Aesch BL

komunumo de Svislando
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Aesch
Aesch
Blazono de Aesch
Ĉefstrato en Aesch
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Arlesheim
Koordinatoj  47° 28′ 10″ N 7° 35′ 39″ O / 47.46944 °N, 7.59417 °O / 47.46944; 7.59417 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 10″ N 7° 35′ 39″ O / 47.46944 °N, 7.59417 °O / 47.46944; 7.59417 (mapo)
Nombro de loĝantoj 10105
Areo 7,39 km²
Alteco 315 m super marnivelo
Poŝtkodo 4147
Komunumkodo 2761
Mapo de Aesch
vdr

Pri la komunumo redakti

Aesch estas urbo kaj komunumo en la distrikto Arlesheim en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 10105 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Aesch situas 10 kilometrojn sude de la urbo Bazelo, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas, ĉe la bordo de la rivero Birs.

Najbaraj komunumoj redakti

La urbo Aesch limas al la komunumoj Duggingen, Pfeffingen, Ettingen, Therwil kaj Reinach kaj al la soloturna komunumo Dornach.

Trafiko redakti

 
Stacidomo de Aesch

Aesch disponas pri tre bona trafikinfrastukturo. Unuflanke ĝi situas sur la trajnlinio de Bazelo tra la Ĵurasa Montaro al Delemonto kaj estas servata per la regiona trajnlinio S3, aliflanke ĝin servas la tramlinio 3 ek de Bazelo.

Aesch per la rapidstrato H18 havas aliron al la nacia aŭtoŝoseo A2 de Bazelo tra Lucerno al Tiĉino.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Aesch datiĝas el la jaro 1252 kiel Esch.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti