Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Armand BERLANDE (naskiĝis 1868?; mortis februaron 1914), fervojisto, fondinto de la Esperantista Societo de Fervojaj Oficistoj [1]kaj de ĝia organo, Fervoja Esperantisto. Berlande en Villeneuve St-Georges, publikis alvokon en revuo Esperanto la 20-a de marto 1909, en kiu li instigis kunligon de la Esperantistaj fervojistoj. Jam 1905 kaj 1909 en la kadro de la 1-a kaj 5-a Universala Kongreso de Esperanto li organizis apartajn kunvenojn por fervojistoj. En 1910 kaj 1911 li estis prezidanto de la tiama Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj.

Referencoj redakti

  1. Belga Esperantisto n065 (mar 1914)