Riado

ĉefurbo de Saud-Arabio
(Alidirektita el Rijado)

Riado (الرياض ar-rijad) estas la ĉefurbo de Sauda Arabio. La urbo estas en Naĝd, en la mezo de la Araba duoninsulo. 4260000 homoj loĝas en Riado (20% de la loĝantaro).

Riado
(Haĵdar)
arabe الرياض ar-Riyāḍ
urbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: الرياض
Ŝtato Sauda Arabio Sauda Arabio
Duoninsulo Araba duoninsulo
Regiono Naĝd
Emirlando Emirlando Riado
Historiaj regionoj Unua Sauda ŝtato, Dua Sauda ŝtato
Divido
Tipo de urbo Metropolo
Memorindaĵoj Fortikaĵo Al Masmak
Nubskrapuloj Kingdom Centre, Al Faisaliyah Center, Televida turo Riado
Sekiĝintaj riveroj Uedo
Situo Riado
 - koordinatoj 24° 38′ 00″ N 46° 43′ 00″ O / 24.63333 °N, 46.71667 °O / 24.63333; 46.71667 (mapo)
Areo 1 000 km² (100 000 ha)
 - de metropolo 1 815 km² (181 500 ha)
Loĝantaro 4 878 723
 - de aglomeraĵo 4 900 000
 - de metropolo 7 000 000
Denseco 4 878,72 loĝ./km²
Ĉefurbo 1818
Urbestro Abdul Aziz ibn Ayyaf Al-Miqrin
Horzono UTC (UTC+3)
Poŝtkodo (5 cifera)
Telefona antaŭkodo +966-1
Situo enkadre de Sauda Arabio
Situo enkadre de Sauda Arabio
Situo enkadre de Sauda Arabio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Riyadh
Retpaĝo: www.arriyadh.com
Map
Fortikaĵo Al Masmak

Riado situas centre de la lando, tamen iom pli proksime al Persa Golfo. La ĉefurbo troviĝas dumvoje inter aŭtovojo Persa golfo-Ruĝa maro.

Historio

redakti

Supozeble la loko estis jam pli frue loĝata, sed laŭ nebulaj mencioj ĉirkaŭ en 425 tie estis grava loko. El la 5-a jarcento ruinoj postrestis. En la 15-a jarcento kolonioj formiĝis, la oazoj estis gravaj bazoj. En 1446 estis venigita fora tribo, kiuj formis centran kolonion. Familio Saud formis rezidejon (ĉefurbon) en 1824. Ekde la 1940-aj jaroj Riado iĝis grandurbo aŭ metropolo.

Klimato

redakti

Rijado havas subtropikan klimaton. La averaĝa jara temperaturo estas 26 °C, jare pluvas po 99 mm (precipe en marto). Somere (precipe en julio)estas tage 50 °C, nokte 20 °C. Januare oni mezuras 14,1 °C-ojn. Inter junio-septembro neniam pluvas, eĉ nubo ne estas videbla.

Servoj

redakti

Princino Nora bint Abdul Rahman Universitato (arabe جامعة الأميرة نورة بنت عبد الرحمن) estas publika universitato por virinoj en Riado. Ĝi estas la plej granda virina universitato en la mondo (pli ol 60 000 studentinoj).

Universitato Reĝo Saud (KSU; arabe جامعة الملك سعود, Ĝāmiʿa al-Malik Saʿūd) estas publika universitato en Riado, kiu estis fondita en 1957 de Saud, reĝo de Saud-Arabio kaj estis la unua universitato en la lando kiu ne estas pure religia universitato.

Universitato Reĝo Saud bin Abdulaziz por Sanscienco estas publika universitato kun sia ĉefa kampuso en Riado. Ĝi estis establita en 2005 fare de Kronprinco Abdulah bin Abdul-Aziz Al Saud.

Trafiko

redakti

La unua fervojo en 1951 ekfunkciis, nun estas reloj al Persa golfo. Ĉirkaŭ la urbo aŭtovoja ringo pretiĝis. La internacia flughaveno tre gravas en la araba mondo. Interne modernaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Virinoj vojaĝadas en aparta parto.

Ĝemelkomunumoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti