Panoramo pri Racławice

pentraĵo de Wojciech Kossak

La Panoramo pri Racławice [racŭavice] (pole: Panorama Racławicka) estas grandega (15 × 120 metrojn) panorama pentraĵo montranta la batalon de Racławice, dum la insurekcio de Kościuszko. Ĝi nun estas en Vroclavo, Pollando. La pentraĵo estas unu el nur malmultaj konservitaj ekzemploj de tiu ĝenro de populara kulturo de la 19a jarcento, kaj la plej malnova en Pollando. La panoramo staras en cirklo kun la vidanto en la mezo. Ĝi prezentas diversajn sinsekvajn scenojn de la batalo. Lerta perspektivo kaj aldonaj efektoj (lumigado, artefarita tereno) kreas senton de realo.

Rotondo kiu gastigas la pentraĵon Panoramo pri Racławice, Vroclavo, Pollando.
La rotondo de la Panoramo pri Racławice, ĉirkaŭ la jaro 1900 en Lvovo nun Lvivo
Wojciech Kossak, Jan Styka: Kościuszko sur la ĉevalo (krokizo (skizo) por la Panoramo pri Racławice), 1893

Historio redakti

La ideon proponis pentristo Jan Styka (1858 – 1925) en Lvovo, kiu invitis la faman batalpentriston Wojciech Kossak (1857 – 1942) partopreni la projekton. Ilin helpis Ludwik Boller, Tadeusz Popiel, Zygmunt Rozwadowski, Teodor Axentowicz, Włodzimierz Tetmajer, Wincenty Wodzinowski kaj Michał Sozański.

La projekto estis konceptita kiel patriotisma honoro al la 100-a datreveno de la pola venko ĉe Racławice, fama epizodo de la insurekcio de Tadeusz Kościuszko, heroa sed sensukcesa klopodo gajni polan sendependecon. La batalo okazis la 4-an de aprilo 1794 inter ribela armeo kun regulaj soldatoj kaj volontulaj kamparanoj (falĉistoj) sub komando de Kościuszko (1746 – 1817) mem kaj rusa armeo sub komando de Generalo Alexander Tormasov. Por nacio kiu perdis sian sendependecon, la memoro de tiu glora venko estis speciale grava.

Nacia Ekspozicio en Lvovo en 1894 ofertis bonegan oportunon realigi la ideon de Styka. Tolo estis speciale mendita kaj aĉetita en Bruselo, kaj la speciale konstruita fera rotonda strukturo (projektita de Ludwik Ramułt) en Vieno. La rotondo, en Parko Stryjski en Lvovo, estis preta en julio de 1893. La grandega panorama pentraĵo estis finita en 9 monatoj, inter aŭgusto de 1893 kaj majo de 1894. La oficiala debuto estis la 5-an de junio 1894. Ekde la komenco, la panoramo allogis multajn atenton kaj turistojn.

Post la dua mondmilito, oni portis la pentraĵon al Vroclavo kun parto de la kolekto de la Institucio Ossolineum. Sub la komunisma reĝimo, la pentraĵa temo estis politike tikla, do diversaj volontulaj komitatoj spertis burokratajn obstaklojn restaŭri kaj remontri la panoramon. La 14-an de junio 1985 la nova rotondo kun la renovigita pentraĵo malfermiĝis al la publiko en Vroclavo kaj iĝis granda turisma allogaĵo kiel unika iluzia vidindaĵo.

En Esperanto redakti

Ekde julio 2009, la sona programo estas aŭdebla en Esperanto. [1] Kutime laŭtparoliloj aŭdigas polan version, kaj alilingvanoj uzas individuan sonaparaton ĉe la orelo por aŭskulti sialingvan tradukon. Pli grandaj grupoj rajtas antaŭmendi alian lingvon (inkluzive Esperanton) el la laŭtparoliloj.

Eksteraj ligiloj redakti