Malfermi la ĉefan menuon
Deklivoj kaj malortaj anguloj karakterizas la arkitekturon de tipa valdorfa lernejo

Valdorfa lernejoRudolf-Steiner-lernejo estas lernejo, en kiu la instruo orientiĝas laŭ la valdorfa pedagogio iniciatita de Rudolf Steiner (18611925), kiu vivis en Germanio kaj Svislando.

La valdorfa pedagogio estas internacie disvastiĝinta reforma pedagogio surbaze de la same de Rudolf Steiner iniciatita filozofia skolo antropozofio. En multaj landoj valdorfaj lernejoj estas ŝtate agnoskitaj lernejoj, kiuj ricevas ŝtatajn subvenciojn, tamen ĝenerale multe malpli ol ŝtate posedataj lernejoj. Tial vole-nevole plej multaj valdorfaj lernejoj estas vivtenataj de senprofitaj organizoj el gepatroj de lernejanoj, la instruistoj kaj aliaj engaĝitaj civitanoj.

La instruistoj ricevas malpli altajn salajrojn ol en ŝtate posedata lernejoj kaj la gepatroj de la lernejanoj devas finance kaj per persona laboro signife kontribui al la lerneja vivteno. Krom la normalaj valdorfaj lernejoj, kiuj instruas infanojn inter la 6-a kaj la 18-a respektive 19-a vivjaro, ekzistas valdorfaj infanĝardenoj por infanoj ĝis la lerneja aĝo, kaj aldone specialaj terapie orientitaj valdorfstilaj lernejoj por psike, mense kaj korpe malavantaĝigitaj lernejanoj.

Laŭ indikoj el la jaro 2007 tutmonde ekzistas 958 valdorfaj lernejoj, 665 el ili en Eŭropo. La plej multaj el ili situas en Germanio (206), en Usono (134) kaj en Nederlando (94).[1]

Enhavo

HistorioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de valdorfaj lernejoj.

La koncepto de valdorfa lernejo estiĝis en Germanio dum la jaroj de ŝanĝoj post la Unua Mondmilito, kiam multaj homoj engaĝiĝis por demokratiigo kaj por reformoj de la sociaj, pedagogiaj kaj ankaŭ ekonomiaj strukturoj de la ŝtato. Rudolf Steiner jam dum la jaro 1907 verkis libreton pri la "eduko de la homo el vidpunkto de la antropozofio", sed la verko ne tuj havis praktikan sekvon.

En septembro 1919 la direktoro Emil Molt de la cigareda fabriko Waldorf-Astoria ([valdorf astoria]) en Stutgarto petis Rudolf Steiner, starigi lernejon laŭ la novaj pedagogiaj konceptoj por la infanoj de la fabrikaj laboristoj. Rudolf Steineer transprenis la edukadon kaj konsiladon de la instruistaro kaj ĝis lia morto en la jaro 1925 ne formale, sed praktike havis la funkcion de lernejestro. La fabrika lernejo en eleganta vilaego sur la monteto Uhlandshöhe iĝis modelo por ĉiuj postaj valdorfaj lernejoj. Dekomence ĝi kune edukis knabojn kaj knabinojn, infanojn de laboristoj kaj de studintoj, kaj tiu lernejo estis la unua kompleta mezlernejo en Germanio[2] La cigareda fabriko, laŭ kiu nomiĝis la unua lernejo, donis sian nomon al la tuta pedagogia movado.

 
Pligrandiĝo de la nombro de valdorfaj lernejoj en la tuta mondo

Dum la sekvaj jaroj fondiĝis pliaj valdorfaj lernejoj en Germanio kaj la najbaraj ŝtatoj, poste ankaŭ en aliaj mondopartoj. Dum la tempo de nazia Germanio, ekde la jaro 1937, la valdorfaj lernejoj de Germanio, plej ofte pro politike motivigita ekonomia premo flanke de la diktatora ŝtato, devis malfondiĝi.[3].

Nur post la fino de la Dua Mondmilito la tradiciaj antaŭmilitaj valdorfaj lernejoj povis refondiĝi, kaj aldoniĝis novaj lernejofondaj iniciatoj, aparte multnombre dum la reformemaj 1970-aj jaroj en multaj landoj.

Ekde la jaro 1990 aldoniĝis ankaŭ privataj lernejaj iniciatoj en la eks-socialismaj ŝtatoj de la antaŭe sovetunie kontrolita Orienta Bloko, kvankam tie ankoraŭ nun la konceptoj de valdorfa pedagogio estas multe malpli vaste konataj ol en okcidenta Eŭropo.

Teoria fonoRedakti

AntropozofioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antropozofio.
 
La 4-a klaso de valdorfa lernejo en Kaŭno (Litovio).

La valdorfa pedagogio baziĝas sur la filozofia konceptaro de antropozofio, kreita komence de la 20-a jarcento. Tiu konceptaro enhavas unikajn ideojn kaj spiritismajn ideojn, kiuj tre diferencas de aliaj samepokaj reformpedagogiaj konceptoj. La scienca metodaro de Rudolf Steiner, kiu prenis iujn elementojn el la filozofia-sciencaj metodoj de la mult-disciplina klerulo Johann Wolfgang von Goethe, ne estu lerneja fako rekte perata al la lernejanoj, sed estu parto el la teoria fundamento de la eduka praktiko.

Rudolf Steiner celis difini la edukan praktikon ne surbaze de sociaj normoj kaj necesoj, sed senpere el la bezonoj de la infana evoluo. Lia postulita tri-parta divido de la homo en korpon, menson kaj animon kaj la tri-parta divido de la animo en pensadon, sentadon kaj voladon en la praktika infana eduko sekvas la samrajtan edukon de la kapo (menso - do la klasika perado de scioj), koro (animo - inter alie la percepto kaj esprimo de propraj kaj aliulaj emocioj kaj la socie sperta interago kun atento de tiuj emocioj) kaj manoj (korpo - do sporto, danco, ĝenerale eduko de moviĝo unuflanke kaj praktikaj metiaj laboroj aliflanke).

Valdorfa pedagogioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Valdorfa pedagogio.
 
Kuireja angulo en klasĉambro de valdorfa lernejo en Kaŭno

La valdorfa pedagogio dividas la homan evoluon en arojn de po 7 jaroj - por la lernejo, kiu ampleksas la aĝon de 6 respektive 7 kaj 18 respektive 19 jaroj, do gravas du jarsepoj:

  • la dua jarsepo, inter la 7-a kaj la 14-a vivojaro, post la perdo de la unuaj infanaj dentoj: la tempo de scivolemo, de verva lernemo per menso kaj korpo ... lernejaj fakoj, muzikaj instrumentoj, sportoj, cirkaj artoj, teatrado, arta kreado ktp. - tempo por akiro de kapabloj kaj por konsciiĝo, kio en la mondo estas interesa, kio bela,
  • la plejparto de la tria jarsepo, de la 14-a kaj 21-a vivojaro: la tempo de pubereco, de konfliktoj kun la decidaj plenkreskuloj, de seksa maturiĝo, de pasiaj enamiĝoj, ardaj interkveleriĝoj kaj repaciĝoj kun la samaĝaj amikoj, kaj ankaŭ la tempo de la trovo de propraj juĝoj kaj de la "libera" racio.

Dum antaŭ la 7-a vivojaro - en la unua jarsepo - la infano baze senkritike kopiis la grandulojn, la lerneja edukado dum la fluo de la infana evoluo de la 7-a ĝis la 19-a vivojaro daŭre adaptiĝu al la nuna evolua ŝtupo de la lernejanoj (krom la ĝenerala divido de la jarsepoj en la valdorfa pedagogio kompreneble ekzistas pliaj, pli detalaj interŝtupoj de la evoluo, ekzemple la fazo de "rubikono" dum la 9-a respektive 10-a vivojaro, kaj la instruistoj adaptiĝu al ĉiuj interŝtupoj, sed por la klarigo de la kompleta konceptaro ne sufiĉus resuma artikolo kiel tiu ĉi).

 
Lernejanoj kun gepatroj manlaboras en valdorfa lernejo en Darmstadt (Germanio).

Krome Rudolf Steiner, kiel liaj antaŭuloj pri la teorio de pedagogio en antikva Grekio, atentigas pri la diversaj temperamentoj de la homoj, kaj de lernejanoj kaj de la instruistoj, pri kiuj necesas konscii: laŭ kruda kategoriigo de la antikvaj grekoj temu pri la sangvina, flegma, melankolia kaj kolerika temperamentoj, kvankam ĉiu homo en diversa intenseco havas plurajn el tiuj bazaj temperamentoj. Instruisto devas atenti doni instigojn kaj instruaĵojn por la infanoj de ĉiuj temperamentoj, kaj ne nur al la lernejanoj de la propra domina karaktero.

La oferto de lernigaj instigoj por la kapo (menso), koro (animo) kaj manoj (korpo) gvidas al kompare granda oferto de manlaboraj artaj fakoj kompare al tiu de ŝtataj lernejoj, kiuj pli koncentriĝas pri la perado de scioj kaj do kompare akcentas la kapon, do la racion.

Ĉiuj lernejanoj lernas triki kaj ludi bazan fluton dum la unua klaso, lernas pliajn manlaborojn kaj instrumentojn dum la dua kaj dum sekvaj klasoj. Klasaj teatraĵoj estas memkompreneblaj jam dum la unua lernojaro, kaj restas grava elemento ankaŭ de ĉiu posta lerneja jaro. La infanoj havas la lernejan fakon sporto, kiel en la ŝtataj lernejoj, sed krome eŭritmion - specifa arto de moviĝo laŭ sonoj de parolitaj tekstoj kaj de muziko - kiu estas ekskluziva ero de valdorfa pedagogio, dum ĉiu lerneja jaro.

FakaroRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fakaro en valdorfaj lernejoj.
 
En la klasejoj dominas naturaj materioj kaj koloroj
 
Fasado de valdorfa lernejo en Dietzenbach (Germanio)
 
Antropozofia arkitekturo
 
Organikaj formoj sur la ekstera paŭzejo

La bazaj fakoj gepatra lingvo, matematiko kaj desegnado instruiĝas ne laŭ difinitaj horoj en semajna horaro, sed instruiĝas en plursemajnaj blokoj: dum kvar ĝis ses semajnoj ĉiumatene 90 minutoj da matematiko, poste dum kvar ĝis ses semajnoj ĉiumatene 90 minutoj da gepatra lingvo (legado, skribado, verkado de eseo...) ktp.

Oni provas aldoni al la lerneja fakaro ankaŭ personan spertiĝon pri pliaj tradiciaj homaj kapabloj, kiujn oni ofte ne atribuas al la sciaro lerninda en lernejo: ekzemple multaj valdorfaj lernejoj havas bestojn, ekzemple ŝafojn, kaprojnkokojn, kiujn flegas la lernejanoj dum tuta lerneja jaro.

Tradicie dum la tria lernojaro oni plugas propran kampon, semas tritikon tie, vidas ĝian kreskon sur la klasa kampo kaj fine rikoltas la grenon. Dum la posta, kvara jaro, tradicias la mana muelado de greno kaj la bakado de klasa pano. En multaj lernejoj la klaso kune konstruas etan konstruaĵon, ekzemple eksteran fornon aŭ etan domon, kio, kun planado, trenado de ĉiuj materialoj kaj la vera konstruo daŭras plurajn semajnojn kaj kutime postulas la helpon de pluraj gepatroj, por kiuj la konstruado estas same nova sperto kiel por la infanoj. En pli altaj klasoj la lernejanoj ekzemple kudras teatrajn kostumojn, forĝas juvelajn dekoraĵojn kaj kreas librojn... Inter la unua kaj la lasta lerneja klaso preskaŭ ĉiu klasika metio el la mezepoka tradicio estas propramane grupe elprovata.

Krom la gepatra lingvo, kaj malgraŭ la fakto, ke oni en la unuaj klasoj donas tre multan tempon al la lernado de legado kaj skribado, ne premas tiun akiron de kapabloj, sed provas peri la kapablojn per ĉiuj sensoj, tamen restas sufiĉa tempo ankaŭ por intensa instruo de fremdaj lingvoj. En Germanio, la hejmlando de la valdorfaj lernejoj, nuntempe regule la valdorfaj lernejanoj eklernas du fremdajn lingvojn ekde la komenco de la unua klaso: dum la unuaj du jaroj oni ankoraŭ ne skribas kaj legas en la fremdaj lingvoj, sed nur parolas, kantas kaj ludas en ili, sed tamen tiu akcentigo de internacieco estas pli forta ol en ŝtataj lernejoj, kie oni dum la lasta jardeko en tre multaj lernejoj antaŭenŝovis la enkondukon de la unua fremda lingvo de la kvina al la tria klaso, sed nur en tre esceptaj lernejoj kuraĝas enkonduki fremdan lingvon ekde la komenco de la unua klaso, tute ne parolante pri du fremdaj lingvoj ekde la aĝo de ses jaroj (se infano antaŭe hejme parolis dialekton, eble eĉ la baza lerneja lingvo estas la tria fremda lingvo lernenda ekde la lerneja komenco ... La valdorfaj spertoj montras, ke la infanoj sukcesas pri tio, kaj pri lernado de la bazoj de legado, skribado, kalkulado, trikado, ludado de fluto, teatrado ktp. dum la unua lernojaro).

La apartaj lernaj enhavoj kun la principo de ritmaj ripetoj kaj ritoj en la lerneja ĉiutaga vivo kaj la taga, semajna kaj jara strukturigo aldone al la intensa dezajno de la lerna medio ĝis aparta arkitekturo de la lernejaj konstruaĵoj kreas apartan lernan etoson, kiu klare diferenciĝas de alispecaj lernejoj. Parto de tiu lerneja medio estas oftaj teatraj prezentoj, koncertoj kaj lernejaj festoj.

Kiel en aliaj lernejoj, la lernejanoj havas plurajn instruistojn, kiuj aparte kompetentas pri apartaj fakoj. Male al en ŝtataj lernejoj tamen ekzistu "klasa instruisto", kiu akompanu la saman klason de la unua ĝis la oka lerneja jaro kaj havu iujn lernejajn lecionojn en "sia" klaso dum ĉiu lerneja tago dum tiuj ok jaroj. La instruisto kompreneble tre bone elkonas "siajn" lernejanojn dum tiom longa tempo, konatiĝas kun ili, kiam ili infanete eniras la lernejan vivon kaj ĝisas ilin, kiam ili estas jam forte en la fazo de pubereco: male al plej multaj ŝtataj lernejoj, kiuj estas aŭ elementaj lernejoj de la unua ĝis la kvara (foje ĝis la sesa) klasoj aŭ estas mezlernejoj de la kvina (aŭ sepa) klaso, en valdorfa lernejano ne estas ia ŝanĝo de lernejo inter elementa kaj meza lernejo.

Lerneja finoRedakti

 
Naturecaj ludiloj en la paŭzejo de valdorfa lernejo

La baza lerneja tempo en la valdorfaj lernejoj, sendepende de la alcelata lerneja finekzameno, estas 12 jaroj: tio, ekzemple en Germanio, diferencas de ŝtataj lernejoj, kies tempo de la baza mezlernejo estas nur naŭ kaj de la reallernejo nur dek jaroj. Fine de la 12 valdorfaj lernejaj jaroj estas la valdorfa lernejofino, kiu en multaj eŭropaj landoj estas ŝtate agnoskita, en iuj, kiel en Germanio, tamen ne. La valdorfa lernejofino ne estas skriba aŭ parola finekzameno kiel en ŝtataj lernejoj, sed estas plurŝtupa procezo de la 9-a ĝis 12-a lernojaro kaj krom fina prijuĝo de la lernejaj atingaĵoj enkalkuliĝas pluraj praktikumoj (agrikultura, entreprena, socia) kaj memstare kreita lernejofina projekto kun teoria kaj praktika parto, krome la partopreno en teatra projekto de la tuta klaso, la fina prijuĝo de la fako eŭritmio kaj en plej multaj kazoj la personaj kontribuoj al lernejofina studa vojaĝo kun arta aŭ arthistoria fokuso.

En ŝtatoj kiel Germanio, kiuj ne agnoskas la valdorfan lernejofinon kiel oficialan finekzamenon de lernejana kariero, la lernantoj simple partoprenas la ŝtatajn ekzamenojn kaj dum la antaŭaj jaroj do prepariĝas kaj al la valdorfa kaj al la ŝtata finekzameno. En iuj federaciaj landoj post la 12 valdorfaj lernejaj jaroj la valdorflernejaj kandidatoj por abitura ekzameno plenumas aldonan, 13-an jaron, kiu nur koncentriĝas pri la preparo al la ŝtata gimnazia ekzameno. En aliaj federaciaj landoj, aparte en Hesio, la kompleta tempo de la 11-a ĝis la 13-a lernejojaro estas kaj valdorfa kaj prepara al la abituro. Dum la jaro 2005 en Germanio 45 procentoj de la finintoj de valdorfaj lernejoj atingis la abituron, 8 procentoj fakan abituron, 35 procentoj la finan diplomon de reallernejo kaj 7 procentoj tiun de la baza mezlernejo.[4].


Panoramo de la Rudolf-Steiner-lernejo en Künzell apud Fulda (Germanio).

Rilatoj al esperantistojRedakti

 
La valdorfa lernejo en Hof (Germanio).

Inter la multaj instruistoj kaj engaĝiĝintaj gepatroj, kiuj vivtenas la asociojn por valdorfaj lernejoj tutmonde, certe estas pluraj esperantistoj, sed pri tio ne ekzistas centre kolektitaj informoj. Konatas ke ekzemple la porinfana kuracisto kaj psikoterapiisto Thomas Pusch kaj la psikologiino Remi Rudaitytė engaĝiĝas en asocioj por valdorfaj lernejoj. Thomas Pusch krome dum pluraj jaroj estis estrarano kaj en 2006 kaj 2007 prezidanto de valdorfa infanĝardena asocio; lia frato, la informadikisto Wieland Pusch, ekde pluraj jaroj sendepende de tio estas estrarano de alia valdorfa infanĝardena asocio. Sendube tamen estas pli da rilatoj inter la valdorfa kaj la esperanta movadoj. Same ĝis nun ne ekzistas superrigardo, ĉu la internacia lingvo estas fako en iuj valdorfaj lernejoj.

ReferencojRedakti

  1. Ligo de Liberaj Valdorfaj Lernejoj: Monda listo de valdorfaj kaj Rudolf-Steiner-lernejoj. stato: julio 2007. PDF-datumaro (germane).
  2. Heiner Ullrich: Reformpädagogische Schulkultur mit weltanschaulicher Prägung - Pädagogische Prinzipien und Formen der Waldorfschule ["reformpedagogigia lerneja kulturo kun filozofia influo - pegagogiaj principoj kaj formoj de valdorfaj lernejoj"] en la libro de Inge Hansen-Schaberg kaj Bruno Schonig: Basiswissen Pädagogik. Reformpädagogische Schulkonzepte Band 6: Waldorf-Pädagogik ["bazaj scioj pedagogio. Reformpedagigoaj lernejaj konceptoj - volumo 6: valdorfa pedagogio"], eldonejo Schneider Hohengehren, Baltmannsweiler 2002. ISBN 3-89676-503-5, paĝo 174 (germane).</
  3. Detlef Hardorp: Die deutsche Waldorfbewegung in der Zeit des Nationalsozialismus. ["la germana valdorfa movado dum la tempo de Naziismo"], en la supre menciita libro de Inge Hansen-Schaberg kaj Bruno Schonig (germane)
  4. Finintoj de valdorfaj lernejoj laŭ lernejaj finekzamentoj en Germanio dum 2005" PDF-dokumento germanlingva.

Eksteraj ligilojRedakti