Vikipedio:Artikolo de la semajno/2013/42

priskriba teksto
priskriba teksto

Antonín Leopold DVOŘÁK (esperantigite Antono Leopoldo Dvorĵak, naskiĝis la 8-an de septembro 1841 en Nelahozeves apud Prago, Ĉeĥujo; mortis la 1-an de majo 1904 en Prago) estis ĉeĥa komponisto. Li apartenas al la eksterordinaraj personecoj de la ĉeĥa kaj tutmonda muzika kulturo kaj kune kun Bedřich Smetana li estas konsiderata kiel fondinto de la moderna ĉeĥa muziko. Li estas unu el la ĉefaj reprezentantoj de la klasika-romantisma sintezo kaj sendube la tutmonde plej konata kaj plej ofte ludata ĉeĥa komponisto.

Granda internacia fameco, kiun li ĝuis jam dum sia vivo, kontribuis al kresko de prestiĝo de la ĉeĥa kulturo kaj nacio. Per sia pedagogia agado en la nacia konservatorio en Novjorko de 1892 ĝis 1895 li influis ankaŭ la evoluon de la usona muziko.

Lia verkaro konsistas grandparte el instrumentaj komponaĵoj (simfoniaj, kameraj kaj solaj), sed same gravas ankaŭ liaj spiritaj verkoj, kantatoj kaj operoj. Tipaj trajtoj de la muziko de Dvořák estas riĉa kaj originala melodia inventemo, kiu ofte indikas je popolaj radikoj, elstara ritmo kaj koloreca instrumentado.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Albatrosoj - Benno Elkan - Valdorfa lernejo