Vikipedio:Artikolo de la semajno/2013

2005  • 2006  • 2007  • 2008  • 2009  • 2010  • 2011  • 2012  • 2013  • 2014  • 2015  • 2016  • 2017  • 2018  • 2019  • 2020

1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | 32 | 33 | 34 | 35 | 36 | 37 | 38 | 39 | 40 | 41 | 42 | 43 | 44 | 45 | 46 | 47 | 48 | 49 | 50 | 51 | 52 | 53
 
Blazono de Belgio

La Reĝlando BelgioBelgujo (nederlandlingve Koninkrijk België; franclingve Royaume de Belgique; germanlingve Königreich Belgien) estas ŝtato lokita en Okcident-Eŭropo. Belgio estas ĉirkaŭita de Nederlando, Germanio, Luksemburgio kaj Francio, kaj ĝi estas unu el la fondintaj membroj de la Eŭropa Unio.

Belgio enhavas pli ol dek milionojn da loĝantoj sur malgranda teritorio, proksimume 30 000 km². La Belgoj estas ĉefe Flandroj (pli ol ses milionoj), sed ekzistas ankaŭ grava malplimulto da franclingvanoj (kvar milionoj, inter kiuj tri kvaronoj estas Valonoj) kaj eĉ malgranda germanlingva komunumo. Ĉar Belgio estas trapasita de la kultura limo inter la ĝermana kaj la latinida Eŭropoj, ĝi estas same dividita lingvistike. Du precipaj lingvoj estas parolitaj en Belgio : la nederlanda lingvo estas ĉefe uzita norde en Flandrio, kaj la franca lingvo regas Valonion plisude. La belga ĉefurbo, Bruselo, estas oficiale dulingva, kvankam plimulto el ĝiaj loĝantoj parolas la francan. Tiu lingva diverseco ofte kreis politikajn aŭ kulturajn konfliktojn, kaj estas responda pri la komplika registara sistemo aŭ la riĉa historio de la ŝtato.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Maĉupikĉuo - Eŭska toponimio - Baŝkira lingvo

Blazono de Honduro

Honduro (hispane Honduras) estas lando en Centra Ameriko. Ĝi havas limojn kun Gvatemalo, Nikaragvo, Salvadoro. Per sia norda marbordo Honduro limiĝas je la Kariba maro, la suda bordo situas je la norda Pacifiko.

La nomo "Honduras" laŭvorte signifas "profundoj" en la hispana. Kolumbo (laŭ tradicia legendo) foje diris Gracias a Dios que hemos salido de esas Honduras ("Dankon al Dio, ke ni eliris el tiuj Profundoj"). El ĉi tio la nomo devenas.

Ekzistas indikoj pri tio, ke almenaŭ ekde 1000 a.K. en Copán en la okcidento de Honduro loĝis Majaoj, tamen same kiel tiuj forlasis multajn urboŝatojn pro misteraj kialoj, ili ankaŭ forlasis Copán ĉ. 900 p.K.. En la jaro 1502 Kolumbo unuafojon metis siajn piedojn sur la amerikan firmteron ĉe Trujillo en la nordo de Honduro kaj nomis la landon alude al la profundeco de la maro antaŭ la kariba bordo „Honduras“ (profundejoj).

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Belgio - Maĉupikĉuo - Eŭska toponimio

Busto de Julio Cezaro

Julio Cezaro (latine ĉe naskiĝo: CAIVS•IVLIVS•CAESAR•IV, ĉe morto: IMPERATOR•CAIVS•IVLIVS•CAESAR•DIVVS•, Gaius Iulius Caesar [GAjus JUlius KAJsar]; naskiĝis en Romo la 12-an13-an de julio 100 a.K.; mortis la 15-an de marto 44 a.K. samloke) estis romia militestro kaj politikisto kaj unu de la plej potencaj viroj de la antikva historio. Li ludis gravan rolon en la procedo de la malapero de la romia respubliko kaj ĝia transformo al monarkio.

Komence de sia kariero li kun Kraso kaj Pompeo kreis la unuan triumviraron, kiu dum pluraj jaroj dominis la romian politikon. Lia aparta destino markis la romian mondon kaj la universalan historion: ambicia kaj brila, li , apogis sin al la "populares" por grimpi la politikan ŝtuparon; stratego kaj taktikisto lerta li forpuŝis la romiajn landlimojn ĝis la rivero Rejno kaj la Atlantiko konkerinte Gaŭlujon, poste li utiligis siajn trupojn por tiri al si la ŝtatan povon. Sekve li nomumis sin mem dumviva diktatoro kaj ekis ampleksajn reformojn de la romia socio kaj registaro.

En la jaro 44 a.K. li estis murdita pro konspiro de senatanoj, esperantaj pri restarigo de la respubliko. Sed ilia ago nur startis novan cirklon de internaj militoj, kies fina venkinto, la adopta filo de Cezaro Oktavo, sekve oficialigis la Romian Imperion. En 42 a.K., 2 jarojn post murdo de Cezaro, la senato proklamis lin oficiale kiel unu el la romiaj dioj.

Multo el la vivo de Cezaro estas konata el liaj propraj libroj Komentoj pri la gaŭla milito kaj Komentoj pri la interna milito, kiu ankoraŭ nuntempe estas ofte legataj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Honduro - Belgio - Maĉupikĉuo

Cali, oficiala nomo Santiago de Cali (esperantigita kiel KalioKaliurbo) estas la ĉefurbo de la departemento de Valo de Kaŭko kaj la tria plej granda urbo de Kolombio, post Bogoto kaj Medeĝino.

Kiel departementa ĉefurbo ĝi loĝigas la sidejojn de la Gubernio de la Valo de Kaŭko, de la Departementa Asembleo, de la Departementa Tribunalo, de la Generala Prokurorejo kaj de aliaj ŝtataj institucioj. Ankaŭ ĝi estas sidejo de pluraj oficialaj kompanioj.

Kalio estis fondata en 1536 kaj kvankam ĝi estas unu el la plej antikvaj urboj el Ameriko, nur ĝis la jardeko de 1930 akceliĝis ĝia disvolvo ĝis fariĝi unu el la plej gravaj ekonomiaj kaj industriaj ĉefurboj el Kolombio kaj la ĉefa urba centro, kultura, ekonomia, industria kaj agrara el la sud-okcidenta parto el Kolombio.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Julio Cezaro - Honduro - Belgio

Roterdamo (nederlande Rotterdam) estas la dua plej granda urbo en Nederlando (post Amsterdamo) kaj havas la plej gravan marhavenon de Eŭropo (la tria plej uzata en la mondo). La urbo situas en la provinco de Suda Holando kaj havas ĉ. 600 000 loĝantojn, la urbaro Stadsregio Rotterdam ĉ. 1,2 milionojn (2006). Ĝi situas averaĝe du metrojn sub la mar-surfaco.

Krom Amsterdamo kaj Hago Roterdamo estas unu el la kulturaj centroj de Nederlando. Ĝi disponas pri universitato, pluraj fakaj altlernejoj, muzika altlernejo kaj artakademio. Kiel industria kaj komerca urbo ĝi estas gvida en Nederlando. Precipe impresa estas la roterdama silueto de nubskrapuloj, kiu evoluis dum la pasintaj dudek jaroj.

Ekde la jaro 1955 en Roterdamo troviĝas la Centra Oficejo de UEA.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Santiago de Cali - Julio Cezaro - Honduro

Molekulo de Penicilino

Penicilino estas la nomo de grupo de beta-laktamaj antibiotikoj uzataj por la kuraco de bakteriaj infektoj kaŭzitaj de trafiĝemaj, kutime Gram-pozitivaj, organismoj. Tiuj antibiotikoj estis malkovritaj, aŭ almenaŭ promociitaj, de Alexander Fleming la 3-an de septembro 1928. Ili estis uzitaj unue por terapioj 13 jarojn poste. La nomo "penicilino" povas ankaŭ esti uzata reference al aparta ano de la penicilina grupo.

Dum 1939, la aŭstralia sciencisto Howard Walter Florey kaj teamo de esploristoj (Ernst Boris Chain, A. D. Gardener, [[Norman Heatley, M. Jennings, J. Orr-Ewing kaj G. Sanders) en la Universitato de Oksfordo faris signifan progreson montrantan la envivejan baktericidan aktivecon de penicilino. Iliaj provoj kuraci homojn malsukcesis pro malsufiĉaj volumenoj de penicilino, sed ili pruvis ĝian sendanĝerecon kaj efikon en musoj. La 14-an de marto 1942 John Bumstead kaj Orvan Hess fariĝis la unuaj en la mondo sukcese kuraci pacienton uzante penicilinon.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Roterdamo - Santiago de Cali - Julio Cezaro

Nizo

Nizo (Accipiter nisus) estas eta rabobirdo el familio de akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn agloj, buteoj kaj cirkuoj.

Maskla plenkreskulo de Nizo havas bluecgrizajn suprajn partojn kaj oranĝecstriecajn subajn partojn; inoj kaj junuloj estas brunaj supre kun bruna strieco sube. La ino estas je ĝis 25% pli granda ol la masklo – unu el la plej grandaj diferencoj inter seksoj el ĉiuj ajn birdospecioj. Kvankam ĝi estas predanto kiu specialiĝas en kaptado de arbaraj birdoj, la Nizo povas troviĝi en ĉiu ajn habitato kaj ofte ĉasas ĝardenajn birdojn en urboj. Maskloj tendencas kapti pli malgrandajn birdojn, nome paruoj, fringoj kaj paseroj; dum inoj kaptas ĉefe turdojn kaj sturnojn, sed kapablas mortigi birdojn pezajn 500 g aŭ eĉ plie.

Temas pri tre disvastigita specio tra la ĉiuj mezvarmaj kaj subtropikaj partoj de la Malnova Mondo, tio estas la tuta Eŭropo (escepte de Islando), Turkio, Siberio, la montara regiono inter Ĉinio kaj Barato kaj Nordafriko. Ĝi estas plej ofte loĝanta specio, sed birdoj de pli malvarmaj regionoj nordeŭropaj kaj aziaj migrantas suden vintre tiom malproksime kiel ĝis Nordafriko kaj Barato.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Penicilino - Roterdamo - Santiago de Cali

Samarkando

Samarkando (uzbeke: Samarqand); ankaŭ konata internacie kiel Samarkand) estas urbo en Uzbekio, ĉefurbo de la provinco samnoma. Ĝi estas fama pro sia arkitekturo.

Samarkando estas tre malnova urbo, kiun oni fondis antaŭ preskaŭ 3 mil jaroj. Aleksandro la Granda konkeris la urbon en la jaro -329. Grekoj nomis ĝin "Marakanda". En tiu tempo kaj ankaŭ poste Samarkando estis grava urbo de la vojo de silko de Ĉinio al la okcidento.

En la frua islama epoko ekde la 7-a jarcento la urbo prosperis ĝis la detruo fare de Ĝingis-Ĥano en la jaro 1220. En la 14-a jarcento Tamerlano igis Samarkandon ĉefurbo de sia granda imperio.

En 1868 Samarkando iĝis parto de la Rusia Imperio kaj de 1925 ĝis 1930 ĝi estis ĉefurbo de la Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Nizo - Penicilino - Roterdamo

Isaac Newton

Sir Isaac NEWTON [AJzak NJUtan] (ofte esperantigita kiel Neŭtono; naskiĝis la 4-an de januaro 1643 en Woolsthorpe-by-Colsterworth, Anglio; mortis la 31-an de marto 1727 en Londono; [25-a de decembro 1642 – 20-a de marto 1727 laŭ julia kalendaro]) estis grava brita matematikisto, fizikisto kaj alĥemiisto, numerologo, la plej elstara sciencisto de sia epoko.

En 1669, Isaac Newton fariĝis lukasa profesoro de matematiko en la Triunua Kolegio (Trinity College) de la Universitato de Kembriĝo.

Li eltrovis la tri leĝojn de fizika movo, la leĝon de universala gravito kaj infiniteziman kalkulon (Leibniz sendepende ankaŭ eltrovis la infiniteziman kalkulon) kaj inventis la reflektantan teleskopon. Sed, super ĉio, la fiziko de Newton klarigis la astronomion de Koperniko kaj Keplero, kiu metis la Sunon, ne la Teron, ĉe la centro de la universo. Nek la tradicia fiziko de Aristotelo, nek la eltrovoj de Galileo povis klarigi la kopernikan sistemon. Per tio, Newton firmigis modernan sciencon en la mondbildon de la Okcidento kaj instigis la iluminecon de la 18-a jarcento.

La fiziko de Newton, la klasika mekaniko, staris sen defio ĝis la 20-a jarcento, kiam alvenis la fiziko de Albert Einstein kaj la kvantuma mekaniko.

Aparte de liaj elegantaj, sintezantaj formuloj, Newton enkondukis al fiziko la ideon de forto, kiu povas agi trans distanco, kiel ekzemple gravito. La ideo verŝajne devenas de la esploroj de Keplero pri planeda moviĝo kaj de tiuj de Gilberto pri magnetismo. La fiziko de Galileo, kompare, estis tute mekanika.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Samarkando - Nizo - Penicilino

Merlo

Merlo (Turdus merula) estas specio de turdo, kies ino estas brun-nigra, dum la virbesto estas nigra kun tre flava beko kaj bele kantas aŭ fajfas (PIV).

Ĝi vivas en Eŭropo, kie subspecio Turdus merula aterrimus vivas inter Kimrio kaj Kaŭkazo, subspecio Turdus merula mauritanicus vivas en nordokcidenta Afriko. Kelkaj subspecioj estas troveblaj ankaŭ en Azio, Azoroj, Kanarioj kaj Madejro. Krome ĝi estis enmetita en Aŭstralio kaj Novzelando. Estas diversaj subspecioj de merloj en ties ampleksa areo teritoria, inter ili kelkaj subspecioj de Azio estas konsiderataj de kelkaj fakuloj kiel veraj plenrajtaj specioj. Laŭ la latitudo, la merloj povas esti loĝantaj birdojmigrantaj, ĉu parte ĉu entute, ĉar merloj parte forflugas vintre al varmaj regionoj, kaj en la lastaj jaroj multaj travintras en urboj.

La birdo longas 22-29 cm kaj pezas 75-135 g. Temas pri specio kun markata seksa duformismo. La masklo de la subspecio tipa kaj nomiga, plej disvastigata en Eŭropo, estas tute nigra, kun tre flava beko kaj ĉirkaŭokula cirklo ankaŭ flava; krome li havas ampleksan repertorion de kantoj, dum inoj kaj junuloj estas malhelbrunaj kaj pli silentemaj.

Ĝia voĉo ĉe logado similas al „dukdukduk“ aŭ „sriii“, ĉe alarmo ege diferenca „tikstikstiks“, kanto similas al fluto.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Isaac Newton - Samarkando - Nizo

kulta ceremonio en 2009

Romuva estas moderna religia kulto, kiu vivtenas la antikvajn ritojn de la antaŭkristanaj religioj de Baltio. La nomo devenas de la samnoma antikva balta sanktejo Romuva, kiu laŭ la legendo ekestis dum la jaro 523 kaj al kies ĉefa pastro obeis ĉiuj baltaj popoloj de Litovio, Livonio, Kuronio kaj Praprusio.

La kulta komunumo do vivtenas antikvajn religiajn ritojn kaj folklorajn kutimojn, sed ankaŭ la fabelojn kaj legendojn de la antikva balta mitologio, el kiuj multaj ĝis la 19-a jarcento estis transdonitaj parole de generacio al generacio kaj nur tiam estis skribe fiksitaj.

Estas anoj de la komunumo Romuva ĉie en la mondo, sed la religio unuavice ekzistas en Litovio. La movado havas proksimajn ligojn al movadoj pri nacia rekonsciiĝo pri la naciaj lingvoj kaj kulturoj en Litovio kaj Latvio dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj. La plej multaj anoj sen religia misiemo simple subtenas la vivtenon de la prakristana balta kulturo, kun rerakontado de antikvaj fabeloj kaj legendoj, festado de tradiciaj festoj, subteno de la historia lignoskulptado, kantado de antikvaj kantoj kaj ludado de historiaj muzikiloj, kune kun ekologia intereso pri protekto de historiaj naturaj sanktejoj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Merlo - Isaac Newton - Samarkando

La Esperanto-movado en Vigo elstaris inter la urboj de Galegio. La loka esperanto-grupo daŭris pli ol iu ajn alia de Galegio kaj ĝin konsistigis entuziasmaj kaj ideoplenaj homoj. En Vigo okazis du hispanaj kongresoj en 1972 kaj 1986 kaj ĝi havas esperanto-straton en sufiĉe centra parto, inaŭguritan okaze de la Tago de Zamenhof en 1987. Elstaris en la historio de ĝia esperanto-movado Julio Bueno Cortés (1903-1988), vera animo de la loka grupo Paco kaj Amo. Tiu grupo tenis longdaŭrajn rilatojn kun la samideanaro el Porto de Portugalio.

Nuntempe la grupo Paco kaj Amo ne plu ekzistas, kvankam la lokaj esperantistoj plu tenas la kontakton kaj kunvenas relative ofte. En la urbo okazadas plurnivelaj kursoj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Romuva (kulto) - Merlo - Isaac Newton

la nova sinagogo

La nova sinagogo de Berlino en la strato Oranienburger Straße en la kvartalo Spandauer Vorstadt de la urba distrikto Berlin-Mitte estas konstruaĵo de elstara signifo en la historio de la urba juda loĝantaro de la urbo kaj ankaŭ en ĝenerala perspektivo estas grava konstrua monumento. La konservita parto de la konstruaĵo estas leĝe protektata monumento. La sinagogon planis la arkitektoj Eduard Knoblauch kaj Friedrich August Stüler. Krom por diservoj, la konstruaĵo ankaŭ uziĝis por publikaj koncertoj, inter ili ekzemple violina koncerto kun Albert Einstein en 1930.

Post kiam la konstruaĵo estis difektita kadre de la pogromoj de novembro 1938 kaj de bombadoj de la Dua Mondmilito, en GDR ekzistis planoj neniigi la lastajn konstruaĵopartojn kaj nur meti memorŝtonon al tiu loko, sed en 1988, lige al memorigoj pro la 50-jara datreveno de la pogromoj de novembro 1938 estis starigita fondaĵo kun la celo rekonstrui la sinagogon kaj samtempe krei centron por flegado kaj konservado de la loka juda kulturo. La renovigaj laboroj estis finitaj en 1993, tri jarojn post la reunuiĝo de Germanio. Amplekse protektata kontraŭ aktualaj teroraj minacoj kaj de dekstraj ekstremistoj kaj de islamistoj, la renovigita konstruaĵo remalfermiĝis en decembro 1994. En senpera najbareco troveblas pluraj instalaĵoj de la urba juda komunumo, judaj restoracioj, kafejoj kaj juda arta galerio.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Esperanto-movado en Vigo - Merlo - Isaac Newton

La pelikanoj (Pelecanus) estas genro de grandaj akvobirdoj nekonfuzeblaj danke al siaj longa beko kaj diferencige granda sako subbeka (gorĝosako) uzata por meti la predon kaj elirigi la akvon samtempe prenitan. Estas la ununura genro ene de la familio de Pelikanedoj. Ili kune kun saguloj, kormoranoj, suloj, fregatoj kaj tropikbirdoj formas la ordon de Pelikanoformaj birdoj, sed plie oni ĵus konis, ke ili rilatas plie al la Ŝubekulo kaj al la Martelbirdo kaj tiele tiuj estis lokataj en la sama ordo Pelikanoformaj. Ibisoj, plataleoj kaj ardeoj estas pli malplroksimaj parencoj, sed estis same klasitaj en la sama ordo.

Kiel aliaj birdoj en sia grupo, pelikanoj havas la kvar fingrojn membranretajn. Ili havas ĉefe palan plumaron, kaj esceptoj estas la Bruna kaj la Perua pelikanoj. La bekoj, sakoj kaj nudaj vizaĝaj haŭtaĵoj de ĉiuj specioj iĝas brilkoloraj antaŭ la reprodukta sezono. La ok vivantaj pelikanaj specioj havas disan tutmondan distribuado, kun teritorioj latitudaj el tropikoj al moderklimataj zonoj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: nova sinagogo de Berlino - Esperanto-movado en Vigo - Merlo

Satelita observado de NASA pri kontraŭleĝa senarbarigo ĉe Rio Branco en Brazilo observita la 28-an de julio 2000

Senarbarigo estas la transformo de arbaraj areoj al nearbara zono por uzado kiel plugebla tero, paŝtejo, setlejo, lignorikolta areo, aŭ nefruktodona tero. Ĝenerale, la forigo aŭ detruo de signifa kvanto de arbaraj areoj kaŭzas degraditan medion kun reduktita biodiverseco. En multaj landoj, amasa senarbarigo estas survoje kaj ŝanĝas kaj la klimaton kaj la geografion. Senarbarigo rezultas el forigo de arboj sen sufiĉa rearbarigo, kaj rezultas en malpliigo de habitato kaj biodiverseco. Akiro de ligno estas unu el la kaŭzoj, sed ekzistas multaj pliaj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Pelikanoj - Nova sinagogo de Berlino - Esperanto-movado en Vigo

Kovrilo de la originala romano.

Harry POTTER (esperantigita kiel Hari POTER) estas fantasta romano-serio kreita de la brita verkistino J. K. Rowling kun samnoma heroo. Unue nur literatura verko, Hari Poter fariĝos tre rapide fikcia universo kaj estos disponebla ankaŭ filme, videolude, kaj tiel plu. Laŭ la ĉi-suba tempsekvo, li naskiĝis ĉirkaŭ 1980. La unua romano de la serio, Hari Poter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj (Harry Potter and the Philosopher's Stone), eldoniĝis en 1997. La libroj estas verkitaj per la tria persono, kun limigita ĉioscio, laŭ la vidpunktoj de Harry. Estas du esceptoj: la unua ĉapitro de la unua libro estas verkita laŭ la vidpunkto de Vernon Dursley, la onklo de Harry, kaj la unua ĉapitro de la kvara libro estas verkita laŭ la vidpunkto de malgrava rolulo, nome Frank Bryce.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Nova sinagogo de Berlino - Esperanto-movado en Vigo - Senarbarigo

Frederiko la 2-a permesas al la ordeno konkeri Prusion, pentraĵo de Peter Janssen

La Ordeno de Germanaj Kavaliroj (germane: Deutscher Ritterorden) estas unu el la kristanaj kavaliraj ordenoj, kiuj estiĝis dum la 12-a jarcento en la teritorio de la tiutempe mallonge ekzistanta kristana Jerusalema reĝlando. Ĝia memdifino estis "protekti la interesojn de la kristanismo per militaj rimedoj", komence en la ĵus konkerita Jerusalema reĝlando. Tamen ne temis pri teologio, sed nur pri kristanismaj simboloj: baze la ordeno estis firma alianco de militistoj, kiu celis konkeri kaj kontroli plejeble grandan teritorion. Dum pli postaj jarcentoj la ordeno provis realigi tiun celon precipe en nordorienta Eŭropo, dumtempe tre sukcese.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Esperanto-movado en Vigo - Senarbarigo - Harry Potter

Norda sulo

La Norda sulo (Morus bassanusSula bassana), estas granda marbirdo (ĝis 90 cm, nome la plej granda sulo) de la familio de Suledoj kaj genro Morus, diferencaj de aliaj suloj per pli svelta kaj flaveca kapo. En ties mondoparto ĝi estas nomata ankaŭ simple kiel Sulo. Ĝi estas mara birdo kiu ripozas surtere nur por nestumi kaj idozorgadi; ĝi reproduktiĝas en kolonioj de ĝis 35,000 paroj ambaŭflanke de Norda Atlantiko kaj faras sezonajn migradojn.

Temas pri grandaj birdoj kiuj longas je 85-97 cm, kun enverguro inter 170 kaj 192 cm, sed plej ofte 170 cm. Ili pezas ekde 2300 g ĝis 3600 g. Antaŭ elnestiĝo, la nematuruloj (ĉirkaŭ 10semajnaĝaj) povas pezi pli ol 4 kg. La flugiloj, longaj kaj mallarĝaj, estas el 47 al 53 cm longaj kaj la beko de 9 al 11 (mezurinta el la kapo). La grando de ambaŭ seksoj estas simila.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Ordeno de germanaj kavaliroj - Esperanto-movado en Vigo - Senarbarigo

la nova sinagogo en Mainz

La nova sinagogo de Majenco - germane Neue Synagoge Mainz - ekde la 3-a de septembro 2010 estas la sekvaĵo de antaŭaj sinagogoj en la centro de la historia germania urbo Majenco. La urbo jude nomita Magenza tra multaj jarcentoj estis signifa juda centro borde de la rivero Rejno, ĉe grava komerca vojo inter la judaj komunumoj de Flandrio, Nederlando, norda kaj okcidenta Germanio unuflanke kaj suda Germanio, Svislando kaj Aŭstrio aliflanke. Dum jarcentoj la urbo estis karakterizita ne nur per kristanaj kirkoj, sed ankaŭ per pluraj elstaraj sinagogoj. Tiu tradicio estis finigita per la pogromo de novembro 1938. La konstruaĵo de 2010 iom replenigas tiun kulturan vakuon kaj rememorigas pri la urba tradicio.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Norda sulo - Ordeno de germanaj kavaliroj - Esperanto-movado en Vigo

Ripozanta masklo observanta sian venontan ripozejon

La Verda kardelo (Carduelis spinus) estas malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj. Ĝi estas tre komuna en Eŭropo kaj Azio. Ĝi troviĝas en arbaraj areoj, kaj de koniferoj kaj de miksaj arbaroj kie ili manĝas semojn ĉiatipajn, ĉefe de alnoj kaj koniferoj.

Ili povas esti distingataj el aliaj similaj fringoj laŭ la koloro de la plumaro. La supraj partoj estas grizecverdaj kaj la subaj partoj grizecstriecaj inter blankecaj kaj helverdecaj. Ties flugiloj estas nigrecaj kun videbla flava flugilstrio, kaj la vosto estas nigra kun flavaj bazoflankoj. Temas pri specio kun seksa duformismo. La masklo havas ĉefe flavecajn vizaĝon kaj bruston, kun senmarka nigreca krono. La ino kaj junuloj havas grizecverdan kapon kaj ne kronon. Ĝi estas fidema, socia kaj aktiva birdo. La kanto de tiu birdo estas agrabla mikso de pepado kaj trilado. Pro tiaj tialoj ĝi estas ofte bredata en kaptiveco.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Nova sinagogo de Majenco - Norda sulo - Ordeno de germanaj kavaliroj

centra konstruaĵo de la bonna universitato

Bonn, en Esperanto Bonno, estas eksterdistrikta urbo en la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio, situanta ĉe ambaŭ bordoj de la rivero Rejno. Ĝi havas pli ol 2 000-jaran historion kaj estas unu el la plej malnovaj urboj de Germanio. Ĝis la fino de la 18-a jarcento Bonn estis rezidejo de la feŭda Princo-elektista Kolonjo, kaj multaj kasteloj kaj pliaj konstruaĵoj aparte el la epokoj de baroko kaj rokoko dominas la urbocentron. Dum 1770 en la urbo naskiĝis la komponisto Ludwig van Beethoven. Ĝis la fino de la 19-a jarcento la universitato de Bonn iĝis unu el la plej gravaj germanaj altlernejoj: la urbo, kiu situas pitoreske riveroborde inter montetoj riĉaj je arbaroj, vitejoj kaj pluraj fortikaĵaj ruinoj, iĝis ŝatata loĝoregiono de studentoj, intelektuloj kaj pensiuloj.

De 1949 ĝis 1990 Bonn estis ĉefurbo de Federacia Respubliko Germanio. Ĝis 1999 ĝi restis sidejo de la germana registaro. Malgraŭ la translokiĝo de la parlamento (Bundestag) kaj de partoj de la registaro al Berlino, daŭre 6 germanaj ministerioj havas sian ĉefan sidejon en Bonn; pliaj ministerioj havas duan sidejon tie.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Verda kardelo - nova sinagogo de Majenco - Norda sulo

Reaktoro n-o 4 de Ĉernobilo en septembro 2006.

La nuklea akcidento (kelkfoje ankaŭ nomata katastrofo) de Ĉernobilo okazis la 26-an de aprilo 1986 en la nuklea centralo Lenino en la tiama Sovetunio, nuna Ukrainio. Iuj komparas ĝin kun la eksplodoj en HiroŝimaNagasako, eĉ asertas, ke ĝi estis "pli ol tricentoble pli forta" - sed tiu aserto estas senbaza, ja en Ĉernobilo okazis ne nuklea, sed vapora eksplodo pro varmigo pro nekontrolata nuklera reakcio, kun elĵeto de radioaktivaj substancoj. La kompleta vero pri tiu afero estas hodiaŭ ne jam konstatebla, kaj eble neniam estos.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Bonn - Verda kardelo - nova sinagogo de Majenco

Kropotkin, fotita de Félix Tournachon Nadar.

Princo Petro (Pjotr) Aleksejeviĉ KROPOTKIN, ruse Пётр Алексе́евич Кропо́ткин (naskiĝis la 9-an de decembro 1842 en Moskvo, Rusia imperio — mortis la 8-an de februaro 1921 en Dmitrov, Sovetunio) estis unu el la plej gravaj anarkiistoj de Rusio kaj unu el la unuaj pledantoj por anarki-komunismo. Dum la plimulto da sia vivo, li pledis komunisman socion, sen centra registaro. Pro sia honortitolo "princo" kaj pro sia graveco kiel anarkiisto, dum la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj, li foje nomiĝis "la Anarkiista Princo." Iuj samtempuloj lin rigardis kiel kvazaŭperfekta, inkluzive de Oscar Wilde, kiu priskribis lin kiel "viro kun animo de tiu bela blanka Kristo, kiu ŝajnas elveni Rusion." Li verkis multajn librojn, broŝurojn, kaj artikolojn, el kiuj la plej gravaj estis La konkero de pano, Kampoj, fabrikoj, kaj laborejoj, kaj lia ĉefa scienca verkaĵo, Interhelpo: faktoro en la evoluo. Li ankaŭ kontribuis al la Encyclopædia Britannica Eleventh Edition (la dek-unua eldonaĵo de la Encyclopædia Britannica).

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Nuklea akcidento de Ĉernobilo - Bonn - Verda kardelo

Waterloo

La batalo de Waterloo estis batalo inter la Franca armeo, estrata de Napoléon Bonaparte, kaj alianco de Eŭropaj reĝlandoj. Ĝi okazis je la 15-a de junio de 1815 en Waterloo, loko en la tiama Unuigita Reĝlando de la Malaltaj Landoj, en enkampara vilaĝo, nun municipo en Belgio, 15 kilometrojn sude de la urbocentro de Bruselo. Ĝi fine rezultis decida malvenko de la armeo de Napoléon Bonaparte, kaj influis la politikan historion de tuta Eŭropo. En multaj lingvoj, tiel ankaŭ en Esperanto, la termino iĝis sinonimo de laŭ vidpunkto grandioza malvenko aŭ grandioza venko.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Petro Kropotkin - Nuklea akcidento de Ĉernobilo - Bonn

Blukrura naivulo

Blukrura naivuloBlukrura sulo, Sula nebouxii, estas birdo de la familio Suledoj, en kiu estas 10 specioj de marbirdoj kun longaj flugiloj kaj beko. Pli malpli estas tiom granda kiom ansero (85 cm). La inoj estas pli grandaj ol maskloj. Tiu ĉi specio estas membro de la genro Sula, kiu enhavas ses naivulojn. Ĝi estas facile rekonebla pro siaj distingaj brilbluaj piedoj, kio estas seksoselekta trajto. Maskloj montras siajn piedojn per prilaborata pariĝada ritaro kiu konsistas en levado de piedoj unu post la alia, dum ili pavoparadas antaŭ la ino. Kaj maskloj kaj inoj preferas pariĝi kun posedantoj de pli brilaj piedoj kaj kongrui sian patran investadon baze sur la allogeco de ties partnero.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Batalo de Waterloo - Petro Kropotkin - Nuklea akcidento de Ĉernobilo

Bill Evans en 1978 dum koncerto je la Ĵazfestivalo je Montreux

William John „Bill“ Evans (naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1929 en Plainfield, Nov-Ĵerzejo; mortis la 15-an de septembro 1980 en Novjorko, Novjorkio) estis usona ĵazpianisto, komponisto kaj bandestro.

Bill Evans validas kiel unu el la plej influaj pianistoj de moderna ĵazo kaj estis stilstampa por tuta generacio de muzikistoj, al kiuj apartenas Herbie Hancock, Keith Jarrett, Chick Corea kaj Brad Mehldau. Ege stampite de modeluloj kiel Lennie Tristano samkiel de la impresionismo de Claude Debussy kaj Maurice Ravel Evans enigis interniĝeman kaj lirikan sentemon en la ĵazon. En siaj pianotriopoj li faris el akompanantaj baso kaj frapinstrumentaro egalrajtaj partneroj. Krom lia unua triopo (1958–1961) kun Scott LaFaro kaj Paul Motian oni rigardas precipe lian lastan ensemblon (1978–1980) kun Marc Johnson kaj Joe LaBarbera kiel kulmino de ĉi tiu kunmuzikado.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Blukrura naivulo - Batalo de Waterloo - Petro Kropotkin

Erevano (en la armena Երևան) estas la ĉefurbo de Armenio, kaj la plej granda urbo de la lando. Ĝia areo estas 227 km². Erevano havas specialan administran statuson, spite al la marzoj (մարզէր) en kiuj dividiĝas la lando. Ĝi estis fondata en la jaro 782 a.K. okcidente de tio kio hodiaŭ estas Armenio, ĉe la orienta ekstremo de la monto Ararato kaj ĉe la bordo de la rivero Hrazdan. Post bataloj, disraboj, incendioj kaj tertremoj, Erevano fariĝis ĉefurbo de la Armena Demokratia Respubliko post la Unua mondmilito kaj ĝia loĝantaro pliiĝis per la alveno de pluraj centoj de postvivantoj de la armena genocido fare de la turka registaro, kaj ĝi plu etendiĝis dum la 20-a jarcento kiam konvertiĝis en unu el la 15 ĉefurboj de Sovetio. Tiamaniere, la malgranda urbo transformiĝis en unu el la plej gravaj de la regiono, sidejo de la plej gravaj kulturaj, artaj, edukaj kaj industriaj asocioj, krom la politika centro kaj bazo de ampleksa fervoja reto kaj komerca centro. Erevano estas la malplej loĝata el la tri landaj ĉefurboj de Kaŭkazio.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Bill Evans (pianisto) - Blukrura naivulo - Batalo de Waterloo

Fryderyk Franciszek CHOPIN (france Frédéric-François Chopin, esperantigite: Ŝopeno; naskiĝis la 1-an de marto 1810, mortis la 17-an de oktobro 1849) estis pola komponisto kaj pianisto.

La familia nomo estas franca kaj la origina franca prononco estas «ŝoPE» (kun la fina E nazaligita). Tamen en Pollando la nomo estas elparolata «ŜOpen», ĉar strikta franca elparolo malebligus deklinacii la nomon laŭ la reguloj de la pola lingvo. En Pollando oni foje literumas la nomon «Szopen», sed multe pli ofte skribas «Chopin». Kelkfoje la formon «Szopen» skribis la komponisto mem. La Nova Plena Ilustrita Vortaro esperantigis la nomon Ŝopeno.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Erevano - Bill Evans (pianisto) - Blukrura naivulo

Monda varmiĝo

Interregistara Spertularo pri Klimata ŜanĝiĝoISKŜ (angle Intergovernmental Panel on Climate ChangeIPCC) estas scienca organizaĵo taskita pri la taksado de la riskoj de la klimatŝanĝiĝo, kaŭzita de la homaro. Ĝi estis kreita en 1988 de du asocioj de la Unuiĝintaj Nacioj: la Programo de Unuiĝintaj Nacioj pri Mediprotektado (UNEP) kaj la Monda Organizaĵo pri Meteologio (WMO). La ĉefa tasko de la spertuloj estas taksi la riskojn de la klimatoŝanĝiĝo kaj kolekti strategiojn por malhelpi ĝin. La sidejo de ISKŜ troviĝas en Ĝenevo.

En 2007 la organizaĵo, kune kun la eksa usona vicprezidento, Al Gore, ricevis la Nobel-premion pri paco.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Frédéric Chopin - Erevano - Bill Evans (pianisto)

Portreto de maljuna viro (aŭtoportreto)
Ĉ. 1595/1600, 52,7 x 46,7 cm
Metropolitan Museum of Art, Novjorko

El Greco [grEko], esperante "La Greko", (naskiĝis en 1541 – mortis la 7-an de aprilo 1614) estis pentristo, skulptisto kaj arkitekto de la hispana de la fina Renesanco kiu disvolvigis tre personecan stilon en siaj maturaj verkoj. Li kutime subskribis siajn pentraĵojn per la grekaj literoj de sia kompleta nomo Doménicos Theotokópoulos nome Δομήνικος Θεοτοκόπουλος, ofte aldonante la vorton Κρής (Kres, "Kreta"), tiel demonstrinte kaj rememorinte sian grekan devenon.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo - Frédéric Chopin - Erevano

Kata vizaĝo

Hejma kato (latine Felis silvestris catus, iam ankaŭ: Felis catus) estas jam de inter 3.500 kaj 8.000 jaroj hejma besto. De siaj antaŭuloj ĝi heredis eminentan aŭd- kaj vidkapablon, kaj korpon perfekte akomoditan por ĉasado. Ankoraŭ antaŭ nelonge la kato estis neforpripensebla parto de ĉiu provinca domo. Sed kun evoluo de civilizo la provinca medio senĉese malplimultiĝas kaj la kato perdas sian postenon de utila hejma besto. En urboj ĝi fariĝas nebonvenigata problemo pro siaj reprodukta kapablo kaj pro ebla danĝero de kontaĝo de toksinoplasmozo kaj diversaj parazitoj. Aliflanke, dank' al relativa nepretendema zorgeco kaj kapablo aldoni al loĝejo emocian varmon de hejmo ĝi estas senĉese pli multe ŝatata hejma besto.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: El Greco - Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo - Frédéric Chopin

ĉambro de la vizio de Bab

La BabismoBaba Kredo (perse : بابی ها = Bábí há) estas religio fondita en 1844 en Persio de juna komercisto de la urbo Ŝirazo (Shíráz), kies nomo estis Siyyid (praido de la Profeto Mohamedo) Alí Muḥammad (1819-1850), konata sub la titolo Báb (arabe : "باب" signifanta "Pordego"). Ĝi estas "revelaciita" religio inter la Abrahamaj religioj, kiel Judismo, Kristanismo kaj Islamo, sed ĝi estas sendependa de tiuj ĉi kaj havas siajn proprajn profeton, sanktajn librojn kaj leĝaron. Tiu mesiisma religio kaŭzis grandan tumulton en la persa socio, ĉar en tre mallonga tempo ĝi ekhavis grandan adeptaron, inter kiu troviĝis kelkaj el la plej elstaraj siatempaj religiaj gvidantoj resp. islamaj teologoj, kaj ĉar la ŝijaisma pastraro kune kun la persa registaro akre persekutis ĝin kaj mortigis dekmilojn da babanoj. El Babismo poste naskiĝis la Bahaa Kredo.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Hejma kato - El Greco - Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo

Mary Lou Williams

Mary Lou Williams (naskiĝinta kiel Mary Alfrieda Scruggs; naskiĝis la 8-an de majo 1910 en Atlanto, Georgio; mortis la 28-an de majo 1981 en Durham, Norda Karolino) estis usona ĵazmuzikistino (pianistino, komponistino kaj aranĝistino). Ŝi konsideriĝas unu el la plej gravaj pioniroj de seksa egalrajteco en ĵazo kaj laŭ la muzikkritikisto Wolf Kampmann estis „la ununura paŝpiano-ludantino, kiu kompareble kun Ellington daŭre modernigis sian stilon kaj laste ankaŭ orientiĝis pri moderna harmoniscienco“.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Babismo - Hejma kato - El Greco

la urbocentro

Gento (nederlande: Gent [Ĥent]) estas la ĉefurbo de la flandra provinco Orienta Flandrio en Belgio. La urbo havas preskaŭ 230 000 loĝantojn. Ĝi situas ĉe la kunfluiĝo de la riveroj Skeldo kaj Liso. Oni ankaŭ foje ĝin nomas "De fiere stede" - la fiera urbo. En 2005 la urbo estis nomita "La plej agrabletosa urbo de Flandrio" de Toerisme Vlaanderen & Brussel. La sankta patrono de Gento estas Sankta Bavo kaj ĝiaj loĝantoj ricevis la kromnomon "stroppendragers" - portantoj de pendŝnuro.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Mary Lou Williams - Babismo - Hejma kato

en la 4-a klaso de valdorfa lernejo en Kaŭno (Litovio)

Valdorfa lernejoRudolf-Steiner-lernejo estas lernejo, en kiu la instruo orientiĝas laŭ la valdorfa pedagogio iniciatita de Rudolf Steiner (18611925), kiu vivis en Germanio kaj Svislando.

La valdorfa pedagogio estas internacie disvastiĝinta reforma pedagogio surbaze de la same de Rudolf Steiner iniciatinta filozofia skolo antropozofio. En multaj landoj valdorfaj lernejoj estas ŝtate agnoskitaj lernejoj, kiuj ricevas ŝtatajn subvenciojn, tamen ĝenerale multe malpli ol ŝtate posedataj lernejoj. Tial vole-nevole plej multaj valdorfaj lernejoj estas vivtenataj de senprofitaj organizoj el gepatroj de lernejanoj, la instruistoj kaj aliaj engaĝitaj civitanoj.

La instruistoj ricevas malpli altajn salajrojn ol en ŝtate posedata lernejoj kaj la gepatroj de la lernejanoj devas finance kaj per persona laboro signife kontribui al la lerneja vivteno.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Gento (urbo) - Mary Lou Williams - Babismo

La menoro de Benno Elkan antaŭ la parlamentejo Kneset

Benno ELKAN (naskiĝis la 2-an de decembro 1877 en Dortmund; mortis la 10-an de januaro 1960 en Londono) estis germana juda skulptisto, kiu kreis la grandan judisman sepbrakan kandelingon, nomatan menoro, antaŭ la israela parlamentejo Kneset en Jerusalemo kaj multnombrajn pliajn monumentojn, bustojn kaj medalojn en Germanio kaj Britio. Li honoriĝis per la Ordeno de la Brita Imperio (Order of the British Empire, OBE).

Benno Elkan komencis sian artan skulptistan laboron en sia hejma urbo Dortmund per la kreo de tombomonumentoj. Li estis gimnaziano ĉe la Ĝeneva Lago en Svislando, laboris kaj vivis en Antverpeno, Munkeno, Karlsruhe, Parizo, en Alsbach-Hähnlein sude de Darmstadt kaj en Frankfurto ĉe Majno. Pro sia judeco li ekde la jaro 1935 ne plu rajtis profesie labori en Nazia Germanio kaj elmigris al Londono. En Germanio li rekonatiĝis en la 1950-aj jaroj, kiam liaj verkoj montriĝis en pluraj ekspozicioj. Lia kreado ne ligeblas al certa arta stilo, li eksperimentis pri pluraj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Valdorfa lernejo - Gento (urbo) - Mary Lou Williams

fluganta Diomedea exulans

La albatrosoj estas grandaj marbirdoj de la familio de diomedeedoj kiu rekte rilatas al petreloj, fulmaroj kaj pufinoj de la ordo Procelarioformaj. Ili vivas en Sudaj Oceanoj kaj Norda Pacifiko, sed ne en Norda Atlantiko, kie ja aperas fosilioj, kiuj pruvas, ke iam ili estis tie. Albatrosoj estas inter la plej grandaj flugantaj birdoj; la grandaj albatrosoj de genro Diomedea havas la plej grandan enverguron inter birdoj - nome ĝis 3,7 metroj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Benno Elkan - Valdorfa lernejo - Gento (urbo)

priskriba teksto

Antonín Leopold DVOŘÁK (esperantigite Antono Leopoldo Dvorĵak, naskiĝis la 8-an de septembro 1841 en Nelahozeves apud Prago, Ĉeĥujo; mortis la 1-an de majo 1904 en Prago) estis ĉeĥa komponisto. Li apartenas al la eksterordinaraj personecoj de la ĉeĥa kaj tutmonda muzika kulturo kaj kune kun Bedřich Smetana li estas konsiderata kiel fondinto de la moderna ĉeĥa muziko. Li estas unu el la ĉefaj reprezentantoj de la klasika-romantisma sintezo kaj sendube la tutmonde plej konata kaj plej ofte ludata ĉeĥa komponisto.

Granda internacia fameco, kiun li ĝuis jam dum sia vivo, kontribuis al kresko de prestiĝo de la ĉeĥa kulturo kaj nacio. Per sia pedagogia agado en la nacia konservatorio en Novjorko de 1892 ĝis 1895 li influis ankaŭ la evoluon de la usona muziko.

Lia verkaro konsistas grandparte el instrumentaj komponaĵoj (simfoniaj, kameraj kaj solaj), sed same gravas ankaŭ liaj spiritaj verkoj, kantatoj kaj operoj. Tipaj trajtoj de la muziko de Dvořák estas riĉa kaj originala melodia inventemo, kiu ofte indikas je popolaj radikoj, elstara ritmo kaj koloreca instrumentado.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Albatrosoj - Benno Elkan - Valdorfa lernejo

Ejo de Riigikogu, la parlamento de Estonio

Estonio (aŭ Estonujo, estone EestiEesti Vabariik) estas lando en nordorienta Eŭropo apud la Balta maro. Ĝi estas ĉirkaŭata de Latvio sude, Rusio oriente, Finnlando norde (trans la Finna golfo) kaj Svedio okcidente (trans la Balta maro). Inter la jaroj 1940 kaj 1991 Estonio sekve de la pakto Ribbentrop-Molotov kaj rapida sovetiigo estis unia respubliko de Sovetunio. Kiel sekvo de la senperforta Kantanta Revolucio ĝerminta ekde 1989, inter alie la civitana demonstracio Baltia Vojo tra ĉiuj tri landoj de Baltio, la ŝtato la 20-a de aŭgusto 1991 formale reakiris sian sendependecon.

Estonio membras en NATO ekde la 29-a de marto 2004 kaj en la Eŭropa Unio ekde la 1-a de majo 2004.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Antonín Dvořák - Albatrosoj - Benno Elkan

Emblemo de la 9-aj mondaj ludoj

La Mondaj Ludoj de 2013 estis plur-sporta evento kiu okazis inter la 25-a de julio kaj la 4-a de aŭgusto 2013 en la urbo de Kalio, Kolombio. Tiu ĉi estis la unua fojo en kiu la ludoj okazos en latinoamerika urbo. Originale, la urboj elektitaj por gastigi la eventon estis la germanaj urboj de Duisburgo kaj Duseldorfo, sed pro la ekonomia krizo de 2009 la urboj ne atingis la sufiĉan monon por okazigi la eventon kaj pro tio rezignis siajn organizantajn rajton, do la honoro organizi la eventon estis transdonita al Kalio.

Pli ol 2500 sportistoj el 120 landoj konkuros je 31 sportoj kiuj estas agnoskitaj de la Internacia Olimpika Komitato sed ne partoprenas en la Olimpiaj ludoj, kaj aliaj 5 invititaj sportoj. La organizaĵo kiu aranĝas la ludojn estas la Internacia Asocio de la Mondaj Ludoj (IWGA). Tiu ĉi estis la lasta partopreno de Rugbeo 7 en la Mondaj Ludoj ĉar ekde 2016 ĝi partoprenos en la Olimpikoj de Rio-de-Ĵanejro.

La inaŭgura ceremonio okazis la 25-an de julio 2013 je la 19-a horo (GMT -5) kune kun la festo pro la 477-a datreveno de la fondado de la urbo.

Por la ludoj la Kolombia registaro investis USD 59 milionoj kaj la organizaĵo kiu administris la monon estis Coldeportes, publika organizaĵo pri sportoj de Kolombio. La plej multo de la mono estis investita en sportejoj. Al tiu kapitalo oni aldonis investon el privataj entreprenoj.

Pro la granda sporta historio de Kalio, la investo estis plejparte uzata por riparado kaj plibonigo de jam ekzistantaj sportejoj kaj konstruaĵoj. Sed ankaŭ la mono estis uzita por la la konstruadon de Hokeo-stadiono, grimpada muro, kaj softbala kampo. Oni atingis ke la futsalo estu inkludita en la ludoj kiel invitita sporto danke al la agado de la Kolombia Federacio de Futsalo.

Danke al la granda sukceso de la evento, la federacioj el sporta danco, bilardo, hokeo, softbalo kaj Rakedopilkado, esprimis siajn dezirojn por ke la urbo okazigu sportajn internaciajn eventojn pri tiuj sportoj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Estonio - Antonín Dvořák - Albatrosoj

Kovrilpaĝo de la unua eldono de Fundación y estatutos de la Real Academia Española (1715).

La Hispana literaturo de la Klerismo evoluis kadre de sia epoko: Laŭlonge de la 18-a jarcento kaj danke al la influo el Francio kaj el Italio venita al Hispanio kun la nova dinastio de la Burbonoj, disvolviĝas nova intelekta movado nomita Klerismo. Laŭlonge de la tuta jarcento etendiĝas la nova pensmaniero kiu ligiĝas kun la antropologio renesanca kiu sekve interrompas la vidpunkton de la mondo konstruita dum la Baroko.

Tiu movado baziĝas, ĝenerale, sur kritikema spirito, kiu rompas krute kontraŭ la principo de aŭtoritateco, sur la hegemonio de la racio kaj ties fundamento sur la sperto. Tiu strukturo de la sciaro rezultas en la fakto, ke la filozofio kaj la scienco estu la plej preferataj fakoj. Tiu periodo estas konata en la Historio de la Idearoj ankaŭ kiel "Jarcento de la Lumoj" aŭ "Jarcento de la racio". Ties ĉefa karaktero estas la serĉado de la homara feliĉo pere de la kulturo kaj la progreso. plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Mondaj Ludoj de 2013 - Estonio - Antonín Dvořák - Albatrosoj

Emuo.

Emuo (Dromaius novaehollandiae) estas nefluga aŭstralazia birdospecio en la ordo Strutoformaj. Ĝi estas la plej granda birdo indiĝena de Aŭstralio kaj la ununura vivanta membro de la genro Dromaius. Ĝi estas la duna plej granda nuna birdo en la mondo laŭ alto, post sia parenco el la Strutoformaj nome la struto. Kvankam malpli granda ol la afrika struto, la emuo atingas 1,90 m kaj 55 kg. Estas tri subspecioj de emuoj en Aŭstralio. La emuo estas komuna ĉe plej el la kontinenta Aŭstralio, kvankam ĝi evitas tre loĝatajn areojn, densajn arbarojn, kaj aridajn areojn. Ĝi vivas nur en Aŭstralio, en mezsekaj ebenaĵoj kaj duonarbaroj. Ĉar emuoj foje serĉas profiti el la homa aktiveco, t.e. agrikulturo, ili estis persekutataj, sed nunepoke la homoj defendas sin pli per bariloj ol per militartileria atako kiel en 1932.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Hispana literaturo de la Klerismo - Mondaj Ludoj de 2013 - Estonio

Bobistoj en kvar-vira bobo

Bobado (aŭ sportsledado) estas disciplino de vintra sporto, evoluigita fine de la 19-a jarcento fare de angloj en Svisio kaj Germanio, kiu iĝis konkurso de la Vintraj Olimpikoj. Du aŭ kvar sportistoj sidas sur bobo (aŭ sportsledo), iusence futurisma speco de sledo, kaj rapidas suben en duontubo, kies muroj konsistas el glaciiĝinta neĝo. La bobado do parencas al la sporta disciplino de sledado.

Dum la jaro 1888 en la vintrosporta urbeto Sankt Andreasberg de Germanio anglo inventis la bobon, fiksante du sledojn unu post la alia per breto, tial ke la antaŭa parto estis stirebla per ŝnuroj ambaŭflanke de la veturilo. La konkursoj, kiujn oni ekorganizis per tiaj novaj duoblaj sledoj, ĉiuj okazis sur naturaj bobadovojoj, do dum vintro sur arbaraj vojoj grandparte faritaj por fortransporto de hakitaj arboj. La novaj sportiloj famiĝis aparte en la vintrosportaj urboj de Svisio, kie riĉaj junaj eŭropanoj feriis en luksaj hoteloj. Aparte la hoteloj de Sankta Maŭrico penis organizi konkursojn pri bobado, kaj prepari bonajn glaciajn vojojn por bobado.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Emuo - Hispana literaturo de la Klerismo - Mondaj Ludoj de 2013