Bab al-Mandab

(Alidirektita el Bab-el-Mandeb)

Bab al-Mandab eventuale Bab el Mandeb (arabe مضيق باب المندب) estas araba nomo de markolo inter Ruĝa maro kaj Adena golfo, en traduko pordego de larmoj (lamentoj). Tio estas grava transporta vojo.

Bab-al-Mandab
markolo

Markolo Bab al-Mandab.

Markolo Bab al-Mandab.
Profundeco
  Maksimuma 320 m
Larĝeco 26 km
Supra tutaĵo Hinda oceano
Najbaraj tutaĵoj Ruĝa Maro
Adena golfo
Kontinento Azio
Afriko
Landoj  Ĝibutio
 Jemeno
vdr

La jemena insulo Perim (ankaŭ nomata Barim) dividas ĝin en du partojn (26 km kaj 3 km). La nord-orienta (arabia), la Aleksandra Markolo, larĝas nur ĉirkaŭ 3 km kaj profundas 30 metrojn. La sud-okcidenta (afrika), la Markolo de Mensogoj, larĝas 25 km kaj profundas pli ol 300 metrojn. Ĝi estas inter la plej uzataj ŝip-itineroj de la mondo.

Laŭ legendo la nomo venas de tertremo, kiu disigis Afrikon kaj Azion kaj kaŭzis la morton de multaj homoj. Certas, ke la markolo iam estis malpli profunda.