Arlesheim (distrikto)

(Alidirektita el Distrikto Arlesheim)

La distrikto Arlesheim estas administra unuo de Kantono Bazelo Kampara. Ĝia ĉefloko estas la samnoma komunumo Arlesheim.

Distrikto Arlesheim
Blazono de Arlesheim
Ovplukado - loka festo en la distrikta ĉefloko Arlesheim
Mapo de la distrikto Arlesheim
distrikto de SvisioDistriktoj de Kantono Bazelo Kampara
Kantono Bazelo Kampara
Ĉefloko Arlesheim
Koordinatoj  47° 29′ N 7° 37′ O / 47.483 °N, 7.617 °O / 47.483; 7.617 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ N 7° 37′ O / 47.483 °N, 7.617 °O / 47.483; 7.617 (mapo)
Areo 96,24 km²
Loĝantardenseco 1543,3 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1301
vdr

Geografio redakti

La tre urbeca distrikto (de la 15 komunumoj estas ne malpli ol 7 urboj) situas en la suba valo de la rivero Birs sude de la urbo Bazelo, al kies aglomeraĵo la regiono apartenas. La suda parto de la distrikto etendiĝas sur branĉoj de la Ĵurasa Montaro.

Limoj redakti

La distrikto limas en nordo al Kantono Bazelo Kampara, en nordoriento al la distrikto Lörrach en Germanio, en oriento al la distrikto Liestal, en sudoriento al la distrikto Dorneck en Kantono Soloturno, en sudo al la distrikto Laufen, en sudokcidento denove al la distrikto Dorneck kaj en okcidento al la franca departemento Haut-Rhin.

Historio redakti

La distrikto Arlesheim estis fondita post la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1833.

Trafiko redakti

La tuta distrikto disponas pri bonega trafikinfrastrukturo. La ĵurasa fervojo de Bazelo al Delemonto, kaj en Muttenz ankaŭ la gravaj nordsudlinioj de Bazelo al Olten kaj de Bazelo tra Frick al Zuriko pasas la distrikton. Krome la plej multaj komunumoj de la distrikto estas servataj de la tramo tramreto de Bazelo. Krome ekzistas ankaŭ diversaj lokaj buslinioj.

La rapidstrato H18 garantias la konekton al la nacia aŭtoŝoseo A2 de Bazelo al Tiĉino.

Komunumoj redakti

La distrikto Arlesheim konsistas (komence de 2009) el entute 15 komunumoj. 8 el ili estas kun pli ol 10'000 loĝantoj konsiderataj kiel urboj. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Aesch 10'105 7.39 2761
  Allschwil 19'178 8.92 2762
  Arlesheim 8930 6.94 2763
  Biel-Benken 3142 4.12 2764
  Binningen 14'533 4.43 2765
  Birsfelden 10'409 2.52 2766
  Bottmingen 6004 2.99 2767
  Ettingen 4811 6.35 2768
  Münchenstein 11'833 7.18 2769
  Muttenz 17'242 16.64 2770
  Oberwil 10'368 7.88 2771
  Pfeffingen 2156 4.89 2772
  Reinach 18'868 7.00 2773
  Schönenbuch 1434 1.36 2774
  Therwil 9514 7.63 2775
Total (15) 148'527 96.24 1301

Eksteraj ligiloj redakti