Basma bint Talal

jordania princino
(Alidirektita el Basma Bint Talal)

Princino Basma bint Talal (naskiĝis la 11-an de majo 1951) estas filino de iama reĝo de Jordanio Talal bin Abdullah kaj reĝino Zejn aŝ-Ŝaraf, fratino de reĝo Husejn bin Talal, kaj onklino de la nuna reĝo de Jordanio Abdullah la 2-a. Ŝi naskiĝis en Amano kaj ricevis siajn unuajn studojn en la lernejo por knabinoj Al-Ahlijĝa. Ŝi daŭrigis sian edukadon en Britio ĝis kiam ŝi aliĝis al la Universitato de Oksfordo kie ŝi magistriĝis pri lingvoj.

Basma bint Talal
Persona informo
بسمة بنت طلال
Naskiĝo 11-an de majo 1951 (1951-05-11) (72-jaraĝa)
en Amano
Lingvoj arabaanglafrancahispana vd
Ŝtataneco Jordanio vd
Alma mater Benenden School • Universitato de Oksfordo vd
Familio
Dinastio Haŝemidoj
Patro Talal la 1-a de Jordanio vd
Patrino Zein al-Sharaf Talal vd
Gefratoj Husejn de Jordanio • Prince Muhammad bin Talal of Jordan • Prince El Hassan bin Talal of Jordan vd
Edz(in)o Timoor Daghistani vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kontribuo al la publika vivo redakti

En 1977, ŝia frato Husejn la 1-a konfidis al ŝi la respondecon administri la Fondumon Reĝino Alia pri volontula socia laboro. Por atingi la celon de la Fondumo ŝi partoprenis en la disvolviĝo de libervola socia laboro. Ŝi faris vastajn esplorajn vizitojn al diversaj regionoj de la Reĝlando por identigi sociajn problemojn. Ŝi ankaŭ kontrolis la preparadon de sociaj studoj por ĉi tiuj aferoj konstruante pontojn de kunlaboro kun arabaj landoj kaj internaciaj institucioj. Ŝi estis Araba Virino de la Jaro en 1995. Lia Moŝto, la forpasinta reĝo Husejn aljuĝis al ŝi en 1994 la Grandan Kordonon de la Juvelita an-Nahda "Renaskiĝo" kiel rekono de ŝiaj humanaj agadoj por ŝia lando[1].

Familia vivo redakti

Ŝi estis edziniĝinta al Timur Dagestani kaj havis du infanojn:

Poste ŝi estis edziniĝinta al Walid al-Kurdi kun kiu ŝi ankaŭ havis du infanojn:

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (angla) HRH Princess Basma Bint Talal Arkivigite je 2018-02-22 per la retarkivo Wayback Machine, Earth Charter Initiative.