Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (mallonge IFEFI.F.E.F.) estas tutmonda asocio de esperantistaj fervojistoj. Ĝi fondiĝis en 1948 kaj sekvas tradicion de sia antaŭulo IAEF daŭrantan ekde 1909. IFEF estas faka sekcio de UEA ekde 1953 kaj ĝi estas ankaŭ membro de FISAIC (Internacia Federacio de la Artaj kaj Intelektaj Fervojistaj Asocioj). La celo de IFEF estas disvastigi kaj apliki Esperanton en la fervojaj administracioj kaj en la fervojistaj medioj kaj rondoj. Ĝia devizo estas: "La reloj ligas la landojn, Esperanto la popolojn."

Internacia Fervojista Esperanto-Federacio
emblemo
esperanto-organizaĵo
Komenco 1948 vd
Moto La reloj ligas la landojn, Esperanto la popolojn.
Membro de FISAICUniversala Esperanto-Asocio vd
Lingvoj

Esperanto

Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Internacia Asocio de Esperantistaj Fervojistoj.
 
IFEF-kongreso en Fulda, 1967

Komence aperis alvoko en la revuo Esperanto, en marto 1909, fare de la franca fervojisto Armand Berlande. Sekve de tiu ĉi alvoko fondiĝis dum la 5-a UK en Barcelono la Internacia Asocio de la Esperantistoj-Fervojistoj (IAEF). La nova organizaĵo komencis eldonadi gazeton Fervojista Esperantisto kaj sufiĉe vigle agadi.

Dum tiu ĉi periodo oni faris multajn promesplenajn eksperimentojn surkampe de terminologio, eldonado de periodaĵoj kaj praktika utiligo de la lingvo. Dum tiu periodo personaj kontaktoj maloftis, ununuraj regulaj aranĝoj restis la IAEF-kunvenoj okaze de la Universalaj Kongresoj.

Nova postmilita organizaĵo Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) fondiĝis dum la kongreso de SAT en Amsterdam la 4-an de aŭgusto 1948 kaj daŭrigis la tradicion de IAEF. En majo 1949 ĝi kunvokis sian unuan kongreson. 149 partoprenantoj el 8 landoj decidis, ke ekde tiam, krom duhoraj kunvenoj en la UK, oni ĉiujare organizos memstaran IFEF-kongreson kun riĉaj kulturaj, turismaj kaj fakaj programoj.

Bulteno redakti

IFEF eldonas bultenon Internacia Fervojisto, en kiu oni povas legi pri ekz. :

  • la aktivaĵoj de IFEF
  • fervojaj aktualaĵoj en la mondo
  • anoncoj de venontaj kongresoj
  • raportoj de pasintaj renkontiĝoj

Ankaŭ kelkaj naciaj asocioj, membroj de IFEF, eldonas proprajn bultenojn.

Terminologia laboro redakti

IFEF partoprenas en la laboro de RailLex. Temas pri tradukado al plej multaj lingvoj de pli ol 16000 terminoj de la internacia fervoja terminaro de la UIC (Internacia Fervoja Unio). Notinde estas, ke la Esperanto-parto enestas inter ĉirkaŭ 20 aliaj lingvoj kaj troviĝas inter la plej kompletaj, ĉar la tutan jaron prilaboras ĝin diverslandaj fakuloj, perkoresponde aŭ dum kunvenoj.

Listo de landaj asocioj de IFEF redakti

Kongresoj redakti

Kongreson IFEF okazigas ĉiujare en malsama lando. Lastaj kongresoj :

Referencoj redakti

  1. Kongresa retejo : http://esperanto-andalucia.info/ Arkivigite je 2018-12-26 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti