondecon pri la atako, sed la ministro neis tiun eblecon kaj akuzis kiel atakinton Iranon, subtenanton de la hutioj kaj kontraŭulon de Sauda Arabio en la regiono. Sekvan tagon la usona prezidanto Donald Trump deklaris ke la usona militistaro estas preta respondi al tiuj atakoj.

Demografio redakti

 
Domoj en montaretoj de Dhahrano

La loĝantaro de Sauda Arabio en 2007 estas supozata ĉirkaŭ 27,6 milionoj, inkludante ĉirkaŭ 5,5 milionoj da eksterlandanoj. Ĝis 1970-aj jaroj, plej parto de la loĝantaro estis nomada aŭ duonnomada; pro la rapida kresko kaj ekonomia kaj urba, pli da 95% de la loĝantaro estas nuntempe setligita. La averaĝo de naskoj estas 29,10 naskoj por 1.000 personoj. La averaĝo de morteco estas nur de 2,55 mortoj por 1.000 personoj. Kelkaj urboj kaj oazoj havas densecojn de pli da 1.000 personoj por km².

La plej parto de la saudanoj estas etne araboj. Kelkaj estas de miksita etna deveno kaj posteulas el turkoj, iranoj, indonezoj, hindoj, afrikaj kaj aliaj; la plej parto enmigris kiel pilgrimintoj kaj loĝas en la regiono de Hijazo ĉe la marbordo de la Ruĝa Maro. Multaj araboj de najbaraj landoj estis dungitaj en la regno. Estas signifa nombro de aziaj enmigrintoj, ĉefe el Barato, Pakistano, Bangladeŝo, Indonezio kaj Filipinoj. Estas malpli da 100.000 okcidentanoj en Sauda Arabio.

La preciza religia demografio ĉe Sauda Arabio estas malfacile kalkulebla, ĉar la registaro informas, ke 100% de la civitanaro estas islamano.

Religio redakti

 
Moskeo al-Nabavi, Medino.

Sunaisma islamo estas la oficiala religio de la regno de Sauda Arabio, la naskiĝloko de Islamo. En Medino, Mohamedo kunigis la diversajn tribojn de la Araba Duoninsulo. Hodiaŭ, inter la plej oftaj tendencoj de la islamanoj estas ŭahabismo kaj salafismo en Sauda Arabio.

La du lokoj plej sanktaj de Islamo troviĝas en tiu ĉi lando en la urboj de Mekao kaj Medino. Kvinfoje ĉiutage, la islamanoj de tutmonde estas alvokitaj preĝi en la direkto de Mekao. Semajnfino en Sauda Arabio estas ĵaŭdo kaj vendredo. La islama unudia religio asertas havi la samajn radikojn kiel Judismo kaj Kristanismo. Tamen, la praktiko de kristanismo, la elstarigo de preĝejoj kaj la teno de religia kristana materialo estas malpermesitaj. Al judoj oni malpermesas la eniron en la lando. La Korano estas la konstitucio de Sauda Arabio kaj la ŝario (islama leĝo) estas la bazo de ties leĝa sistemo kaj oni ne povas praktiki alian religion en la lando. En sia religia raporto de 2017 la Usona departemento de ŝtato inkludas Saudan Arabion en la listo de landoj de aparta zorgo pri religia libereco (CPC, Country of Particular Concern)[26].

Islamo malpermesas konsumon de porkaĵoj kaj alkoholo kaj tiu leĝo aplikiĝas akre en la tuta lando. Ekzistas institucio en la lando konata kiel "Mutava" aŭ religia polico konata ankaŭ kiel Polico por Stimulado de Virto kaj Malstimulado de Malvirto. Ĝi disponas de 3.500 oficiroj kaj miloj da volontuloj, kies tasko estas plenumigi la islaman leĝon. Ili povas aresti ĉiun viron aŭ virinon kiuj estus kunaj publike sen esti samfamilianoj kaj povas malpermesi kaj reteni produktojn, kiel ludoj, KDoj, okcidenta muziko, filmoj kaj aliaj produktoj kiujn ili konsideras nekongruajn kun la leĝoj de la ŝario.

