Belga Amikaro de Fervojistaj Esperantistoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Belga Amikaro de Fervojistaj Esperantistoj (BAFE) estas la belga sekcio de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF). Ĝi fondiĝis en 2019 kaj estas la posteulo de la Belga Esperanto Fervojista Asocio (BEFA). En la printempo de 2020 BAFE estis akceptita de IFEF kiel la landa asocio de Belgio.

Historio redakti

Malgraŭ la malfondiĝo en 2018 de la Belga Esperantista Fervojista Asocio, multaj membroj de tiu asocio deziras daŭre esti membroj de IFEF. Starigita en 1909, IFEF estas asocio de esperantistoj celanta kunigi, pere de la Lingvo Internacia, diversfakajn profesiulojn de ĉiuj branĉoj de fervojo kaj transportado, sed ankaŭ la amikojn de fervojo en la tuta mondo. Dum la IFEF-kongreso en Malago en 2019 kunsidis la belgaj ĉeestantoj kaj la estraro de IFEF: interkonsente estis decidite fondi novan asocion BAFE (Belga Amikaro de Fervojistoj Esperantistoj). La avantaĝo de tiu paŝo estas ke Belgio povas denove plene agadi en la faka organizo IFEF. Membroj de BAFE ricevas la 6 numerojn de la revuo Internacia Fervojisto (IF) kaj rabaton dum IFEF-kongresoj.[1]

Aktivuloj en Belgio redakti

Ĉefaj IFEF-aktivuloj en Belgio en 2022 estas:

Agado redakti

Aktivuloj de BAFE organizas en 2023 Fervojistan Kongreson en Antverpeno, kunlabore kun IFEF kaj Flandra Esperanto-Ligo.

Referencoj redakti