Distriktoj de Kantono Argovio
La 11 distriktoj de Kantono Argovio (stato 2009) formas la administran subdividon de la kantono.
Historio
redaktiLa hodiaŭaj distriktoj de Kantono Argovio estis kreitaj en 1803 dum la malfondo de la Helveta Respubliko samtempe kun la fondo de la nuna Kantono Argovio el la helvetaj kantonoj Argovio, Frikvalo kaj Baden.
Funkcio
redaktiLa distriktoj de Argovio estas unuflanke la elektodistriktoj por la elekto de la kantona parlamento, la tiel nomita granda konsilio, kaj aliflanke la tribunalaj distriktoj kaj prefektejoj respektive distriktaj oficejoj.
La distriktaj oficejoj estas kontrol- kaj permesaŭtoritato, kiu traktas plendojn en tutelaj kaj socialhelpaj kazoj, ili eldonas ĉaspermesojn kaj fiŝkaptpermesilojn, respondecas por la permeso de lotumadoj kaj komunutilaj kolektoj, respondecas pri ordonoj kontraŭ hundoposedantoj, kaj eldonas kadavropasportojn por eksterlando. La distriktaj oficejoj krome estas la aŭtoritatoj respondecaj por protekta liberdepreno, por la arbitrado okaze de lukvereloj kaj la oficejoj por perditaj objektoj. Ili kolektas la rezultojn de elektoj kaj voĉdonoj kaj sendas la rezultojn al la ŝtata kancelario.
Demografio
redaktiDum la plej popolriĉa distrikto Baden nombras pli ol 120000 loĝantojn la plej malgranda distrikto laŭ loĝantaro, nome Rheinfelden, havas apenaŭ 40000 loĝantojn. La distrikto Baden estas orientita al la urbo Zuriko al kies aglomeraĵo ĝi apartenas.
Listo de la argoviaj distriktoj
redaktiDistrikto | Loĝantoj (2007-12-31) |
Areco en km² |
Ĉefloko | Nombro de komunumoj |
---|---|---|---|---|
Araŭo | 67'616 | 104.41 | Araŭo | 13 |
Baden | 125'691 | 153.13 | Baden | 26 |
Bremgarten | 66'410 | 117.49 | Bremgarten AG | 24 |
Brugg | 45'885 | 149.29 | Brugg | 31 |
Kulm | 37'063 | 97.21 | Unterkulm | 17 |
Laufenburg | 28'254 | 152.65 | Laufenburg | 23 |
Lenzburg | 50'293 | 98.06 | Lenzburg | 20 |
Muri | 30'538 | 138.90 | Muri AG | 20 |
Rheinfelden | 41'487 | 111.78 | Rheinfelden | 14 |
Zofingo | 62'135 | 142.06 | Zofingo | 18 |
Zurzach | 31'420 | 129.88 | Bad Zurzach | 23 |
Total (11) | 586'792 | 1403.54 | Araŭo | 229 |
Eksteraj ligiloj
redakti- Retpaĝaro pri la distriktaj oficejoj en la retejo de la kantono Arkivigite je 2009-07-24 per la retarkivo Wayback Machine