Muhamad ibn Abd al-Ŭahab

Muhamad ibn Abd al-Ŭahab, arabe محمد بن عبد الوهاب, Muḥammad ibn ʿAbd al-Ŭahhāb, kun plena araba nomo Muḥammad ibn ʿAbd al-Ŭahhāb ibn Sulajmān ibn Ali ibn Muḥammad ibn Aḥmad ibn Raŝīd at-Tamīmī; ankaŭ "Abdul Ŭahab" aŭ "Abdul Vahab" (naskiĝis 1703 en Naĝdo; mortis la 20-an de julio 1792), estis islama teologo kiu venis el Naĝdo, nun Sauda Arabio, kaj kreis la vahabisman movadon.

Muhamad ibn Abd al-Ŭahab
Persona informo
محمد بن عبد الوهاب
Naskiĝo 1703
en 'Uyayna
Morto 22-an de junio 1792 (1792-06-22)
en Diriyah,  Unua Sauda Ŝtato
Religio islamo vd
Lingvoj araba vd
Familio
Patro 'Abd al-Ŭahab ibn Sulajman vd
Infanoj Hassan ibn Muhammad ibn Abd al-Wahhab • Abdullah ibn Muhammad ibn Abd al-Wahhab • Ali ibn Muhammad ibn Abd al-Wahhab • Ibrahim ibn Muhammad ibn Abd al-Wahhab vd
Profesio
Okupo teologo vd
Verkado
Verkoj Kitab at-Taŭhid ❦
La tri fundamentaj principoj ❦
Kaŝf aŝ-Ŝubuhāt ❦
Q106314814 ❦
Q19455137 ❦
Masail al-Ĝahilija ❦
Q115726910 ❦
Q19489990 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Al-Ŭahab volis ke la islamanoj reiru al la fundamentoj de sia religio, rifuzante reformojn kaj idol-adoron. Li kondamnis multajn sufismajn kutimojn, ekzemple la kutimon preĝi al sanktuloj, kiel formoj de idol-adoro, ĉar laŭ li islamanoj nur preĝu al Dio mem. Li ankaŭ kondamnis la kutimon celebri la naskiĝtagon de la profeto Mohamedo pro la sama kialo.

Al-Ŭahab faris interkonsenton kun Muhammad bin Saud, la ĉefo de la sauda tribo, laŭ kiu ĉiuj teritorioj konkeritaj de tiu tribo sekvu liajn instruojn. Dum la venontaj jarcentoj, la Saudoj konkeris multege da lando kaj kreis la ŝtaton de Sauda Arabio, kiu nuntempe estas ankoraŭ regata de la familio Saud. Ĝis hodiaŭ la vahabisma speco de islamo estas ŝtata religio de Sauda Arabio.