Frick AG

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Frick)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Frick (apartigilo)
Frick
Blazono de Frick
Preghejo de Frick
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Laufenburg
Koordinatoj  47° 30′ 30″ N 8° 1′ 20″ O / 47.50833 °N, 8.02222 °O / 47.50833; 8.02222 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 30″ N 8° 1′ 20″ O / 47.50833 °N, 8.02222 °O / 47.50833; 8.02222 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4717
Areo 9,96 km²
Alteco 350 m super marnivelo
Poŝtkodo 5070
Komunumkodo 4163
Mapo de Frick
vdr

Pri la komunumo redakti

Frick estas komunumo en la distrikto Laufenburg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 4717 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Frick situas norde de la Ĵurasa Montaro en la tiel nomita Frickvalo, tra kiu fluas la rivero Sissle. La teritorio de la komunumo Frick komplete kunkreskis kun la najbara komunumo Gipf-Oberfrick.

Najbaraj komunumoj redakti

Frick limas en nordokcidento al Eiken, en nordo al Oeschgen, en nordoriento al Kaisten kaj Ittenthal, en oriento al Hornussen, en sudoriento al Ueken, en sudo al Gipf-Oberfrick, kaj en okcidento al Schupfart.

Trafiko redakti

 
Fervojsubpasejo en Frick, ĉe la limo al Oberfrick

Frick disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo tra Brugg al Zuriko.

La komunumo estas la elirpunkto de la vojo tra Bözberg-Pasejo, kiu estas parto de la kantona ĉefvojo n-ro 3 de Bazelo al Zuriko. Tra Frick ankaŭ pasas la svisa aŭtovojo A3, al kiu la komunumo havas propran alveturejon, paralele al la Bözberg-Pasejvojo.

Vidindaĵoj redakti

En Frick okazis signifaj trovoj de dinosaŭroj, kiuj nuntempe videblas en la loka dinosaŭromuzeo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Frick datiĝas el la jaro 1064 kiel Fricho.

Apud la ĉefstrato estis trovitaj restaĵoj de romia bieno, kaj sub la preĝeja monteto la ruinoj de malgranda kastelo el la frua 4-a jarcento, kiu protektis la armestraton de Vindonissa al Augusta Raurica. Ĉirkaŭ la jaro 370 sur la loko de hodiaŭa preĝejo estis konstruita pli granda kastelo. Diversaj trovoj en la supera vilaĝo indikas, ke iam tie ekzistis granda romia setlejo. Tomboj sur la preĝeja monteto indikas la ekziston de alemana setlejo.

Ĉirkaŭ la jaro 1230 Frick fariĝis posedaĵo de la Habsburgoj kaj formis kune kun Oberfrick kaj parto de Oeschgen la voktejon Frick, kiu ankaŭ estis nomita voktejo de Homburgo. En la jaro 1803 Frick kune kun la tuta hodiaŭa Frickvalo fariĝis parto de la Kantono Argovio kaj en la jaro 1804 estis fonditaj la hodiaŭaj komunumoj Frick kaj Gipf-Oberfrick.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti