Kristin Tytgat

flandra esperantistino kaj lingvoinstruistino
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Kristin Tytgat – prononco [KRIStin TITĥat], naskiĝis en 1955 – estas belga esperantistino, fakte flandra. Esperanton ŝi parolas denaske, kaj kun sia fratino Ite ŝi estas la tria generacio en esperantista familio – intertempe ekzistas kvara generacio. Kristin tre aktivis jam en la 1970-aj jaroj en FLEJA kaj TEJO, kiam ŝi ankoraŭ estis lernejano kaj poste studis filologion de ĝermanaj lingvoj en la Universitato de Antverpeno kaj filologion de slavaj lingvoj en la Katolika Universitato de Loveno, nun estante Magistro (“Master of Arts”) de la Interuniversitata Centro por Orienteŭropaj Studoj en Flandrio (Belgio). Post la studentaj jaroj ŝi daŭre restis aktiva en la Esperanto-movado, kontribuante aparte al la funkciado de Flandra Esperanto-Ligo kaj la Esperanto-domo de Antverpeno. Samtempe ŝi okazigis multajn Esperanto-kursojn kaj prelegojn pri lingvaj temoj en pluraj eŭropaj landoj, kaj tiucele kunlaboras ankaŭ en ILEI.

Kristin Tytgat
Persona informo
Naskiĝo 1955
en Belgio Belgio
Lingvoj Esperantoflandranederlandagermanafrancaangla
Nacieco belga
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantistolingvisto
vdr

Ŝi loĝas en Antverpeno, havas rusan edzon kaj ĝis sia emeritiĝo fine de 2018 instruis la germanan lingvon kaj kursojn pri tradukado kaj interpretado en la Libera Universitato de Bruselo en la sekcio de aplikata lingvistiko. Krome ŝi ankaŭ respondecis pri internaciaj rilatoj en la fakultato de literaturo kaj filozofio. Kadre de la labortagoj en Bruselo ŝi ankaŭ kontribuis al la Esperantista Brusela Grupo kaj aldone ŝi daŭre reprezentas la Belgan Esperanto-Federacion en la Komitato de UEA, ankaŭ en la laborperiodo 2022-2025.

Eksteraj ligiloj redakti