Dornach
Dornach estas la ĉefloko de la distrikto Dorneck en Kantono Soloturno en Svislando. Ĝi havis 6 071 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Ĝi famiĝas ĉefe kiel centro de la antropozofia movado.
Dornach | |
---|---|
Blazono de Dornach | |
Goetheanum en Dornach | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Dorneck |
Geografia situo | CH1903: 613525 / 258726 (mapo)47.4791666666677.6180555555555Koordinatoj: 47° 29′ N, 7° 37′ O; CH1903: 613525 / 258726 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 6071 |
Areo | 5,77 km² |
Alteco | 338 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4143 |
Komunumkodo | 2473 |
Mapo de Dornach | |
GeografioRedakti
La komunumo Dornach situas ĉe la bordo de la rivero Birs proksimume 10 kilometrojn sudoriente de Bazelo. Kun la najbaraj komunumoj Reinach en okcidento kaj Arlesheim en sudo Dornach praktike kunkreskis kaj formas integran parto de la aglomeraĵo de la urbo Bazelo.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,77 km², de kiuj 46,3% estas kovritaj de arbaro, 17,3% servas por agrikulturo kaj 35,5% por setlado. [1]
Najbaraj komunumojRedakti
Dornach limas al Arlesheim (Kantono Bazelo Kampara), Gempen, Hochwald, Duggingen (Kantono Bazelo Kampara), Aesch (Kantono Bazelo Kampara) kaj Reinach (Kantono Bazelo Kampara).
TrafikoRedakti
Dornach situas ĉe la fervojlinio de Bazelo al Delemonto kaj estas servata de la regiona trajnlinio S3. Oriente de la komunumo pasas la ekspresvojo H18 kaj la kantona ĉefvojo n-ro 18 de Bazelo al Delemonto.
DatumojRedakti
- areo: 575 ha, el kiuj 45% arbaro, 29% setlejoj, 25% agrikulturo kaj 1% neproduktiva surfaco.
- loĝantoj: 6221 (fine de 2005)
- fremdlandanoj: 23%.
- religio: 34% katolikoj, 22% reformitoj
VidindaĵojRedakti
- Kapucena monaĥejo, kiu estis dum pli ol 330 jaroj religia centro de la nordokcidenta Svislando.
- 22 metrojn longa memorigilo (reliefa muro) el 1949 por memorigi batalon de la ŝvaba milito en 1499.
- Kantona administracio
- Vilaĝcentro Dornachbrugg
- Malnova ponto Birs kun statuo de Nepomuk
- Hejmlandmuzeo Schwarzbubenland en la iama katolika preĝejo St. Mauritius
- Malnova pastrodomo (nuntempe urbodomo)
- Vilaĝocentro Oberdornach
- Kastelruino Dorneck
- Goetheanum
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Dornach datiĝas el la jaro 1223 kiel Tornacho.
FamulojRedakti
Rudolf Steiner (1861-1925) : filozofo, mortis en Dornach
Arthur Stoll (1887-1971) : kemiisto, mortis en Dornach
- Fotogalerio Dornach
Dorsofasado de Goetheanum |
Eksteraj ligilojRedakti
Dornach-Ligiloj Arkivigite je 2007-10-10 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭRedakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Dornach – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011