Lvivo

urbo en okcidenta Ukrainio
(Alidirektita el Lvovo)

Lvivo, foje LvovoLeopolo[1] (ukraine Львів, ruse Львов, L'vov, pole Lwów, germane kaj jide: Lemberg, latine Leopolis, hungare Ilyvó)

Lvivo aŭ Lvovo
ukraine Львів, ruse Львов, pole Lwów, germane Lemberg
Urbo
Львоў.jpg
Flag of Lviv.svg
Coat of arms of Lviv.svg
Oficiala nomo: Львів
Lando Ukrainio Ukrainio
Provinco Lviva provinco
Historiaj regionoj
Montaro Roztoĉĉjo
Rivero Poltva
Situo Lvivo
 - alteco 289 m s. m.
 - koordinatoj 49° 52′ 00″ N 24° 05′ 00″ O / 49.86667 °N, 24.08333 °O / 49.86667; 24.08333 (mapo)
Areo 171,00 km² (17 100 ha)
Loĝantaro 735 000 (2007)
Denseco 4 298,25 loĝ./km²
Fondo 1256
Primatoro Andrij Sadovyj
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 79000
Telefona antaŭkodo +380-32
KOATUU 4610100000
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo L'viv – the Ensemble of the Historic Centre
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1998 (#22)
Numero 865
Regiono Eŭropo
Kriterioj ii, v
Situo enkadre de Ukrainio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Eŭropo
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Eŭropo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Lviv
Retpaĝo: www.city-adm.lviv.ua
Vido al Malnova Urbo el urbodoma turo. Maldekstre kupolo de dominikana preĝejo

Elparolo:

Lvivo aŭ Львів estas urbo en okcidenta Ukrainio kun 830 000 loĝantoj. Ĝi estas la administra centro de Lviva provinco (oblasto), ĉefa kultura centro de Ukrainio kaj unu el plej grandaj centroj de la pola kulturo.

La urbo estas la sidejo de multaj industrioj, superaj lernejoj (Lviva Universitato nomita laŭ Ivan Franko, Lviva Nacia Politeknika Universitato "Lviva Politekniko"), filharmonia orkestro, kaj de Lviva teatro de opero kaj baleto.

Lviv estas unu el la malmultaj urboj, kiuj eskapis la bombadojn dum la dua mondmilito. La historia urbocentro estas Monda Kulturheredaĵo de Unesko.

HistorioRedakti

 
Tombejo de defendintoj de Lvovo
 
La preĝejo de dominikanoj
 
La vido al urboplaco
 
La Latina Katedralo en Lvovo
 
Lvovo nun Lvivo, la rotondo de la Panoramo pri Racławice kun la fama pentraĵo de pola pentristo Wojciech Kossak , ĉirkaŭ la jaro 1900. Post la dua mondmilito, oni portis la pentraĵon al Vroclavo kun parto de la kolekto de la Institucio Ossolineum

La urbo estis fondita en la 13-a jarcento fare de reĝo Danilo Halickij de la reĝlando de la Rutenoj de Haliĉio-Volinio; li ĝin nomis laŭ sia filo, Lev (antaŭnomo, kiun oni povas traduki kiel Leono). Ĝi anstataŭis Haliĉ kiel ĉefa urbo de la regiono.

Kvankam la unua mencio en la kronikoj datiĝas de 1256, arkeologiaj serĉadoj montris, ke estis iaj barakaroj jam en la 6-a jarcento. Ĉe la komenco de la historio la regiono estis enkorpigita en Grandmoravion, poste ĝi fariĝis pridisputata loko inter du naskiĝantaj ŝtatoj: Pollando dum la reĝado de Mieŝko la 1-a, ĉefo de la Polanoj, kaj Kjevio. Oni opinias, ke Mieŝko estris la regionon inter 960 kaj 980. Laŭ la kroniko de Viktor, en 981 ĝi estis konkerita de Vladimir la Granda, grandprinco de Kievo.

