Böbikon

komunumo de Svislando
Böbikon
Blazono de Böbikon
Böbikon
vilaĝokomunumo en Svislando • eksa municipo • kvartalo
Kantono Argovio
Distrikto Zurzach
Koordinatoj  47° 33′ 20″ N 8° 20′ 5″ O / 47.55556 °N, 8.33472 °O / 47.55556; 8.33472 (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ 20″ N 8° 20′ 5″ O / 47.55556 °N, 8.33472 °O / 47.55556; 8.33472 (mapo)
Nombro de loĝantoj 173
Areo 2,60 km²
Alteco 444 m super marnivelo
Poŝtkodo 5334
Komunumkodo 4302
Mapo de Böbikon
vdr

Pri la komunumo redakti

Böbikon estas komunumo en la distrikto Zurzach de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 173 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

 
Komunuma domo kaj lernejo

La komunumo Böbikon situas proksimume 3 kilometrojn sude de Rejno en fermita valkaldrono meze en la Tavola Ĵuraso. De oriento al okcidento tra la komunumo fluas la rivereto Chrützlibach, kiu en okcidento de la komunumo alfluas la profunda ravino. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo mem ankaŭ la tri setlejoj Güggehü, Hasli kaj Rütihof.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,60 km², de kiuj 0,99 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,19 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 580 m s.m. sur la altebenaĵo Haslihau, dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 400 m s.m. en la fundo de la ravino de Chrüzlibach.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Böbikon limas en nordokcidento al Rekingen, en nordo al Mellikon, en oriento al Wislikofen, en sudo al Lengnau, kaj en okcidento al Baldingen.

Trafiko redakti

Böbikon situas komplete flanke de la ĉefaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per busliko tra Baldingen al la distriktĉefloko Bad Zurzach.

Historio redakti

 
Preghejeto de Böbikon

La unua dokumenta mencio de Böbikon datiĝas el la jaro 1113 kiel Bebikon.

En mezepoko en Böbikon regis la Habsburgoj. De proksimume 1100 ĝis la jaro 1250 en Böbikon ekzistis malgranda kastelo, kiun loĝis habsburgaj vasaloj.

En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj atribuis Böbikon al la voktejo Ehrendingen de la Grafejo Baden. La mallata jurisdikcio dum la 14-a kaj 15-a jarcento apartenis al la Senjoroj de Liebegg, kaj de 1505 ĝis 1671 al la Monaĥejo Siono en Klingnau, kaj de 1672 ĝis la Helveta Revolucio al privatuloj.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, la komunumo dum kvin jaroj apartenis al la tiama Kantono Baden. Per la mediacia akto en la jaro 1803 la Kantono Baden estis dissolvita kaj integrita al la nova Kantono Argovio. Böbikon fariĝis komunumo de la argovia distrikto Zurzach.

Eksteraj ligiloj redakti

Distrikto Zurzach
 
 
Bad Zurzach - Baldingen - Böbikon - Böttstein - Döttingen - Endingen - Fisibach - Full-Reuenthal - Kaiserstuhl - Klingnau - Koblenz - Leibstadt - Lengnau - Leuggern - Mellikon - Rekingen - Rietheim - Rümikon - Schneisingen - Siglistorf - Tegerfelden - Unterendingen - Wislikofen