Hari Poter kaj la Pokalo de Fajro

fantaziisma romano de J. K. Rowling

Hari Poter kaj la Pokalo de Fajro (Angle "Harry Potter and the Goblet of Fire") estas la kvara libro de Hari Poter, verkita de J. K. Rowling.

Harry Potter and the Goblet of Fire
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro J. K. Rowling
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 8-a de julio 2000
Ĝenro fantasto • aventura fikcio
Loko de rakonto Hogwarts grounds • Little Hangleton • Little Whinging • Skotlando
Honorigoj Premio Hugo por la Plej Bona Romano
vdr

Enhavo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Komenco redakti

La libro komenciĝas, kiel kutime, en somero, ĉi-foje - de 1994.

En la vilaĝo Little Hangleton okazis murdo. Estis murdita ĝardenisto Frank Bryce, kiun antaŭ duonjarcento oni preskaŭ malliberigis pro akuzo pri murdo de la familio Riddle.

Harry pasigas la someron ĉe Durslej. Li ricevis la leteron de Molly Weasley, invitanta lin spekti Mondpokalan ludon de Kvidiĉ. Harry senpene ricevis konsenton de Durslej, kaj sekvan tagon alvenis la familio Weasley por kunpreni lin. Kontakto de la mugla kaj magia mondoj ne pasis glate: Arthur Weasley eksplodigis kamenon, penante pere de ĝi trafi la domon, kaj Fred kaj George submetis al Dudley sorĉitan karamelon, pro kiu lango de Dudley kreskis ĝis kvarfuta longo.

Tamen Harry iris kun la familio Weasley en ilian hejmon. Tie li interkonatiĝis kun Charlie kaj Bill Weasley, du plenkreskaj fratoj de Ron, kaj renkontis Hermionan Granger, kiu alvenis unu tagon pli frue.

Sekvan matenon ili ĉiuj helpe de portŝlosilo (portkey) translokiĝis al la loko de ludo por Mondpokalo, renkontis tie multe da konatoj kaj entuziasme spektis la matĉon. Nokte post la ludo loko, kie troviĝis tendaro de la sorĉistoj, estis atakita de Mortmanĝuloj (Death Eaters). Harry, Ron kaj Hermiona forkuris en la arbaron, sed subite iu apud ili eldiris nekonatan ekzorcizon, kaj en la ĉielo super ili aperis grandega kranio - la Nigra signo (The Dark mark), kiun kutime kreadis Mortmanĝuloj, farinte murdon. Harry, Ron kaj Hermiona tuj estis ĉirkaŭitaj de sorĉistoj, translokiĝintaj ĉi tien, kiuj, supozante, ke ili kaptis la Mortmanĝulojn, provis ilin sendanĝerigi. La patro de Ron sukcesis ĝustatempe haltigi ilin. Unu el reprezentantoj de la Magia ministrejo komencis palpserĉi en la arbaro ĉirkaŭe kaj trovis domelfon Winky, tenantan en la mano magian vergon. La elfo apartenis al Crouch - gvidanto de la Fako de internacia magia kunlaboro en la Magia ministraro. Crouch deklaris, ke Winky malobeis lin kaj estos punita pro tio - ŝi ricevos vestaĵon, kio por domelfoj signifas liberigon.

Lernjaro. Trisorĉista Turniro. redakti

Komencas ordinaraj tagoj. Harry kun siaj amikoj alvenas en Hogwarts. Ili konatiĝas kun nova instruisto de Defendo kontraŭ Nigra sorĉo, konata Aŭroro (Auror), Alastor Mad-Eye Moody (Alastor la Sovaĝ-okulo). Profesoro Dumbledore sciigas, ke ĉi-jare en Hogwarts okazos Trisorĉista Turniro - konkurso, en kiu tri magiistoj devos trapasi tri elprovojn kaj venkinto ricevos premion. Alvenas lernantoj el du aliaj magiaj lernejoj, Beauxbatons kaj Durmstrang. Ĉiu el lernantoj de la tri lernejoj, kiu jam aĝas tiutempe 17 jarojn, metas en la Pokalon de fajro skribaĵon kun sia nomo. Harry ne povas meti sian skribaĵon, ĉar li ankoraŭ ne atingis postulatan aĝon.

Venas la tago, kiam oni devas ekscii nomojn de partoprenontoj de la turniro. El Durmstrang ĝin partoprenos Viktor Krum, el Beauxbatons - Fleur Delacour, el Hogwarts - Cedric Diggory... Sed la pokalo elĵetas la kvaran skribaĵon - kun nomo de Harry Potter. Ĉiuj lernantoj kaj instruistoj, inkluzive Dumbledoron, estas konsternitaj - nun Harry devas partopreni la turniron. Ĉiuj certas, ke li iel sukcesis enĵeti en la Pokalon sian skribaĵon, sed Harry neas ĉion ĉi. Ankaŭ Ron ne kredas al Harry, li envias, kaj ili ekmalpacas. Hermiona ŝajnas esti la sola, kiu tute kredas, ke Harry ne metis sian aliĝilon en la Pokalon.

La unua elprovo estas ŝteli oran ovon de drako. Atentinte, ke Harry ne scias, kiel li batalu kontraŭ la drako, profesoro Moody aludas al li, ke li devas uzi la balailon. Dum la elprovo Harry alvokas la balailon el Hogwarts per ekzorcizo kaj flugadas ĉirkaŭ la drako, ĝis tiu lasis sian neston. Tiam Harry rapide plonĝas kaj akiras la ovon. La unuan elprovon li trapasas la plej rapide el ĉiuj. Ron, vidante, kiel malfacila estis la elprovo, fine ekkredas, ke propravole Harry ne partoprenus ĝin. Ili repaciĝas.

Malferminte la ovon subakve, Harry sciiĝas pri la dua elprovo - li devos tranaĝi tre longe sub akvo kaj savi ion, karan por li. Serĉado de bezonata recepto en la lerneja biblioteko alkondukas al nenio - Harry ne scias, kiel li spiru sub akvo. Matene en tago de la tria elprovo, kiam ĝi jam estas komenciĝonta, lin vizitas la domelfo Dobby, kiu akiris oficon en Hogwarts, kaj donas al Harry algon, kiun li devas engluti, por kreskigi ĉe si brankojn kaj naĝilojn. Atinginte la lokon, kie oni konservis la plej karan por li - Ronon Weasly, Harry vidas, ke aliaj partoprenantoj ankoraŭ ne venis. Post kelka tempo venas Viktor Krum kaj savas Hermionan Granger - ili jam delonge iĝis amikoj. Poste alvenis Cedric Diggory kaj savis Cho Chang. Fleur Delacour longe ne aperis, kaj Harry decidis krom Ronon savi fratinon de Fleur. Nun poste li komprenis, ke nenio okazus, se iu restus sub la akvo - oni ĉiuokaze elakvigus lin.

La tria elprovo estas trapasi labirinton, plenan je kaptiloj kaj kiel unua preni la pokalon. Trapasinte la labirinton, Harry ne rimarkas eĉ unu kaptilon. Vidante la pokalon antaŭe, li kuregas al ĝi, sed subite apud li aperas Cedric Diggory. Ili flanko ĉe flanko kuras al la pokalo, sed poste interkonsentas, ke ili prenu la pokalon samtempe, do ili ambaŭ estos venkintoj. Preninte la pokalon, ili estis translokitaj al tombejo. Al ili iras Warmtail (Vermvosto), portante en manoj ion, similan al bebo. Li prenas magivergon kaj murdas Cedricon per ekzorcizo Avada Kedavra. Poste li alligas Harry al tombŝtono kaj tranĉvundas al li brakon por akiri la sangon. Poste li prenas oston el la tombo kaj ĵetas ĉion ĉi en kaldronon. Poste tien estis metinta la bebo.

Li revenis... redakti

Moŝto Voldemorto reviviĝis. Li invitas Harry al duelo. Sed iliaj vergoj konsistas el samaj enhavoj kaj ne povas batali unu kontraŭ la alia. Voldemorto estas perpleksa. La vergoj kuniĝas per radio, post kio Harry vidas ombrojn de homoj, kiujn murdis Voldemorto, inkluzive gepatrojn de Harry. Per ĉiuj fortoj disŝirinte la radion, Harry kuregis al la pokalo, kaptis la korpon de Cedric Diggory je la mano kaj tuŝis la pokalon. Li translokiĝis al Hogwarts. Alkuris profesoro Moody kaj ordonis iri en lian kabineton. Tie li konfesis, ke li sorĉis la pokalon, por ke ĝi transportu Harry al Voldemorto, kaj ke nome li donis al Dobby la algon kaj enmetis la skribaĵon kun nomo de Harry en la Pokalon de fajro. Enkuris Dumbledore kaj senkonsciigis profesoron Moody. Post kelkaj minutoj Moody transformiĝis en la filon de Crouch. Kaj vera Moody dum ĉiu ĉi tempo troviĝis en sia propra senfunda kofro.

Al la filo de Crouch estis donita Veritaserum (Vertrinkaĵo), kaj li konfesis, ke lin helpis fuĝi el Azkaban lia grave malsana patrino. La patro permesis al ŝi fari tion, kvankam antaŭe li rezignis la filon, kiam li estis malliberigita pro sia aparteneco al Mortmanĝuloj. Sed la patro post la fuĝo ŝlosis lin en la domo kaj daŭre subpremadis lian volon. Malgraŭ tio li sukcesis superforti la patron kaj subigi lin al si. Li venis al Hogwarts, akceptinte la aspekton de Alastor Moody por helpi sian mastron Voldemorton, al kiu li restis fidela.

Magia ministraro rifuzas kredi, ke Voldemorto reviviĝis, kaj opinias, ke Dumbledore kaj Harry freneziĝis.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.