Operaco Tempesto (pole: akcja „Burza”) – militara operaco organizita kaj komencita de taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo kontraŭ germana armeo fine de la germana okupado, senpere antaŭ eniro de Ruĝa Armeo, gvidata lime de la Dua Pola Respubliko. Ĝi daŭris de la 4-a de januaro 1944, kiam soveta soldataro transpaŝis en Volinio la polan-sovetan landlimon el 1939, ĝis januaro 1945.

La ordonon por ĝia komenco donis novembre 1943 ĉefkomandanto de la Landa Armeo generalo Tadeusz Komorowski.

Post transpaŝo fare de Ruĝa Armeo de la orienta landlimo de Pollando kaj forigo de la proponita de polaj regopovoj en ekzilo oferto de militara kunlaboro kun Sovetunio, la 12-an de januaro 1944 la ĉefkomandanto de Landa Armeo donis ordonon n-ro 126, antaŭvidanta apogon de la Ruĝa Armeo en batalo kun germanoj laŭpove de siaj fortoj kaj ŝtataj interesoj. La 26-an de oktobro 1944 lia sekvanta generalo Leopold Okulicki donis ordonon de la operacfino.

Al la operaco Tempesto oni mobilizis sume ĉ. 100 mil soldatojn kaj oficirojn de la Pola Enlanda Armeo.

Rilato de polaj regopovoj al Sovetunio redakti

Generalo Władysław Sikorski opiniis, ke sovetojn oni devas saluti kiel aliancanojn, sed se la rilato de rusoj al poloj fariĝos malkaŝe malamika, oni devas montri nur la civilan administracion, kaj la taĉmentojn de Landa Armeo retirigi en profundo de la lando, por ilin savi de tuta likvido. Ĉefkomandanto de Landa Armeo generalo Stefan Rowecki estis konvinkita pri la malamika sinteno de sovetoj kaj volis konsenton por ekpreparo al rezisto de iliaj armeoj.

Vidu ankaŭ redakti

Memorigo redakti

Bataloj de la soldatoj de Pola Enlanda Armeo en operaco Tempesto estis memorigitaj sur la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio per surskribo sur unu el tabuloj post 1990 „OPERACJA „BURZA” CZERWIEC – WRZESIEŃ 1944” (Operaco Tempesto junio-septembro 1944).

Bibliografio redakti

  • Marek Ney-Krwawicz, Armia Krajowa. Szkic Historyczny (Landa Armeo. Historia Skizo), Wydawnictwo Ars Print Production, Warszawa 1999, (ISBN 83-8722-417-0).
  • Wojciech Roszkowski, Najnowsza historia Polski 1914-1945 (La plej nova historio de pollando 1914-1945), Świat Książki, Warszawa 2003, (ISBN 83-7311-991-4).
  • Tadeusz Przyłucki, Czas Burzy w 50. rocznicę operacji „Burza” (La tempo de Tempesto en la 50-an datrevenon de la operaco Tempesto), Światowy Związek Żołnierzy Armii Krajowej (Monda Asocio de Soldatoj de Landa Armeo). Zakład poligraficzny Akcydens, Varsovio 1994, ISBN 83-90-1777-0-6.

Eksteraj ligiloj redakti