Auenstein AG

komunumo de Svislando

Auenstein (prononcu aŭəstajn, en la alemana Gauestei) estas komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1462 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Auenstein
Blazono de Auenstein
Kastelo Auenstein
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Brugg
Koordinatoj  47° 25′ 4″ N 8° 8′ 9″ O / 47.41778 °N, 8.13583 °O / 47.41778; 8.13583 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 4″ N 8° 8′ 9″ O / 47.41778 °N, 8.13583 °O / 47.41778; 8.13583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1462
Areo 5,68 km²
Alteco 376 m super marnivelo
Poŝtkodo 5105
Komunumkodo 4091
Mapo de Auenstein
vdr

Geografio redakti

Auenstein situas ĉe la norda bordo de la rivero Aro, 3 kilometrojn nordokcidente de Lencburgo kaj 7 kilometrojn oriente de Araŭo. Norde de la vilaĝo troviĝas la monto Gislifluh kun alteco de 772 m s.m., kiu apartenas al la plej suda ĉeno de la Falda Ĵuraso.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,68 km², de kiuj 2,54 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,19 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 772 m s.m. sur la kulmino de la monto Gisifluh, dum la plej malalta punkto de la komunumo situas sur alteco de 350 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Aro.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Auenstein lmas en nordo al Oberflachs kaj Veltheim, en oriento al Möriken-Wildegg, en sudo al Rupperswil, en okcidento al Biberstein, kaj en nordokcidento al Thalheim.

Trafiko redakti

La komunumo Auenstein estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Wildegg al Schinznach-Dorf.

Auenstein situas flanke de la gravaj trafikvojoj, kiuj ĉiuj pasas norde de Aro. Per ponto trans Aro ĝi estas konektita al Wildegg. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas suoriente en distanco de 3 kilometroj en Lencburgo respektive okcidente en Araŭo-Oriento.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Auenstein datiĝas el la jaro 1212 kiel Gowenstein.

En mezepoko la vilaĝo Auenstein apartenis supozeble al la Senjoroj de Gowenstein, kiuj konstruis la Kastelon Auenstein, kiu en la 14-a jarcento fariĝis posedaĵo de la Senjoroj de Rinach. La alta jurisdikcio apartenis al la Habsburgoj, kiuj estis la landaj regantoj.

En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion. Auenstein nur fariĝis tribunala distrikto en la voktejo Lencburgo de Berna Argovio. La kontrolon pri la vilaĝo tamen nek havis la vokto de Lencburgo nek la urbo Berno mem sed gravaj bernaj familioj. La bernaj posedantoj plurfoje ŝanĝiĝis ĝis en la jaro 1732 la herdedantoj de la lasta posedanto generalo Johann Ludwig de Erlach, vendis al tutan havaĵon al la urbo Berno, kiu integris la komunumon tiam al la subvoktejo Kasteln.

En aprilo 1798 eksplodis la Helveta Revolucio kaj kun helpo de francaj trupoj Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. Auenstein fariĝis nun komunumo de la nove fondita Kantono Argovio.

Kastelo Auenstein redakti

La ĉefa rekonilo kaj vidindaĵo de la komunumo estas la Kastelo Auenstein, kiu situas sur 7 metrojn alta roko, kiu iam troviĝis ĉe la bordo de la rivero. Nuntempe la rivero pasas proksimume 50 metrojn pli sude. La kastelo estis kontstruita en la 13-a jarcento de la Senjoroj de Gowenstein. Dum la militoj inter la Svisa Ĵurkomunumo kaj la Habsburgoj la kastelo estis detruita en la jaro 1389. Ĉar al la posedo de la kastelo estis ligita la jurisdikcia rajto pri la vilaĝo Auenstein, la ruino plurfoje ŝanĝis la posedanton, ĝis komence de la 18-a jarcento ĝin akiris la nove fondita Kantono Argovio. En la jaro 1858 la ruino estis rekonstruita kaj grandigita al la hodiaŭa kastelo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti