Choisy-le-Roi

komunumo en la departemento Val-de-Marne de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Choisy-le-Roi (stacidomo).

Choisy-le-Roi, en esperanto Ĉuazio-la-Reĝo, estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Val-de-Marne kaj en la regiono Francilio. Ĝi havas proksimume 35 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Choisyens en la franca.

Choisy-le-Roi
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio
Regiono Francilio
Departemento Val-de-Marne
Arondismento Créteil
Kantono Choisy-le-Roi (ĉefurbo)
INSEE kodo 94022 [+]
Poŝtkodo 94600
Kodo laŭ INSEE 94O22
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Daniel Davisse
2001-2008
Demografio
Loĝantaro 34 336  (1999)
Loĝdenso 6 322 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 46′ N, 2° 24′ O (mapo)48.7663888888892.4077777777778Koordinatoj: 48° 46′ N, 2° 24′ O (mapo) [+]
Alto De 31 al 49 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 5,43 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Choisy-le-Roi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Choisy-le-Roi [+]
vdr

Geografio redakti

Choisy-le-Roi situas 12 kilometrojn sude de Parizo. Krom Parizo propre, Choisy estas la ununura komunumo de Francilio, kies teritorio troviĝas sur la du bordoj de la rivero Sejno.

Choisy havas landlimojn kun la komunumoj Alfortville nordoriente, Créteil oriente, Valenton kaj Villeneuve-Saint-Georges sudoriente, Orly sudokcidente, Thiais okcidente kaj Vitry-sur-Seine nordokcidente.

Vidindaĵoj redakti

La preĝejo Saint-Louis et Saint Nicolas estis konstruita far Ange-Jacques Gabriel pro iniciato de la franca reĝo Ludoviko la 15-a. Restas nur hodiaŭ la enirejo de la kastelo de Choisy.

Ĝemelurboj redakti

Choisy-le-Roi estas ĝemelita kun :

Lokaj famuloj redakti

Claude Joseph Rouget de Lisle vivis en Choisy-le-Roi kaj mortis tie je la 26-a de junio 1836.

Esperanto en Ĉuazio redakti

La urbo gastigas la sidejon de la departementa asocio "La Verda Stelo - Esperanto 94" ĉe n-ro 3 de la avenuo Pablo Pikaso. Tie longjare loĝis aktiva esperantisto el la SAT-movado Klaŭdo Ĝikelo, sed la asocio plu agadas (en 2011) post lia foriro provincen.

Sur la placo antaŭ la stacidomo staras busto de Zamenhofo identa al tiu, kiu estas en Bulonjo-ĉe-Maro. La tria ekzemplero de tiu busto troviĝas en la sidejo de SAT en Parizo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti