Kaldrono estas granda metala vazo por kuiri, boligi. Oni pendigas ĝin super la fajron per ĉenoj (alfiksita sur kaldronstablo kaj fine havante hakilon) kaj - kiel la foto montras - per segila tenilo. La alton super la fajro oni povas konvene reguli per ŝanĝo de hakil-lokumo sur la segilo aŭ sur la ĉenoj.

pendigita kaldrono en kuirejo en la 18-a jarcento

Ĝi estas ŝatata en multaj landoj por kuiri en ĝi viandaĵojn sub la libera ĉielo.

Laŭ Francisko Azorín Kaldrono estas Granda metalvazo por kuiri, boligi, funkciigi vapormaŝinon, aŭ por centra hejtado, k.c.[1] Do li kunigas la signifojn de kaldrono kaj vaporkaldrono. Li indikas etimologion el la latina caldaria, el caldus (varma).[2]

Literaturo kaj arto redakti

Pliaj esprimoj redakti

  • Kaldrono signifas ankaŭ rondforman valon.
  • Vaporkaldrono estas kaldronego en la vaporkaldronejo.

Proverbo redakti

Ekzistas proverboj pri kaldrono en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:

  •  
     Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota. 
  •  
     Ne batalu pot' el tero kontraŭ kaldrono el fero. 
  •  
     Ne helpas glorkrono al malplena kaldrono. 

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 100.
  2. Azorín, samloke.
  3. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-15.