En 1323 finiĝis la Romanoviĉa dinastio, loka branĉo de la Rjurika dinastio. La urbo ekapartenis al la heredinto de la Romanoviĉ dinastio (per lia patrino), Boleslaso de Mazovio (same per sia patro heredinto de la Piasta dinastio). Li sin nomis Jurij kaj adoptis la grekan ortodoksan religion de la Kievianoj, sed li ne ricevis la subtenon de la nobeloj, kiuj lin venenis. Lvovo estiĝis pola kaj en 1356 jaro Kazimiro la Granda, pola reĝo donis al ĝi urborajtojn laŭ la Magdeburga juro. En 1722 jaro, post la unua dispartigo de Pollando okupanta Aŭstrio ŝanĝis la nomon de Lvovo al Lemberg kaj estigis ĝin la ĉefurbo de la Galicia Reĝlando. Lvovanoj partoprenis en polaj ribeloj (novembra kaj januara). En 1784, latinlingva universitato estis malfermita kun prelegoj en la germana, la pola kaj eĉ la rutena; post fermiĝo en 1805, ĝi estis remalfermita en 1817. Antaŭ 1825, la germana iĝis la sola instrulingvo[2].

20-a jarcentoRedakti

En 1914 la cara armeo okupiĝis ĝin, tamen en 1915 ĝi denove estis okupita de la aŭstra armeo. Dum la falo de Aŭstrio-Hungario komencis la batalo inter poloj kaj ukrainoj. En 1918 Lvivo fariĝis urbo de Pollando. La defendantoj de Lvivo en la pola estas nomataj Orlęta Lwowskie - "Lvovaj Agloj". Ĝi restis pola urbo ĝis 1939.

En la komenco de la Dua Mondmilito, post la germana invado en Pollando, okazis la Batalo de Lvovo inter poloj kaj germanoj. La 18-an de novembro 1941 en la urbo loĝis 325 458 personoj, en tio 150 058 poloj, 104 126 judoj, 64 315 ukrainoj, 5923 germanoj kaj 1036 reprezentantoj de aliaj naciecoj; la 19-an de novembro 1943 dum likvido de urba koncentrejo ĉe la strato Janowska germanoj murdis kelke da miloj de judoj el 200 mil viktimoj dum la daŭro de Operaco Reinhardt - post la genocida ekstermo la trudlaborejo funkciis ĝis duono de 1944 kaj restis en ĝi kelkcent poloj kaj ukrainoj, interalie Simon Wiesenthal; fine de la milito Lvovo estis prenita de sovetanoj dum la Lvov-Sandomierz Ofensivo. La 15-an de septembro 1944 okazis kunsido de prezidiumo de la Asocio de Sovetuniaj Verkistoj de Ukrainio — kiel la unua estis akceptita komunistino Wanda Wasilewska..

La Lvova Ribelo (en pola: powstanie lwowskie, akcja Burza) estis armita insurekcio fare de la sekretaj fortoj de la Pola Enlanda Armeo (en pola: Armia Krajowa) nome de la Pola Rezistomovado kontraŭ la okupacio fare de Tria Regno de la urbo Lwów aŭ Lvovo en la lastaj stadioj de la Dua Mondmilito. Ĝi startis la 23-an de julio 1944 kiel parto de sekreta plano lanĉi la tutlandan insurekcion kodnomita Operaco Tempesto antaŭ la avanco de la Ruĝa Armeo, kiu finfine liberigis la urbon.

En 1970 sovetanoj detruis la tombejon de Lvovaj Agloj. Lvovo estas hodiaŭ unu el plej grandaj centroj de poloj en Ukrainio.

De 1991 Lvivo eniris al sendependa Ukrainio.

En 2012 la urbo gastigis Eŭropan Futbal-Ĉampionadon 2012. Dum la t.n. "Revolucio 2013" aŭ "Ukrainia Printempo" ankaŭ en Lvivo aperis Eŭromajdano (vidu la foton).

 
La manifestacioj en la Eŭromajdano (Eŭrop-placo) en Lvivo/Lvovo sur la Placo de Taras Ŝevĉenko la 24an de novembro 2013

VidindaĵojRedakti

TransportoRedakti

Fervoja transportoRedakti

Lvov estas grava urbo en fervoja transporto, ĉar tra la urbo veturas direktaj trajnoj interalie al Kievo, Uĵhorodo kaj al Pollando.

StacidomojRedakti

TramtransportoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tramtransporto en Lvivo.

Hodiaŭ, la tramvojo de Lvivo trairas 10 liniojn sur 75 kilometroj da trakoj kun proksimume 220 veturiloj. Antaŭe en malbona stato, multaj trakoj estis rekonstruitaj en 2006, kaj eĉ pli estas rekonstruotaj en la sekvaj jaroj. La plej multaj tramoj estas de tipo Tatra "KT4", produktitaj de ĉeĥa fabriko ČKD. Pli malnovaj tramoj Tatra "T4" veturas nur sur la dua linio. Antaŭmilitaj veturiloj de Gothaer Waggonfabrik, kiuj estis konstruitaj post 1910, estas uzataj nur por vivtenado kaj utilecaj celoj. Lastatempe Lvivo akiris 20 reviziitajn kaj modernigitajn tramojn "KT4" antaŭe uzitajn en germanaj urboj Erfurto kaj Gera, temas pri la unua aĉetado de novaj tramoj ekde la sendependeco de Ukrainio.

Gravuloj rilataj al LvivoRedakti

 
Panoramo de Lvivo de la Kastelo
 
La ĉefa fervoja stacidomo de Lvivo, konstruita dum la aŭstria epoko de Władysław Sadłowski en 1903.
 
La palaco de la familio Potocki en Lvivo/Lvovo

ĜemelurbojRedakti

Esperanto en LvivoRedakti

En 1906, ekestis en Lvivo, tiuepoke kiel Lembergo apartenanta al Aŭstrio-Hungario, la unua Esperanto-Grupo de pollingvanoj. Pliajn detalojn vidu en la artikolo Esperanto en Ukrainio.

Vidu ankaŭRedakti

InteresaĵojRedakti

  • 24.10.1939 En Tarnopol unua sekretario de la Komunista Partio de Ukrainio Nikita Ĥruŝĉov certigis estintan komandanton de la defendo de Lvovo Władysław Langner, ke polaj oficiroj ricevos ĝustajn dokumentojn kaj estos liberigitaj — multaj pliposte ektroviĝis en militprizonoj kaj estis murditaj de NKVD.
  • 27.10.1939 En Lvovo Popola Asembleo de Okcidenta Ukrainio konstatante falon de "sinjora Pollando" kaj "esprimante unuanime volon de liberigita popolo de Okcidenta Ukrainio, sekvante ekzemplon de la nacioj de Sovetunio" proklamis starigon de la soveta regopovo. Samtage ĝi "kiel esprimanto de senfleksebla volo kaj streboj de la popolo" turniĝis al Supera Soveto de Sovetunio kun peto pri akcepto al Sovetunio kaj enkorpigo al Ukraina Soveta Socialisma Respubliko por "fini la eternan displitigon de la ukraina nacio".
  • 18.10.1940 "Czerwony Sztandar" (Ruĝa Standardo) raportis pri manifestacio okaze de ekkonstruota monumento al Lenin, la plej granda genio de la homaro, kaj depeŝo sendota al Stalin: Vivu nia suno, nia standardo, nia komandanto kaj amata patro, Stalin.

BibliografioRedakti

  • Janusz Witwicki, Panorama plastyczna dawnego Lwowa (Plastika panoramo de malnova Lvovo), dulingva pola-ukraina publikaĵo, speciala eldono de la ukraina revuo "Buduemo inakŝe" prilaborita de Michał Witwicki, 2004, p. 38

ReferencojRedakti

  1. Societo Esperanto en Leopolo; Pola Esperantisto, februaro 1907, p. 1
  2. (en) Chris Hann, Paul R. Magocsi.(2005). Galicia: Multicultured Land. Toronto: University of Toronto Press, paĝo 193
  3. (en) L'viv – the Ensemble of the Historic Centre, Arkivite la 24-an de februaro 2022 ĉe la Wayback Maŝino, Monda heredaĵo de Unesko

Eksteraj ligilojRedakti