Brugg

komunumo de Svislando
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Brugg (distrikto) kaj Brugg AG (stacidomo).

Brugg estas historia urbo en la samnoma distrikto de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 9055 loĝantojn je la 30-a de junio 2008.

Brugg
Blazono de Brugg
Malnova urbocentro de Brugg
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Brugg
Koordinatoj  47° 29′ 12″ N 8° 12′ 30″ O / 47.48667 °N, 8.20833 °O / 47.48667; 8.20833 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 12″ N 8° 12′ 30″ O / 47.48667 °N, 8.20833 °O / 47.48667; 8.20833 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 9055
Areo 5,58 km²
Alteco 352 m super marnivelo
Poŝtkodo 5200
Komunumkodo 4095
Mapo de Brugg
vdr

Geografio

redakti
 
Kunfluejo de Reuss kaj Aro en Brugg

Brugg situas en la centro de la tiel nomita Akvujo de Svislando (germane Wasserschloss der Schweiz), la kunfluejo de la tri riveroj Aro, Reuss kaj Limato. La rivero Aro estas la limo inter du geografiaj regionoj de Svislando, nome inter la Ĵuraso kaj la Svisa Mezlando.

Trafiko

redakti

La urbo Brugg estas signifa trafiknodo, bone atingebla kaj per publikaj kaj per privataj trafikiloj.

 
Fervoja stacidomo de Brugg

Fervojo

redakti

Tra la urbo Brugg pasas tri fervojlinioj de la Svisaj Federaciaj Fervojoj. La plej signifa estas la linio de Bazelo tra Zuriko al Koiro. Krome estas linio al Araŭo kaj alia al Lencburgo. Rapidtrajnoj cirkulas al Bazelo, Berno, la ĉefstacidomo Zuriko, la flughaveno Zuriko kaj Koiro.

Poŝtaŭto

redakti

De la stacidomo de Brugg poŝtaŭtolinioj kondukas al Bad Zurzach, Birr, Döttingen, Frick, Laufenburg, Linn, Mellingen, Mönthal, Remigen, Scherz kaj Thalheim.

Aŭtomobilo

redakti

En Brugg kruciĝas du gravaj ĉefstratoj, nome la ĉefstrato 3 (Bazelo - Zuriko - Koiro - Chiavenna) kaj la ĉefstrato 5 (Laŭzano - Bielo - Waldshut).

Estas alveturejoj al la du naciaj aŭtoŝoseoj A1 (de Ĝenevo al Sankt-Margreto) kaj de A3 (de Bazelo al Koiro).

Historio

redakti

La unua dokumenta mencio de Brugg datiĝas el la jaro 1064 kiel Bruggo. La regiono de Brugg estas la prahejmo kaj dum longa tempo la potenccentro de la nobela familio de la Habsburgoj, la posta aŭstria imperiestra dinastio.

Rudolfo la 1-a, kiu antaŭ sia elektiĝo kiel reĝo kaj imperiestro de la Sankta Romia Imperio ofte restadis en Brugg, koncedis al la loko la 12-an de junio 1284 la urborajton.

Elstaruloj

redakti

Esperanto-movado

redakti

En Brugg vivas Ernst Glättli (naskiĝinta 1924), fervojisto, kiu dum multaj jaroj aktivis en la Svisa Asocio de Esperanto-Fervojistoj kaj en la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, kies honora membro li estas ek de 2001. Glättli estas ek de multaj jaroj UEA-delegito de Brugg. (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 205, 335 kaj 336)


Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti