Marmito
Marmito estas granda argila aŭ metala kuirvazo kun du ansoj aŭ alia tenilo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/8/8d/Dutch_Oven_-McClures_Magazine.jpg)
Ĝi ĉiam havas kovrilon kaj kelkfoje ĝi posedas piedojn.
La vorto venas el la franca lingvo kie ĝi estas substantivigo de la adjektivo marmite, « hipokrita », (ĉar ĝia enhavo restas kaŝita).
La Hugenotoj uzis marmiton sen piedoj por kaŝe kuiri viandon dum la periodo de fasto por eviti skandalon[1].