Rumana Esperanto Fervojista Asocio

Rumana Esperanto Fervojista Asocio (REFA), landa asocio de IFEF

La rumana asocio de IFEF (akceptita en Internacia Fervojista Kongreso Avignon 1969) jam komence de la 70aj jaroj pro politikaj kaŭzoj ne plu povis aktive agadi en IFEF. Tamen en Rumanio daŭris la vivo en kelkaj lokoj, kaj eĉ okazis kursoj.

En Internacia Fervojista Kongreso Hamar (1990) aperis 3 rumanaj gefervojistoj. Jam en la sama jaro la 11an de novembro okazis fondkunveno de REFA en Sinaia en ĉeesto de J. PATAY (HU) kaj la honora prezidanto de IFEF GIESSNER. Transprenis la gvidadon Dorin PACIOGLU por kelka tempo.