Pfeffingen BL

komunumo de Svislando

Pfeffingen estas komunumo en la distrikto Arlesheim en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 2156 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Pfeffingen
Blazono de Pfeffingen
Pfeffingen
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Arlesheim
Koordinatoj  47° 27′ 37″ N 7° 35′ 27″ O / 47.46028 °N, 7.59083 °O / 47.46028; 7.59083 (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 37″ N 7° 35′ 27″ O / 47.46028 °N, 7.59083 °O / 47.46028; 7.59083 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2156
Areo 4,89 km²
Alteco 392 m super marnivelo
Poŝtkodo 4148
Komunumkodo 2772
Mapo de Pfeffingen
vdr

Geografio redakti

Pfeffingen situas ĉe la okcidenta bordo de la rivero Birs sur teraso de parto de la ĵurasa Blauenkette, ĉe la aliro al la iam signifa Plattenpasejo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Pfeffingen limas en nordo al Aesch, en okcidento al Ettingen, en sudokcidento al Blauen, en sudo al Nenzlingen, kaj Grellingen, kaj en oriento al Duggingen.

Trafiko redakti

Pfeffingen estas ligita per la buslinio 65 de Baselland Transport AG kun Dornach kaj Aesch BL, kie ekzistas konekto al la trajno respektive al la tramo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Pfenningen datiĝas el la jaro 1156 kiel Fefingen.

En mezepoko estiĝis en Pfeffingen diversaj kasteloj, de kiuj hodiaŭ postrestis nur ruinoj.

Dum diversaj militoj la vilaĝo estis plurfoje detruiita. Ĝi estis dum mezepoko la centro de la Baronejo Pfeffingen, kiu ĉirkaŭ en la jaro 1000 de la imperistro Henriko la 2-a de la Sankta Romia Imperio estis donacita al la bazela katedralkapitulo. Fine de la 12-a jarcento ĝci estis donita kieln episkopa servuto al la Grafoj de Thierstein. Post la formorto de la grafa familio en la jaro 1519 la baronejo kaj la Kastelo Pfeffingen transiris al la episkopo de Bazelo. Ek de tiam vokto administris la Baronejon Pfeffingen, al kiu apartenis la vilaĝoj Aesch, Duggingen kaj Grellingen kaj la sanga jurisdikcio en Therwil kaj la supera jurisdikcio pri Pfeffingen kaj Reinach. La vokto de Pfeffingen posedis la salmonopolo de la voktejo. La vilaĝo perdis sian signifon, post kiam la voktsidejo en la jaro 1702 estis transigita al Aesch, pro la mizera konstrustato de la kastelo. (Fonto: Historia Leksikono de Svislando)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti