Ŭahabismo

religia movado de fundamentisma sunaa islamo
(Alidirektita el Vahabismo)
Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) • ŜijaismoSufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

Ŭahabismovahabismo, arabe الوهابية [al-ŭah:a:bija] estas konservativega kaj dogma branĉo ene de sunaisma islamo, fondita en la 18-a jarcento en nun-tempa Sauda Arabio sur la instruadoj de Muhamad ibn Abd al-Ŭahab (1703-1792).

La anoj de vahabismo, ankaŭ nomataj "vahabitoj", konsideras ĝin ne kiel iu branĉo de islamo inter aliaj, sed kiel la sola vera islamo. Ili strikte malakceptas ĉian plurismon kaj kutime verdiktas ĉian diverĝantan opinion kiel "ne-islama". Pro tio ili en la islama mondo ĝenerale havas reputacion de netoleremo kaj fanatikismo[1].

Ĉi tiu branĉo de islamo estas la plej sekvata en Sauda Arabio kaj en Kataro, kie la registaroj apogas ĝin. En Sauda Arabio ĝi estas la ŝtata religio.

La vahabitoj mem malofte uzas la vorton "vahabismo", kaj preferas muŭahidun (kiu signifas "unuecistoj"), aŭ ekster Sauda Arabio ankaŭ ofte "salafistoj".

Kredoj redakti

Vahabitoj akceptas la Koranon kaj la Haditojn, kaj ankaŭ kelkajn komentajn verkojn pri ili, inkluzive de tiuj de verkoj de Ibn Taimija (1263-1328) kaj de al-Ŭahab. Male al aliaj sunaanoj, ili rifuzas sekvi apartan Madhabon (skolo de islama leĝofarado), ĉar ili asertas ke ili interpretas la vortojn de la profeto Mohamedo pli rekte. Vahabitoj alvokas al puritana kaj rigora pozicio pri religiaj demandoj. IIi volas liberigi islamon de novaj evoluoj, kiuj venis post la tempoj de la profeto, de herezoj kaj de idoladoraj praktikoj. Ili rifuzas multajn praktikojn, ekzemple preĝadon ĉe tomboj aŭ preĝadon al sanktuloj, anĝeloj aŭ profetoj malsamaj ol Dio mem, ĉar ili konsideras ilin formoj de idol-adoro. Ili ankaŭ rifuzas la celebradon de jaraj festivaloj honore al la profeto aŭ al sufiaj sanktuloj.

Disvastiĝo redakti

Al-Ŭahab konvinkis Muhamad ibn Saud, triban ĉefon en parto de la araba duoninsulo, ke li fariĝu vahabito - la prapatron de la sauda dinastio, hodiaŭ la reganta familio en reĝlando Sauda Arabio. En 1924, ili havigis al si la urbojn Mekka kaj Medino, ebligante al si prediki vahabismon al la pilgrimoj de la tuta islama mondo. Vahabismo vere fariĝis grava post la malkovro de grandaj rezervoj de nafto en Sauda Arabio, en 1938. La grandegaj profitoj, kiujn la Sauda registaro ricevis de la nafto, estis uzataj parte por disvastigi vahabismon tra la mondo, kaj la sauda registaro kreis multajn moskeojn kaj organizaĵojn kiuj provas disvastigi vahabismon tra la islama mondo. Tamen, Sauda Arabio kaj najbara Kataro restas la nuraj landoj, kie ĝi estas la plej populara kredo. Sauda Arabio estas ofte konsiderata la plej religiema kaj konservema islama lando. La praktikado de aliaj religioj estas malpermesita en la lando, kaj la tuta publika vivo baziĝas sur religio. Virinoj havas tre malmultajn rajtojn (ekzemple ili ne rajtas stiri aŭtomobilon). Pro tio vahabismo estas ofte traktata kiel la plej konservema, rigora kaj malliberala branĉo de islamo, almenaŭ fare de okcidentanoj.

Referencoj redakti