Princino Nora bint Abdul Rahman Universitato

Princino Nora Bint Abdulrahman Universitato (arabe جامعة الأميرة نورة بنت عبد الرحمن: ) estas publika universitato por virinoj en Riado, la ĉefurbo de Sauda Arabio. Ĝi estas la plej granda virina universitato en la mondo (pli ol 60 000 studentinoj)[1][2].

Princino Nora bint Abdul Rahman Universitato
fondodato 1970
retejo Oficiala retejo
Information icon.svg
vdr

Dezajnita de arkitektoj Perkins & Volaj, parto de la Grupo Dar, ĝi havas novigan fasonadon kaj daŭripovan teknologion (akvorecikladon, sunenergion,...), enkalkulante la kompleksajn karakterizaĵojn de la saŭda kulturo.

En februaro 2017, la Universitato estis la gastiganto de la unua iam ajn opero en Sauda Arabio[3].

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligojRedakti

ReferencojRedakti

  1. (angla) Jabaji, R., "Saudi Arabia's First Women's University" PBS, la 31-an de oktobro 2008.
  2. (angla) Miller, D. E., "Saudi Arabia opens world's largest women's university" Jerusalem Post, la 17-an de majo 2011.
  3. (angla) Madawi Al-Rasheed (la 30-an de Aprilo 2013). A Most Masculine State: Gender, Politics and Religion in Saudi Arabia. Cambridge University Press. p. 43. ISBN 978-0-521-76104-8.