Valdorfa infanĝardeno

Valdorfa infanĝardenoRudolf-Steiner-infanĝardeno estas eduka prizorgejo por infanoj ĝis la lerneja aĝo. En tia infanĝardeno la prizorgo orientiĝas laŭ la valdorfa pedagogio iniciatinta de Rudolf Steiner (18611925), kiu vivis en Germanio kaj Svislando. La valdorfa pedagogio estas internacie disvastiĝinta reforma pedagogio sur la bazo de la same de Rudolf Steiner iniciatinta filozofia skolo antropozofio.

Valdorfa infanĝardeno de Groß-Umstadt en Hesio (Germanio)
Ekstera ludejo de valdorfa infanĝardeno

Iuj valdorfaj infanĝardenoj havas tiel nomatajn "lulilajn grupojn" por tre junaj infanoj kaj tiam malfermas por infanoj ekde la naskiĝo aŭ ekde la unua naskiĝtago, sed la plej multaj prizorgas infanojn inter la tria kaj la sesa respektive la sepa vivjaro, depende laŭ la momento de lernejaniĝo.

Iuj valdorfaj infanĝardenoj estas branĉoj de valdorfaj lernejoj kaj tiam plej ofte situas sur la sama tereno, sed la plej multaj estas sendependaj institucioj: ekzemple en Germanio laŭ indikoj el la jaro 2007 ekzistas iom pli ol 200 valdorfaj lernejoj, sed signife pli ol 500 valdorfaj infanĝardenoj. La tutmonde unua valdorfa infanĝardeno pro iniciato de Elisabeth von Grunelius kaj Herbert Hahn dum pasko 1926 malfermiĝis flanke de la valdorfa lernejo en la germana urbo Stutgarto.

Pedagogia koncepto redakti

 
Dum johana festo en valdorfa infanĝardeno…
 
infanoj tradicie portas florkronojn.

La pedagogia koncepto en la unuopaj valdorfaj infanĝardenoj iom malpli fikse definitas ol en la valdorfaj lernejoj. Krome la efektivigo de la gvidlinioj de la valdorfa pedagogio tre dependas per la personeco de la unuopaj edukistoj.

Kernaj elementoj estas fidindaj ritmoj (do multaj ritoj kaj ripetaj agoj) en la fluo de ĉiu tago, ĉiu semajno kaj de la tuta jaro: dum la unuaj sep jaroj la infanoj precipe lernas pro imito de la plenkreskuloj, kaj do la edukistoj integrigas la etulojn en la preparon de la matenmanĝo (bakado de bulkoj, farado de fruktosalatoj, de kuiritaj kaĉoj aŭ de cerealaĵoj ktp.), en pentrado kaj aliaj simplaj manlaboroj, en pupaj teatraĵoj, kantado kaj en ludado. Ludiloj estas minimume formitaj kaj lasas multan liberon por la infana fantazio dum la ludado: ili kutime konsistas el naturaj materialoj kiel lano, felto, tukoj, ligno, korboj kun nuksoj aŭ similaĵoj. Kutime la eŭritmio - specifa arto de moviĝo laŭ sonoj de parolitaj tekstoj kaj de muziko, kiu estas ekskluziva ero de valdorfa pedagogio - estas parto de la taga aŭ semajna horaro.

Citaĵo redakti

 
 Inter la fortoj, kiuj efikas disvolvige al la korpaj organoj, estas la ĝojo pri kaj kun la medio. Ĝojaj mienoj de la edukistoj kaj precipe sincera, ne premita amo. Tia amo, kiu varme traradias la medion, laŭvorte "kovas" la krekson kaj formigon de la infanaj organoj. Se la imitado de sanaj plenkreskaj modeloj eblas en tia atmosfero de amo, tiam la infano estas en la ĝusta loko. 
— Rudolf Steiner: La eduko de la infano el la vidpunkto de antropozofio.

Pupteatraĵo redakti

la fabelo Sinjorino Holle kiel pupa teatraĵo en la valdorfa infanĝardeno Trier

Nuntempa situacio redakti

En multaj landoj valdorfaj infanĝardenoj estas ŝtate agnoskitaj edukaj institucioj, kiuj ricevas ŝtatan financan subtenon, tamen ĝenerale multe malpli ol ŝtate posedataj infanĝardenoj. Tial vole-nevole plej multaj valdorfaj infanĝardenoj (kaj ankaŭ lernejoj) estas vivtenataj de senprofitaj organizoj el gepatroj de la tie prizorgataj kaj edukataj infanoj, la edukistoj kaj aliaj engaĝitaj civitanoj.

La edukistoj ricevas malpli altajn salajrojn ol en ŝtate posedata infanĝardenoj, kaj la gepatroj de la tie edukataj infanoj devas finance kaj per persona laboro signife kontribui al la vivteno de la institucioj.

Rilatoj al Esperanto redakti

Inter la multaj edukistoj kaj engaĝiĝintaj gepatroj, kiuj vivtenas la asociojn por valdorfaj infanĝardenoj kaj lernejoj tutmonde, certe estas pluraj esperantistoj, sed pri tio ne ekzistas centre kolektitaj informoj. Konatas ke ekzemple la porinfana kuracisto kaj psikoterapiisto Thomas Pusch kaj la psikologiino Remi Rudaitytė engaĝiĝas en asocioj por valdorfaj lernejoj. Thomas Pusch krome dum pluraj jaroj estis estrarano kaj dum 2006 kaj 2007 prezidanto de valdorfa infanĝardena asocio; lia frato, la informadikisto Wieland Pusch, ekde pluraj jaroj sendepende de tio estas estrarano de alia valdorfa infanĝardena asocio. Sendube tamen estas pli da rilatoj inter la valdorfa kaj la esperanta movadoj.

Bibliografio redakti

  • Arbeitsmaterial aus den Waldorfkindergärten (labormaterialo el valdorfaj infanĝardenoj, Verlag Freies Geistesleben, Stuttgart
    • kajero 1, Spielzeug – von Eltern selbstgemacht (ludiloj - memfaritaj de gepatroj)
    • kajero 4, Singspiele und Reigen (kantludoj kaj rondoj)
    • kajero 10, Tanzt und singt! (dancu kaj kantu!)
    • kajero 11, Das spielende Kind (la ludanta infano)
    • kajero 12, Spiel mit uns! (ludu kun ni!)
    • kajero 13, Spielen und arbeiten im Waldorfkindergarten (ludi kaj labori en valdorfa infanĝardeno)
    • kajero 16, Gestalten mit Holz (fari el ligno)
    • kajero 19, Laternenzeit (laterno-periodo)
  • Neuschütz, Karin: Das Puppenbuch (la puplibro), Verlag Freies Geistesleben, Stuttgart
  • Kutik, Christiane: Spielen mit kleinen Kindern (ludi kun infanetoj), Verlag Freies Geistesleben, Stuttgart 1996
  • Rudolf Steiner: Der Jahreskreislauf als Atmungsvorgang der Erde und die vier großen Festeszeiten (la jarciklo kiel spirado de la tero kaj la kvar grandaj festperiodoj), prelegoj 1923, GA 223, Rudolf Steiner Verlag, Dornach

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti