Zurzach (distrikto)
La distrikto Zurzach estas administra unuo de Kantono Argovio. Ĝi havis 31420 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. Ĝia ĉefloko estas la komunumo kaj kuracloko Bad Zurzach.
Zurzach | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Argovio | |
Kantono | Argovio |
Ĉefloko | Bad Zurzach |
Geografia situo | CH1903: 663546 / 270635 (mapo)47.5833333333338.2833333333333Koordinatoj: 47° 35′ N, 8° 17′ O; CH1903: 663546 / 270635 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 31420 (2007-12-31) |
Areo | 129,99 km² |
Loĝantardenseco | 241,71 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 1911 |
Geografio
redaktiLa distrikto Zurzach, kiu en la loka alemana lingvo ankaŭ nomiĝas Zurzibiet situas en nordoriento de Kantono Argovio, ĉe la suda bordo de la rivero Rejno. Ĝi entendiĝas en la valo de la rivero Surbo, kiu alfluas en Döttigen al la rivero Aro kaj en la nordokcidento de la distrikto inter la komunumoj Koblenz kaj Leuggern situas la alfluejo de Aro al Rejno.
Ekonomio
redaktiDum la distriktĉefloko Bad Zurzach mem vivas preicipe pri la kuracturismo en Leibstadt en okcidento de la distrikto situas la plej granda nuklea centralo de Svislando, kiu liveras preskaŭ 20% de la svisa elektro. Krome en Döttingen troviĝas sur artefarita insulo de la rivero Aro aliaj nukleaj centraloj, nome la du nukleaj centraloj de Beznau. Beznau 1 estas la plej malnova ankoraŭ funkcianta nuklea centralo en Svislando, kiu utiligas malnovan reaktortipon kaj estas ofte kritikita pro sekurecaj mankoj. La 4-an de decembro 2008 la elektroindustrio deponis permespeton por konstruo de 3-a nuklea reaktoro en Beznau. Se oni konsideras, ke en Würenlingen apud la limo de la distrikto Zurzach krome situas la nuklea esplorcentralo, kie ankaŭ troviĝas la provizora nuklea rubdeponejo de Svislando, oni povas diri, ke tiu regiono estas regiono kun tre alta "nuklea denseco".
Trafiko
redaktiTra la distrikto pasas laŭlonge de la Rejno trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj, de Bazelo ĝis Eglisau, kiu tamen inter Koblenz kaj Laufenburg nuntempe estas uzata nur por vartransporto. Alia linio konektas la komunumon Koblenz kun Brugg. La linio de Zurzach al Eglisau estas servata de la turgovia fervojkompanio THURBO.
La distrikto Zurzach konsistas el 23 komunumoj (stato 2009). Jen la aktuala listo:
Komunumoj de la distrikto Zurzach
redaktiBlazono | Nomo | Loĝantoj (2007-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Bad Zurzach | 4058 | 6.52 | 4323 | |
Baldingen | 277 | 2.82 | 4301 | |
Böbikon | 186 | 2.60 | 4302 | |
Böttstein | 3759 | 7.43 | 4303 | |
Döttingen | 3533 | 6.92 | 4304 | |
Endingen | 1923 | 8.46 | 4305 | |
Fisibach | 369 | 5.77 | 4306 | |
Full-Reuenthal | 828 | 4.82 | 4307 | |
Kaiserstuhl | 401 | 0.32 | 4308 | |
Klingnau | 3018 | 6.71 | 4309 | |
Koblenz | 1581 | 4.09 | 4310 | |
Leibstadt | 1302 | 6.39 | 4311 | |
Lengnau | 2460 | 12.67 | 4312 | |
Leuggern | 2079 | 13.76 | 4313 | |
Mellikon | 253 | 2.70 | 4314 | |
Rekingen | 954 | 3.10 | 4315 | |
Rietheim | 709 | 3.92 | 4316 | |
Rümikon | 210 | 2.91 | 4317 | |
Schneisingen | 1271 | 8.26 | 4318 | |
Siglistorf | 574 | 5.51 | 4319 | |
Tegerfelden | 997 | 7.11 | 4320 | |
Unterendingen | 350 | 3.45 | 4321 | |
Wislikofen | 328 | 3.75 | 4322 | |
Totale (23) | 31'420 | 129.99 | 1911 |
Eksteraj ligiloj
redakti- Retportalo de la regiono Zurzibiet
- Retejo de la distriktoficejo Zurzach Arkivigite je 2009-04-03 per la retarkivo Wayback Machine
Distrikto Zurzach | |
---|---|
Bad Zurzach - Baldingen - Böbikon - Böttstein - Döttingen - Endingen - Fisibach - Full-Reuenthal - Kaiserstuhl - Klingnau - Koblenz - Leibstadt - Lengnau - Leuggern - Mellikon - Rekingen - Rietheim - Rümikon - Schneisingen - Siglistorf - Tegerfelden - Unterendingen - Wislikofen |