Japana Esperantista Ligo Fervojista

(Alidirektita el JELF)

Japana Esperantista Ligo Fervojista (JELF), landa asocio de IFEF

Jam en 1911 la japana inĝ. K. TAKAHAŜI estas menciita en "Fervoja Esperantisto" , same en 1929 alia kolego, verŝajne H. IAĴIMA.

JELF estis fondita okaze de la 19a Kongreso de Japanaj Esperantistoj la 17-an de oktobro 1931 en Kyoto (Kioto). Ĝia organo, 16 paĝa, "La Fervojisto" estis eldonita ĉiumonate de novembro 1931 ĝis oktobro 1942.