La nigra magio estas kredo kaj praktiko laŭ kiuj nigra magiisto efike provus submeti la spiritajn entaĵojn aspekte kaj reale diablajn al sia volo, malsame ol la blanka magio kiu, ĉiam laŭ vasta konvinko, kunlabore agus kun la spiritoj eĉ malbonaj kiuj obeigas la magiiston.

Sorĉbastono.

“Nigra magio”, pliprecize, estas esprimo de la hýbris greka, aŭ de la volo akiri sciojn kaj povojn superajn al tiuj provizitaj al propra evolua nivelo, pere de prevarikado de la naturaj leĝoj apartenantaj al la universala harmonio.

Laŭ iuj interpretoj, la nigra magio inkluzivas ankaŭ la koncepton pri provo oponi al la taŭga disvolvo de la antaŭvolitaj planoj de Dio por la homaro; en la praktiko, magiisto provus krei ammedion kun la fortaj povoj oponantaj al Dio en akordo kun Satano. Por atingi ĉion tion la magiisto utiligas ritojn kaj aĵojn laŭ la maniero de la kristanaj sakramentoj. Kristanaj ekzorcistoj konstatis ke tiu obseda praktiko aŭ fervora adhero foje produktas verajn malsanajn obsedojn.[1]

Okazas, laŭ esploristoj pri tiu fenomeno, ke la magiistoj kun siaj helpantoj foje altrudas fizikajn kaj sangajn oferojn el siaj adeptoj. Karakterizaj ceremonioj estas la tieldiritaj nigraj mesoj, foje celebritaj kun konsekritaj hostioj ŝtelitaj en preĝejoj.

La nigra koloro, propra de la esprimo de tiu magio, simbole ligiĝas al la mallumo, kontraste kun la blanko de la blanka magio kiu ligiĝas al la lumo.

Personigo de nigra magiisto estas tiu de Landolfo senjoro de Kapuo, ekskomunikita ĝuste pro tiu Diofenda praktiko en la 875 kaj arketipo de Klingsor en la Parsifalo vagneria.

Magio laŭ religioj redakti

Koncerne kristanismon, la magio estas energie rifuzata ĉar provo submeti Dion per agoj kiuj reduktus Dion al nivelo de la kreaĵo. Kaj tio sendepende ĉu la la magio (nigra aŭ blanka, kiuj foje estas movitaj en la samaj kampoj kaj per la ssmaj pensmanieroj) vere atingas kontaktojn aŭ ne kun ekstermondaj estuloj, kaj rezultas efika en la serĉataj kontaktoj kun la diablo.

Rilate tiun rifuzon kaj kondamnon oni vidu: Katekismo de la Katolika Eklezio, nn. 391-395; 407.409.414.

Bibliografio redakti

  • Anton Szandor LaVey. The Satanic Bible. (Avon, 1969, ISBN 0-380-01539-0)
  • Arthur Lyons. The second coming: Satanism in America.
  • Anton Szandor LaVey. Satanic Rituals. (Avon, 1972, ISBN 0-380-01392-4)
  • Arthur Lyons. Satan Wants You: The Cult of Devil Worship in America. (Warner Books, 1989, ISBN 0-445-40822-7, Fuori commercio)
  • Anton Szandor LaVey. The Devil's Notebook. (Feral House, 1992, ISBN 0-922915-11-3)
  • Anton Szandor LaVey. Satan Speaks. (Feral House, 1998, ISBN 0-922915-66-0)
  • Bill Ellis. Raising the Devil: Satanism, New Religions and the Media.
  • Gavin Baddeley, Paul Woods. Lucifer Rising: A Book of Sin, Devil Worship and Rock 'n' Roll. (Plexus Publishing, 2000. ISBN 0-85965-280-7)
  • Gareth J. Medway. Lure of the Sinister: The Unnatural History of Satanism.
  • E. Martoglio, Indemoniati... Indagine sulla possessione diabolica e l'esorcismo, Ed. Ananke 2007.
  • The Satanic Life: Living the Left Hand Path. (Diabolic Publications, 2007. ISBN 0-9791694-4-5, Fuori commercio)
  • Anton Szandor LaVey. La Bibbia di Satana. (Arcana, 2007, ISBN 88-7966-443-3)

Notoj redakti

  1. Gabriele Amorth, Un esorcista racconta, Ed. Dehoniane 1991.

Vidu ankaŭ redakti