La araba ĉevalo estas la plej frue plibonigita ĉevala raso. Ĝi estas ŝatata pro ties rapideco, elteno, beleco, inteligento kaj karesa konduto.

La raso estis elbredita en Arabio, antaŭ la 7-a jarcento a.K. Ĝiaj bonaj proprecoj helpis en plibonigo de aliaj modernaj, malpezaj ĉevalrasoj.

La araba ĉevalo estas relative malgranda ĉevalo, kun malgranda kapo, elstarantaj okuloj, larĝaj nazotruoj kaj okulfrapa ŝultroalto kaj mallonga dorso. Ĝi havas ĝenerale nur 23 vertebrojn, dum aliaj rasoj 24. Ĝia ĝenerala alto estas ĉ. 152 cm, pezo 360–450 kg. Ĝiaj kruroj estas fortaj, la hufoj fajnaj. La hararo, vosto kaj la kolhararo estas bela, silka.

Ĝia reprezenta koloro estas la griza, sed ekzistas aliaj koloroj. La plej famaj ĉevalaroj el tiu raso troviĝas en Saud-Arabio, proksime de Naĝal.