Kiel ekzemplo, la 11an de marto de 2002, la "Hai'ah" (aŭ religiaj policanoj) evitis, ke lernantinoj eskapu el incendia lernejo en Mekao ĉar ili ne surhavis la surkapajn tukojn nek la "abaja" (nigra mantelo). Mortis 15 lernantinoj kaj 50 estis vunditaj en tiu okazaĵo. La kritiko kontraŭ tiu ago etandiĝis tutmonde kaj la Mutavaanoj estis kondamnitaj de la religiaj juĝistoj pro tiu ago.

Dum fasta monato Ramadano kaj islamanoj kaj neislamanoj devas celebri la faston ordonitan de la religiaj leĝoj de la ŝario. Fumi, manĝi aŭ trinki publike dum tiu monato donas karceropunon por saud-arabianoj, aŭ tujan forpelon el la lando por eksterlandanoj.

Kelkaj milionoj da islamanoj pilgrimas ĉiujare dum la haĝo al Mekao kaj la aliajn njabarajn sanktajn lokojn de Islamo, kio realiĝas en specifajn datoj de la islama kalendaro, aŭ dum la malgranda pilgrimado aŭ umrah kiu realiĝas en ĉiu epoko de la jaro.

Kulturo redakti

La kulturo de Sauda Arabio disvolviĝas ĉefe ĉirkaŭ la islama religio. Unu el la folkloraj ceremonioj plej elstaraj estas la Ardhao kio estas la tradicia danco de la lando. La glavodanco estas bazita sur beduena tradicio; la tamburoj markas la ritmon kaj poeto deklamas versojn dum viroj portantaj glavojn dancas kun ŝultro ĉeŝultre. La folklora muziko nomita "Al-sihba de Hijazo" havas sian devenon en la araba Andaluzio. En Mekao, Medino kaj Ĝido, la dancas enhavas muzikilon nomitan "al-mizmar", kio estas simila al okcidenta hobojo.

La arabaj vestaĵoj estas tre simbolaj, reprezentantaj la rilaton de la homo kun la tero, la pasintecon kaj Islamon. La liberaj kaj ondecaj vestaĵoj respegulas la praktikecon de la vivo en lando kie hegemonias la dezerto. Tradicie la viroj uzas elkotonan aŭ ellanan vestaĵon kio kovras ilin ĝis la maleoloj (konat kiel "taub") kaj la "gutra" (kvadrata elkotona tuko kiun oni survestas sur la kapo kaj restas tie danke al per kordonoj de diferencaj stiloj). Por maloftaj malvarmaj tagoj, la viroj uzas mantelon el kamela hararo nomita "biŝt". La vestaĵoj de la virinoj ofte estas ornamitaj de tribaj motivoj, moneroj kaj metala fadeno. Se ili eliras el hejmo, la virinoj devas uzi longan nigran mantelon (abaja) kaj vualon (niqab). La islama leĝo ne aplikiĝas al eksterlandanoj, sed oni rekomendas modeston kaj taŭgecon en la vestaĵaro.

La araba pano sen gisto nomita "ĥobz" konsumiĝas en preskaŭ ĉiu manĝo. Aliaj nutraĵoj estas ŝafo, koko, "felafel" (frititaj pastaj buloj el kikeroj), "ŝvarma" (bendoj el ŝafo) kaj "fuul" (pastaĵo formita el fazeoloj, ajlo kaj citrono). La kafejoj estas multnombraj, sed lastatempe ili estas anstataŭitaj de manĝejoj de rapida manĝo. Ankaŭ la araba teo estas grava tradicio kiun oni trinkas en formalaj aŭ familiaj kunvenoj. La teon oni trinkas sen lakto kaj oni aldonas herbojn de diferencaj gustoj.

Teatroj kaj kinejoj estas malpermesitaj, ĉar la tradicio de vahabismo konsideras tiujn instituciojn nekongruajn kun Islamo. Tamen, en kelkaj privataj lokoj eblas trovi teatrajn, lokmuzikajn ludojn kaj aliajn artajn agadojn, sed ne filmojn. Ĉiujare celebriĝas la "Jenadrijaho" kio konsistigas folkloran festivalon.

Aktuale ne ekzistas distra turismo en Sauda Arabio. Por eniri en la landon necesas vizo kiun oni donas nur por negocoj, laboro aŭ familiaj vizitoj. Por atingo de vizo ĝenerale necesas havi protektanton ĉu partikularan ĉu entreprenon, kiu sendas invitilon por peti la vizon al la ambasadejo de Sauda Arabio en sia lando. Ĝis 1999 la vizoj inkludis limigon de la areo vizitebla laŭ permeso. Nun ĉio estas pli libera.

Ekde la fervojo de Lawrence de Arabio ĝis dezertaj pejzaĝoj kun rokaro aŭ grandaj ampleksejoj el dunoj, kun longaj marbordaj dezertaj etendiĝoj, la lando prezentas grandan naturan riĉon.

Kiel kultura centro elstaras Janadrijaho proksime de la ĉefurbo, Rijado kie ĉiujare okazas la festivalo de popolaj danco kaj muziko dum kelkaj tagoj.

La eniro en la urboj Mekao kaj Medino estas akre malpermesita al neislamanoj. En la perimetro kaj enirvojoj al tiuj urboj estas polica kontrolejoj por certigi pri tiu afero.

Ĝido kiel havenurbo estas konsiderata la plej okcidenteca areo de la lando.

Edukado redakti

La Reĝo Abdullah de sia enoficiiĝo en 2005 antaŭenigis reformojn, celitajn repuŝi okcidentan kritikon kaj redukti dependecon de rento el petrolo. En tiu peno, li alfrontas reziston de konservativaj klerikoj kaj princoj.

Ekzemplo de tia reforma agado estas la «Universitato Reĝo Abdullah de Scienco kaj Teknologio», malfermitaj en oktobro de 2009 80 kilometrojn norde de Ĝido sur la marbordo de la Ruĝa Maro. Unu el plej modernaj en la mondo, ĝi havas plej rapidajn superkomputilojn, kiuj entute kostas ĉirkaŭ 1,5 miliardo da usonaj dolaroj kaj inkluzivas instalaĵojn pri tri-dimensia plastika figurado. La universitato altiris sciencistojn kaj studentojn de pli ol 60 landoj. Proksimume 15 % lernantoj estas virinoj, el kiuj ĉiuj jam studis ĉe universitatoj ekster la reĝlando. Instruado estos en la angla. La konstruado de la nova scienca kaj edukada centro sur 36 km² da dezerto plene finiĝos post du jaroj.

Laŭ intenco de ĝia fondinto, nova universitato estas alvokita modernigu la konservativan socion de la lando. Ekzemple, malsimile de aliaj partoj de Sauda Arabio ĉeloke ne funcias la religia polico. Virinoj rajtas miksiĝi kun viroj, stiri aŭtojn en la universitatejo kaj ilin ne devigas surhavi vualojn en la geaj klasoj. Ĉe tio viraj studentoj daŭre ne rajtas eniri porvirinajn loĝejojn. Klerikuloj plurfoje esprimadis sian malkontenton pri similaj aferoj kaj en junio de 2009 la religia polico subpremis alir-limigitan feriejon, proksiman al la universitato, kie virinoj estis viditaj kiam ili stiris veturilojn.[27]

