Abdulah bin Abdul-Aziz Al Saud

Abdulah bin Abdul-Aziz Al Saud arabe: عبد الله بن عبد العزيز السعود, (naskiĝis la  1-an de aŭgusto 1924(nun 1924-08-01) en Riado, Sauda Arabio, mortis la 23-an de januaro 2015), estis ekde la 1-a de aŭgusto 2005 la reĝo de Sauda Arabio. Li fakte jam gvidis la ŝtatajn aferojn ekde 1995 kiel kronprinco, post kiam lia duonfrato kaj tiama reĝo Fahd bin Abdul-Aziz Al Saud suferis apopleksion. Tiam li enkondukis reformojn pro la financa krizo de la lando kaj tiel ekz. malpliigis la ŝtatajn donaĵojn (senpaga domo, sanoprizorgo ktp.).

Abdulah
الملك عبد الله
Reĝo de Sauda Arabio
Regado 1-a de aŭgusto 200522-a de januaro 2015
Antaŭulo Fahd
Sekvanto Salman
Persona informo
عبد الله بن عبد العزيز آل سعود
Naskiĝo la  1-an de aŭgusto 1924(nun 1924-08-01)
en Riado, Sauda Arabio
Morto la 23-an de januaro 2015 (90‑jara)
en Riado, Emirlando Riado,  Sauda Arabio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Al Oud cemetery vd
Religio Islamo
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Sauda Arabio vd
Familio
Dinastio Sauda dinastio vd
Patro Abdul-Aziz bin Saud
Patrino Fahda bint Asi Al Ŝuraim
Gefratoj Al-Bandari bint Abdul-Aziz Al Saud • Al Jawhara bint Abdulaziz Al Saud • Latifa bint Abdulaziz Al Saud • Seeta bint Abdulaziz Al Saud • Mutaib bin Abdulaziz Al Saud • Fahd bin Abdul-Aziz Al SaudĤalid bin Abdul-Aziz Al SaudFajsal bin AbdulazizSaud bin Abdul-Aziz Al Saud • Abdul-Rahman bin Abdul-Aziz Al Saud • Sultan bin Abdul-Aziz Al Saud • Nayef bin Abdul-Aziz Al Saud • Salman bin Abdul-Aziz Al Saud • Ahmed bin Abdulaziz Al Saud • Muhammad bin Abdulaziz Al Saud • Turki I bin Abdul • Turki II bin Abdul-Aziz Al Saud • Mishaal bin Abdulaziz Al Saud • Sattam bin Abdul-Aziz Al Saud • Abdul Majeed bin Abdulaziz Al Saud • Hazloul bin Abdulaziz Al Saud • Badr bin Abdulaziz Al Saud • Fawwaz bin Abdulaziz Al Saud • Mashhur bin Abdulaziz Al Saud • Abdul Ilah bin Abdulaziz Al Saud • Talal bin Abdulaziz Al Saud • Mukrin bin Abdul-Aziz Al Saud • Mamdoh bin Abdulaziz • Mansour bin Abdulaziz Al Saud • Nasser bin Abdulaziz • Nawwaf bin Abdulaziz Al Saud • Bandar bin Abdulaziz Al Saud • Saad bin Abdulaziz • Musa'id bin Abdulaziz Al Saud • Abdulaziz bin Saud bin Abdulaziz Al Rashid • Thamir bin Abdulaziz Al Saud • Hamoud bin Abdulaziz Al Saud • Abdul Muhsin bin Abdulaziz Al Saud • Haya bint Abdulaziz Al Saud • Luluwah bint Abdul-Aziz Al Saud • Sultana bint Abdul-Aziz Al Saud • Majid bin Abdulaziz Al Saud • Mishari bin Abdulaziz Al Saud vd
Edz(in)o 4 edzinoj
Infanoj 7 filoj kaj 15 filinoj
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Royal Court vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laŭ la oficiala dinastia naskosinsekvo, li estas la 15-a el 37 filoj de la reĝo Abdul-Aziz bin Saud, fondinto de la reĝlando Sauda Arabio.

Abdulah naskiĝis kiel filo de Fahda, la oka edzino de Bin Saud. Lin instruis intelektuloj kaj ekleziuloj en la princa lernejo de la sauda korto. En 1963 li iĝis komandanto de la sauda Nacia Gvardio, kaj ekde junio de 1982 la unua vic-ĉefministro.

Ligoj kun Pollando redakti

En Pollando iĝis konata kiel fondaĵisto de dispartigo de Siamaj dunaskitoj - du fratinoj el Janikowo (la 3-an de januaro 2005). Kuzo de la knabinoj metis informon kun la peto pri financa helpo en TTT-paĝon. Tiutempa tronheredanto invitis la fratinojn kun la patrino al Sauda Arabio kaj financis la operacion. La operaco estis montrita de la sauda televido.

La 25-an de junio 2007 li ricevis de la manoj de pola prezidento Lech Kaczyński la Ordenon de Blanka Aglo.