Kaisten AG

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Ittenthal)
Kaisten
Blazono de Kaisten
Ittentahl, ek de la 1-a de januaro 2010 parto de Kaisten
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Laufenburg
Koordinatoj  47° 32′ 24″ N 8° 2′ 45″ O / 47.54000 °N, 8.04583 °O / 47.54000; 8.04583 (mapo)Koordinatoj: 47° 32′ 24″ N 8° 2′ 45″ O / 47.54000 °N, 8.04583 °O / 47.54000; 8.04583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2518
Areo 18,11 km²
Alteco 335 m super marnivelo
Poŝtkodo 5082
Komunumkodo 4169
Mapo de Kaisten
vdr

Pri la komunumo redakti

Kaisten estas komunumo en la distrikto Laufenburg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2518 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Kaisten situas sude de la rivero Rejno, kiu formas ĝian nordan limon al Germanio. La vilaĝocentro situas proksimume 2 kilometrojn sude de la rivero en transa valo de la Tavola Ĵuraso. Sude de la vilaĝo Kaisten etendiĝas mallarĝa proksimume 3 kilometrojn longa valo, je kies komenco situas la vilaĝo Ittenthal, kiu ĝis la 31-a de decembro 2009 estis aŭtonoma komunumo, sed nun estas parto de la komunumo Kaisten. En orienta flankvalo oriente de la ĉefvilaĝo Kaisten situas Oberkaisten, kies setlejozono intertempe jam komplete kunkreskis kun la setlejoj de la ĉefvilaĝo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 18,11 km². Ĝi estas laŭ teritorio la 5-a plej granda komunumo de la kantono. De la teritorio 8,07 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,52 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 722 m s.m. sur la kulmino de Schinberg, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 290 m s.m. ĉe la bordo de Rejno.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Kaisten limas en nordo al la germanaj komunumoj Murg kaj Laufenburg (Badeno), en oriento al Laufenburg, en sudo al Hornussen kaj Frick, en sudokcidento al Oeschgen, kaj en okcidento al Eiken kaj Sisseln.

Trafiko redakti

Kasten estas konektita al la publika transportreto per la tri poŝtaŭtolinioj de Laufenburg al Araŭo, de Laufenburg al Ittenthal kaj de Laufenburg al Stein-Säckingen.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Kaisten datiĝas el la jaro 1282 kiel Keiston.

Dum romia epoko la Rejno formis la nordan limon de la Romia Imperio, kaj ĉe la riverbordo ekzistis romia gardoturo. Proksimume en la jaro 400 la romianoj abandonis la teritorion kaj retiriĝis Italio.

En mezepoko la plej granda bienposedanto en Kaisten estis la Monaĥejo Säkingen. La landaj regantoj estis la Grafoj de Habsburgo-Laufenburg kaj poste la ĉeflinio de la Habsburgoj. Post la Milito de Waldshut en la jaro 1468 la Habsburgoj pandigis la tutan Frick-Valon al Burgonjo, sed post la burgonja malvenko dum la Burgonjaj Militoj kontraŭ la Svisa Ĵurkomunumo, la regiono en 1477 revenis sub la kontrolon de la Habsburgoj.

En la jaro 1797 la francoj okupis la regionon. Ek de tiam la Frick-Valo formis francan protektoraĵon, kiu en la jaro 1802 estis integrita kiel Kantono Frick-Valo al la Helveta Respubliko kaj en la jaro 1803 fariĝis parto de Kantono Argovio, kaj Hornussen estiĝis komunumo de la argovia distrikto Laufenburg.

La 1-a de januaro 2010 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Ittenthal estis integrita al Kaisten.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti