IFEF-kongreso 2018

La 70-a kongreso de IFEF, Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, okazis de la 19-a ĝis la 25-a de majo 2018 en Vroclavo (Pollando). Postkongreso okazis en Krakovo de la 25-a ĝis la 28-a de majo 2018.

Historio de IFEF-kongresoj en Pollando redakti

Antaŭa IFEF-kongreso okazis en urbo Poznano en 2008.

Kongresejo redakti

Faka Programo redakti

Ekskursoj redakti

La urbo situas apud la Sudeta montaro, meze de Silezia malaltaĵo, ĉe la Odro-rivero en sudokcidenta Pollando. Vroclavo estas grava fervoja nodo de Pollando, ĉar el ĝi iras multaj linioj en jenaj direktoj: Leszno – Poznań, Opole Katowice Krakovo, Opole Lubliniec Częstocho-wa, Legnica Zgorzelec, Głogów Zielona Góra, Kłodzko Kudowa-Zdrój, Kłodzko Międzylesie, Wałbrzych Jelenia Góra, Oleśnica Ostrów Łódź Varsovio.

Ĝi estas la kvara plej granda urbo de Pollando kun ĉirkaŭ 650 000 loĝantoj. Vroclavo estas grava centro de scienco kaj kulturo. En Vroclavo funkcias 13 superaj lernejoj inkluzive de universitato kaj politekniko, multaj institutoj kaj laborejoj de la Pola Sciencakademio.

Vizitantoj de Vroclavo memoras ĝin antaŭ ĉio kiel vigla centro de kulturo. En multaj teatroj, operejo, muzika teatro, filharmonio, kluboj, muzeoj, galerioj, okazas multaj artistaj eventoj. La kultura allogaĵo estas Bildpanoramo de Racławice, unu el dekkelkaj panoramaj pentraĵoj konservitaj en la mondo.

En Vroclavo estas ĉirkaŭ 3600 hektaroj da verdaj terenoj kaj en tio 24 hektarojn okupas parkoj. La plej vizitindaj situantaj en la centro de la urbo estas: Parko Szczytnicki (Ŝĉitnicki) kun terenoj ĉe la Halo de Jarcento (enskribita en la liston de monda heredaĵo de Unesko), Besta Ĝardeno kaj Botanika Ĝardeno.

Vroclavon tranĉas multaj alfluejoj de rivero Odro kaj kanaloj. Ĝi estas urbo de 12 insuloj kaj 112 pontoj.

Fervoja kuriozaĵo : La Trajno al la paradizo (pollingva artikolo: https://pl.wikipedia.org/wiki/Poci%C4%85g_do_nieba)

Aliaj programeroj redakti

Postkongreso redakti

Vendredon la 25-an, ĉirkaŭ tagmeze la partoprenantoj ektrajnis al Krakovo. Posttagmeze okazis vizito al la malnova urbo. Sabaton okazis tuttaga ekskurso al la fama salminejo Salminejo Wieliczka, enskribita en la liston de monda heredaĵo de Unesko. En la dimanĉo estis ekskurso al Wawel (monteto, kie troviĝas multaj historie gravaj konstruaĵoj) kaj ankaŭ al Kazimierz (juda kvartalo).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti