Gábor Delneky [delneki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Delneky Gábor estis hungara skermisto (sabristo), olimpiano, olimpika ĉampiono, hidrologo.

Gábor Delneky
Gábor Delneky
Gábor Delneky
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1932 (1932-05-29)
en Budapeŝto
Morto 26-an de oktobro 2008 (2008-10-26) (76-jaraĝa)
en Orlando
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto
vdr

Gábor Delneky[1][2] naskiĝis la 29-an de majo 1932 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de oktobro 2008 en Orlando (Florido, Usono).

Biografio redakti

Gábor Delneky estis edukita en Miskolc, kie li maturiĝis en kalvinana gimnazio en 1950. Li akiris hidrologian diplomon en Konstrua kaj Trafika Teknikuniversitato en 1954. Dum la studentaj jaroj li skermis en sportkluboj. Post la diplomo li laboris en kelkaj institutoj ĝis 1969. Kiel sabristo li estis hungara ĉampiono grupe okfoje inter 1955-1967. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1960, eĉ li grupe ricevis oran medalon. En la mondĉampionumoj li estis la dua en 1959, respektive la tria en 1961. Li translokiĝis al Usono en 1969, kie li estis hidrologo, pri skermo li okupiĝis tie nur mallonge. Li denove akiris diplomon en Universitato de Viskonsino en Madisono, baldaŭ li ricevis usonan ŝtatanecon. Li edziĝis dufoje kaj havis 2 filojn. Li ricevis ŝtatan premion en 1960.

Fontoj redakti

Referencoj redakti