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-01-06. Alirita 2009-12-16.
  2. (2017) “An Ecoregion-Based Approach to Protecting Half the Terrestrial Realm”, BioScience 67 (6), p. 534–545. doi:10.1093/biosci/bix014. 
  3. (2006) “Status of the Arabian leopard in Saudi Arabia”, Cat News Special Issue 1, p. 11–19. 
  4. (2006) “The Leopard in the Arabian Peninsula – Distribution and Subspecies Status”, Cat News (Special Issue 1), p. 4–8. 
  5. (1996) “Asiatic cheetah”, Wild Cats: Status Survey and Conservation Action Plan. IUCN/SSC Cat Specialist Group, p. 41–44. ISBN 978-2-8317-0045-8.
  6. Nader, I. A.. (1989) “Rare and endangered mammals of Saudi Arabia”, Wildlife conservation and development in Saudi Arabia, p. 220–228.
  7. 7,0 7,1 . FishBase (2009). Alirita 12a de Marto 2009.
  8. Siliotti, A.. (2002) Verona, Geodia: Fishes of the red sea. ISBN 978-88-87177-42-8.
  9. "Encyclopædia Britannica Online: Saudi Arabia". Encyclopædia Britannica.
  10. Callaway, Ewen (27a de Januaro 2011). “Early human migration written in stone tools : Nature News”, Nature. doi:10.1038/news.2011.55. 
  11. (2011) “Hints Of Earlier Human Exit From Africa”, Science 331 (6016), p. 453–456. doi:10.1126/science.1199113. 
  12. Out of Africa I: The First Hominin Colonization of Eurasia. New York: Springer. pp. 27–46. mankas ISBN.
  13. Al Magar – Paleolithic & Neolithic History. Arkivita el la originalo je 17a de Aŭgusto 2019. Alirita 19a de Novembro 2018. Arkivigite je 2019-08-17 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-08-17. Alirita 2023-02-17.
  14. Sylvia, Smith, "Desert finds challenge horse taming ideas", BCC, 26a de Februaro 2013. Kontrolita 13a de Novembro 2016.
  15. "Carved in stone: were the Arabs the first to tame the horse?", thenational, 11a de Marto 2013.
  16. Discovery points to roots of arabian breed – Features (en-US) (2011-08-27). Arkivita el la originalo je 2022-05-19. Alirita 2022-05-07.
  17. . These may be the world's first images of dogsand they're wearing leashes (16a de Novembro 2017). Alirita 18a de Junio 2018.
  18. طرق التجارة القديمة، روائع آثار المملكة العربية السعودية pp. 156–157
  19. (2021-05-12) “The expansion of Acheulean hominins into the Nefud Desert of Arabia”, Scientific Reports (en) 11 (1), p. 10111. doi:10.1038/s41598-021-89489-6. 
  20. Saudi Arabia discovers new archaeological site dating back to 350,000 years (angle) (2021-05-12). Alirita 2021-05-17.
  21. Saudi Arabia discovers a 350,000-year-old archaeological site in Hail (angle) (2021-05-13). Alirita 2021-05-17.
  22. Ancient site in Nefud Desert offers glimpse of early human activity in Saudi Arabia (angle). Alirita 2021-05-17.
  23. Marshall Cavendish. (2007) World and Its Peoples: the Arabian Peninsula (Mondo kaj ties gentoj: la Araba duoninsulo)' (angle), p. 78. ISBN 978-0-7614-7571-2.
  24. Gerhard Robbers. (2007) Encyclopedia of world constitutions (Enciklopedio de la mondaj konstitucioj)' 1 (angle), p. 791. ISBN 0-8160-6078-9.
  25. L’Arabie saoudite exécute 81 personnes pour des crimes liés au «terrorisme» en un seul jour Le Monde 12-a de Marto 2022; alirita la 13-an de Marto 2022.
  26. International Religious Freedom Report (Internacia raporto pri religia libereco), 2017 (angle). U.S. Department of State. Alirita 26-a de oktobro 2017.
  27. Scienca centro inaŭguriĝas en Sauda Arabio[rompita ligilo] esperante Ligo perdita

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti