Hakilo estas akra ilo por haki, t. e. frapi por tranĉe dispartigi. Hakilo estas maldelikata ilo, per kiu oni tranĉas per ripetata batado, ĉefe arbojn kaj ligno. Ĝi konsistas el larĝa, dika, peza klingo padelforma kaj pli-malpli longa tenilo.

Moderna hakilo.
Hakilo de la ferepoko.

Laŭ Francisko Azorín haki estas Tranĉi per batoj de akra, peza ilo.[1] Li indikas etimologion el antikva germana haccan (hakilo),[2] kaj li aldonas terminon hakilo, por prenilo kun akra tranĉanta lameno en la sama ebeno.[3]

Hakilo kun longa tenilo nomiĝas toporo[4]; tiu termino originas la pola lingvo (topór) kaj de la rusa lingvo (Топо́р), laŭ kiu la vorto signifis batalhakilon de rajdosoldatoj.

Primitivaj ŝtonaj iloj ankaŭ estas nomataj "hakiloj", kvankam ili ne estas uzitaj nur por haki, sed ankaŭ por tranĉi aŭ raspi. Ankaŭ kelkaj armiloj estas nomitaj "hakiloj" (batalhakilo). Lanco kombinita kun batalhakilo oni nomas halebardon. Hakiloj, kiujn uzis indianoj en bataloj, nomiĝas tomahokoj.

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri hakado en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[5]:

  •  
     Hakado de ligno donas lignerojn. 
  •  
     Hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo. 
  •  
     Unu hako kverkon ne faligas. 

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 87.
  2. Azorín, samloke.
  3. Azorín, samloke.
  4. Vd la vorton toporo en NPIV [1]
  5. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-10-11.