Brugg (distrikto)

(Alidirektita el Distrikto Brugg)


La distrikto Brugg estas administra unuo de Kantono Argovio. Ĝi havis 46078 loĝantojn la 31-an de decembro 2008, kiu nombro kreskis al 46669 ĝis la 31-a de decembro 2009. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Brugg.

Brugg
Blazono de Brugg
Aro en Brugg
Mapo de la distrikto Brugg
Distriktoj de Kantono Argovio
Kantono Argovio
Ĉefloko Brugg
Koordinatoj  47° 29′ N 8° 12′ O / 47.483 °N, 8.200 °O / 47.483; 8.200 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ N 8° 12′ O / 47.483 °N, 8.200 °O / 47.483; 8.200 (mapo)
Nombro de loĝantoj 46669 (2009-12-31)
Areo 149,31 km²
Loĝantardenseco 317 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1904
vdr

Geografio redakti

La distrikton trafluas de okcidento al oriento la rivero Aro kaj ĝian orientan limon formas la rivero Reuss. La du riveroj kunfluas okcidente de la urbo Brugg. La norda parto de la distrikto situas en la Argovia Ĵuraso, kiu formas la limon al Kantono Bazelo Kampara. La distrikto etendiĝas sur areo de 149,31 km².

Trafiko redakti

La trafika nodo de la distrikto estas la distriktĉefurbo Brugg, tra kiu situas en fervoja triangulo inter Zuriko, Baden kaj Frick AG kun rektaj trajnkonektoj al Zuriko, Bazelo kaj Berno.

La nacia aŭtoŝoseo A3 trapasas la distrikton den nordo al sudo.

Historio redakti

La hodiaŭa distrikto Brugg fondiĝis post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 kiel distrikto de la nova Kantono Argovio. Ĝi estiĝis per la kunigo de la iamaj distriktoj Bötzberg, Schenkenberg kaj Eigenamt. La regiono estis la pralando de la nobela familio de la Habsburgoj, kiuj estis dum duona jarmilo la regantoj de Aŭstrio.

Komunumoj de la distrikto Brugg redakti

 
Mapo de la distrikto ĝis la 31-a de decembro 2009

La distrikto Brugg konsistas el 26 komunumoj (stato en 2010).

Kadre de la komunukunigo je la 1-a de januaro 2010 de Hottwil kun Etzgen, Mettau, Oberhofen kaj Wil al la nova komunumo Mettauertal, la komunumo Hottwil, kiu ĝis la 31-a de decembro 2009 ankaŭ apartenis al la distrikto Brugg, transiris al la distrikto Laufenburg, samtempe Umiken estis integrita al Brugg. Jam en la jaro 2006 la antaŭ komunumo Stilli estis integrita al la teritorio de Villigen. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la iamaj komunumo Oberbözber, Unterbözber, Linn kaj Gallenkrich estis kunigitaj al la nova komunumo Bözberg. Jen la aktuala komunumlisto:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Auenstein 1462 5,68 4091
  Birr 4065 5,05 4092
  Birrhard 652 3,00 4093
  Bözberg 1507 15,52 4124
  Bözen 698 3,96 4094
  Brugg 10260 6,38 4095
  Effingen 612 6,85 4096
  Elfingen 265 4,21 4097
  Habsburgo 427 2,23 4099
  Hausen 2881 3,21 4100
  Lupfig 2080 5,15 4104
  Mandach 310 5,54 4105
  Mönthal 412 3,94 4106
  Mülligen 932 3,16 4107
  Oberflachs 480 3,38 4109
  Remigen 1027 7,87 4110
  Riniken 1411 4,76 4111
  Rüfenach 869 4,17 4112
  Scherz 617 3,30 4113
  Schinznach-Bad 1239 1,90 4114
  Schinznach-Dorf 1646 8,91 4115
  Thalheim 739 9,92 4117
  Veltheim 1396 5,24 4120
  Villigen 1967 11,21 4121
  Villnachern 1486 5,75 4122
  Windisch 6658 4,91 4123
Totale (29) 46078 145,15 1904

Iamaj komunumoj redakti

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Gallenkirch (nun Bözberg) 142 1,37 4098
  Linn (nun Bözberg) 138 2,54 4103
  Oberbözberg (nun Bözberg) 482 5,45 4108
  Unterbözberg (nun Bözberg) 725 6,11 4119

Eksteraj ligiloj redakti