Franca Fervojista Esperanto-Asocio

landa asocio de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) por Francio
(Alidirektita el FFEA)

Franca Fervojista Esperanto-Asocio (FFEA) - france Association Française des Cheminots pour l’Espéranto (AFCE) - estas la landa asocio de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) por Francio.

Jam 1905 kaj 1909 en la kadro de la 1-a kaj 5-a Universalaj Kongresoj la franca fervojisto Armand Berlande organizis apartajn kunvenojn por fervojistoj. En 1910 kaj 1911 li estis prezidanto de la tiama Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj. En ties adresaro por 1911 troveblas la adresoj de 57 francaj kolegoj. Samjare la fervoja kompanio "Paris (Parizo) - Orleans" eldonis gvidlibron en Esperanto.

La landa asocio mem tamen nur kreiĝis en 1949.

La kongresoj de FFEA ekde 1999

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti