Riniken

komunumo de Svislando

Riniken estas komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1411 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Riniken
Blazono de Riniken
Riniken
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Brugg
Koordinatoj  47° 29′ 44″ N 8° 11′ 15″ O / 47.49556 °N, 8.18750 °O / 47.49556; 8.18750 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 44″ N 8° 11′ 15″ O / 47.49556 °N, 8.18750 °O / 47.49556; 8.18750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1411
Areo 4,76 km²
Alteco 387 m super marnivelo
Poŝtkodo 5223
Komunumkodo 4111
Mapo de Riniken
vdr

Geografio redakti

La vilaĝo Riniken situas en kaldronoforma valo inter la montoj Bruggerberg kun alteco de 516 m s.m. en oriento kaj la monto Ebni kun alteco de 514 m s.m. en okcidento. Temas pri du arbarokovritaj montetoj, kiuj apartenas al la Tavola Ĵuraso. Al la komunumo Riniken krom la vilaĝo Riniken ankaŭ apartenas la vilaĝoj Neuriniken kaj Tiefgrueb, kiu komplete kunkreskis kun la najbara vilaĝo Umiken.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,76 km², de kiuj pli ol la duono, nome 2,70 km², estas kovritaj de arbaro kaj 0,59 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 514 m s.m. sur la kulmino de Ebni, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 373 m s.m. norde de Bruggerberg.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Riniken limas en nordo al Remigen, en oriento al Rüfenach, en sudo al la distriktĉefurbo Brugg, en okcidento al Unterbözberg, kaj en nordokcidento al Oberbözberg.

Trafiko redakti

Riniken estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Brugg al Laufenburgo. La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj kaj atingeblas nur per flanka vojo de Umiken al Remigen.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Riniken datiĝas el la jaro 1253 kiel Rinichon.

Dum mezepoko Riniken apartenis al la habsburga tribunaldistrikto Bötzberg. Post plurfoja posedantoŝanĝo en la jaro 1377 la tribunaldistikto kaj kun ĝi Riniken estis integrita al la voktejo Schenkenberg.

En la jaro 1460 la voktejo Schenkenberg estis konkerita de la urbo Berno kaj fariĝis nun parto de Berna Argovio. En la jaro 1566 Riniken estis apartigita de la tribunaldistrikto Bötzberg, kaj atribuita al la tribunaldistrikto Stilli.

En aprilo 1798 eksplodis la Helveta Revolucio kaj kun helpo de francaj trupoj Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. Riniken fariĝis nun komunumo de la nove fondita Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj redakti