Orlando
Orlando estas urbo en Florido en Usono.
Orlando | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 32825 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 307 573 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 997 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 32′ N, 81° 23′ U (mapo)28.533611111111-81.386666666667Koordinatoj: 28° 32′ N, 81° 23′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 34 m [+] | ||
Areo | 308,41 km² (30 841 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informoj Redakti
- Loĝantaro: 220 100[kiam?]
- Areo: 561 km²
- Alto super marnivelo: 34 m
- Horzono: UTC - 5
- Poŝtkodo: 328xx
- Telefonkodo: +1 321, 407
- 28° 32′ 01″ N 81° 23′ 12″ U / 28.53361 °N, 81.38667 °U (mapo)
Situo Redakti
Orlando situas laŭ aŭtovojo al Tampa inter lagoj kaj marĉoj.
Historio Redakti
En Orlando vivis jam indianoj antaŭ apero de eŭropanoj, kiuj alvenis nur en 1836. Post 2 jaroj milita bazo fondiĝis, baldaŭe ankaŭ bredejo por bovoj havanta la loknomon Jernigan. La komunumo iĝis departementejo en 1845. Komence de la 20-a jarcento la urbo prosperis pro la turismo, poste la evoluo stagnis pro ŝtormoj.
Amasmortigo 2016 Redakti
Frumatene de la 12-a de junio 2016 en noktoklubo Pulse, konata dancejo-trinkejo de la GLAT-a loĝantaro de Orlando, unuopa pafisto pafmortigis 49[1] homojn kaj vundis similan nombron en la plej multmorta tia atako en la moderna usona historio.
Vidindaĵoj Redakti
- Spektaklo "Walt Disney"
- Spektaklo "SeaWorld" pri maraj bestoj
Kulturo Redakti
La Kongreso de Franca Kulturo en Florido (france Le Congrès de la culture française en Floride; angle The Congress of French Culture in Florida), ankaŭ CCFF aŭ simple Le Congrès, estas akademia asocio kiu organizas ĉiujarajn konkursojn ĉe Orlando. Ĝi serĉas promocii kapablojn en kulturo kaj lingvo francaj inter mezlernejaj kaj malfrua-elementaj studentoj (angle middle schoolers) el ĉie en Florido.
Socio Redakti
En sporto Orlando City SC estas profesia futbalklubo.